PMEG 2023

12.3.4.1. Antaux (kaj malantaux)

Antaux montras pozicion cxe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, aux cxe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la cxefa. La antauxa flanko de homo aux besto estas la flanko de la vizagxo kaj okuloj. La preciza senco de antaux do dependas de la perspektivo de la parolanto:

  • Antaux la domo staras arbo.FE.8Cxe la antauxa flanko de la domo...

  • Vespere antaux la pordo haltis veturilo.FA2.148

  • Ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.FE.33

  • Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.FE.38

  • Oni metis antaux mi mangxilaron.FE.34

Pozicio en sinsekvo «

Antaux povas ankaux montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas alia. Ofte cxeestas tiam ankaux pure loka signifo:

  • Mi iras antaux vi.FA2.64 Mi iras unue, vi sekvos post mi.

  • M estas antaux N en la alfabeto.

Sinsekva antaux estas tre simila al tempa antaux.

Figura uzo «

Antaux ofte montras cxeeston aux influon de io grava:

  • Li tute ne sentis timon antaux sxi.FA2.55...kiam sxi cxeestis.

  • Mi ne kasxis antaux li ecx la plej malgrandan cirkonstancon.Rt.21...kasxis, kiam li cxeestis...

  • Ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.Js.5

  • Mi estas eldonisto, respondeca antaux la publiko.M.135

  • La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo.AD.9

Antaux povas montri estontecon, kiu kvazaux staras antaux iu:

  • Ili havis ja antaux si grandan vojagxon.FA1.209

Antaux povas montri pozicion pli altan en graveco aux rango:

  • La pliboneco de Esperanto antaux Volapük estas tiel frapante granda, ke gxi falas al cxiu en la okulojn tuj de la unua rigardo.FK.284 Se oni metus la lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaux Volapük.

  • Esperanto devis esti antaux cxio eksterordinare facila.L1.245 Facileco estis la plej grava postulo.

  • Li ne atentas la vizagxon de princoj, kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo.Ij.34

Antaux + direktaj rolmontriloj «

  • La bona virino metis antaux lin la plej bonajn mangxajxojn, kiujn sxi havis.FA1.15...al pozicio antaux li...

  • Sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo.Rgx1.1Sxi venis al pozicio antaux la regxo kaj starigxis tie.

  • La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaux iliajn piedojn, kie gxi restis senviva.FA1.68

  • Marta forprenis la manplaton de antaux la okuloj.M.159...de pozicio antaux la okuloj. Ofte suficxas simpla de anstataux de antaux.

  • Mi jam gxis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaux miaj okuloj.M.142

Ofte antaux aperas sen direkta N-finajxo kvankam temas klare pri movo. La klarigo estas, ke oni rigardas ion alian kiel efektivan celon de la movo:

  • Jadvinjo [...] alsxovis al la tablo oportunan braksegxon kaj metis antaux gxi kelke da libroj kaj suficxe grandan nombron da dikaj kajeroj.M.43...metis sur la tablon antaux gxi... La efektiva celo de la metado, la tablo, estas subkomprenata. Sed ankaux la braksegxo (= gxi) povas esti rigardata kiel celo, kaj oni tute bone povas uzi metis antaux gxin en tiu frazo.

Tempo «

Antaux ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaux staras antaux esprimo de tempo, okazajxo aux ago. Tempa antaux estas la malo de tempa post:

  • Ili ordonis al mi veni antaux la vesperigxo.M.8...pli frue ol la vesperigxo.

  • Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon.FE.20Je tri tagoj pli frue ol nun...

  • La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.FE.25

  • Cxiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaux la kongreso.OV.460

Tempa antaux povas ankaux stari antaux vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazajxon aux agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

  • Antaux la lango laboru la cerbo.PE.802Antaux laboro de la lango, laboru cerbo.

Tempa antaux estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj antaux la tria k.s.

Antaux ol «

En iuj okazoj oni uzas antaux kune kun ol:

  • Antaux subfrazo. Antaux mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo.

  • Antaux O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam vere temas pri tuta subfrazo.

  • Antaux I-verbo, cxar I-verboj estas kvazaux subfrazoj.

  • Antaux lia alveno ni mangxis. Antaux ol li alvenis, ni mangxis.

  • Mi finos antaux ol vi.Mi finos antaux ol vi finos.

  • En auxtuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur gxi, antaux ol flugi trans la maron.FA4.7

Malantaux «

Antaux + la prefikso MAL montras pozicion cxe la mala flanko kompare kun la antauxa flanko:

  • Tuj malantaux si sxi auxdis viran vocxon.M.12Tuj cxe sia dorsa flanko sxi...

  • La libristo staris sola malantaux la magazena skribtablo.M.120 La magazena tablo trovigxis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris antaux la tablo.

  • Malantaux la pordo oni auxdis la vocxon de la malgranda Jadvinjo.M.50 La pordo trovigxis inter la auxskultanto kaj la vocxo.

  • Ni lasu la malfelicxon malantaux ni.Rn.15 Temas pri pasinta okazajxo, kiu kvazaux trovigxas dorsflanke de ni.

  • La luno iris returne malantaux la nubojn.FA2.119...al pozicio malantaux la nuboj.

  • Sxi prenis ankoraux el malantaux la forno faskon da lignetoj.M.8...el pozicio malantaux la forno...

Malantaux neniam havas tempan signifon. Anstatauxe oni uzas post. Ankaux kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras ekz.: *Li erare metis la finajxon N malantaux tiu vorto.* Tio signifus, ke la N estus kasxita, cxar vorto estus skribita sur gxi. Oni diru: ...post tiu vorto.

Vortfarado «

  • Antaux(ajx)o, malantaux(ajx)o = “(mal)antauxa flanko/parto (en loka senco)”: Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.Jhx.40 Iliaj haroj [...] kunvolvitaj sur la malantauxo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj.M.112 Gxi [= la ligna bildo] devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antauxajxon de sxipo.FA2.109

  • Antauxe = 1. “en pozicio antaux io (en sinsekvo), pli frue”: La juna knabino [...] iris antauxe.M.7 Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.Ps.68 Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron.FE.24 2. “cxe la antauxa flanko” (malofta uzo): Liaj vestoj estis broditaj antauxe kaj malantauxe.FA3.41

  • Malantauxe = “en loko malantaux io, cxe la malantauxa flanko, en pozicio malantaux io”: Ili cxiuj tri devis sidigxi malantauxe [en la veturilo], kaj al tio ankoraux sur ligna kesto kun fera garnajxo.FA4.169 Gxi estis la lasta en la vico, kaj baldaux gxi restis je granda distanco malantauxe.FA2.6 Mi alpinglos malantauxe la tuketon.Rz.20

  • Antauxen, malantauxen = “al la (mal)antauxo”: Ilia vizagxo estis direktita antauxen.FA1.153 Nia afero regule kaj trankvile iras antauxen.OV.387 (= ... progresas.) Sxi falis malantauxen.FA3.45 Ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo.Gn.19

  • Antauxa = “trovigxanta antauxe, cxe la antauxo, pli frua”: La cxevalo levis siajn antauxajn krurojn. / Li reiris sur sian antauxan lokon.M.122 Mi faros en Gxenevo nenion sen antauxa konsiligxo kun vi.L1.281

  • Malantauxa = “trovigxanta malantauxe, cxe la malantauxo”: La nigra hundeto [...] levigxas supren sur la malantauxaj piedoj.FA2.59 La studento eniris tra la malantauxa pordo.FA3.51