PMEG 2023

33.1. Kio estas subfrazo?

Ene de frazo povas trovigxi alia frazo, kiu rolas en la cxeffrazo kiel frazparto. Tian malcxefan frazon oni nomas subfrazo. Subfrazoj plej ofte ne havas rolmontrilon. Por demonstri la rolon de subfrazo en la cxeffrazo oni ofte povas en klarigo anstatauxigi la subfrazon per vorto, kiu povas havi rolmontrilon, ekz. tio aux alian tabelvorton.

En la plej simpla okazo subfrazo staras fine de cxefa frazo:

  • Li diris, ke li estas malsata. Li diris tion. La ke-frazo rolas kiel objekto en la cxeffrazo.

  • Li demandis, cxu mi amas lin. Li demandis tion.

  • Petro demandis, kial la preparoj dauxras tiel longe. Petro demandis tion.

  • Mi legis libron, kiun tradukis Zamenhof. Mi legis libron tian. La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto libron.

  • Mi kuniros, se vi promesas helpi min. Mi kuniros tiukondicxe. La se-frazo estas kondicxa komplemento.

  • Mi mangxis la panon, kvankam gxi estis malnova. Mi mangxis la panon malgraux gxia malnoveco. La kvankam-frazo estas komplemento, kiu montras nesuficxan malhelpajxon.

Subfrazo povas ankaux stari komence de cxefa frazo:

  • Ke la tero estas ronda, neniu povas plu pridubi. Tion neniu povas plu pridubi.

  • Cxu vi estas malsata, mi demandis al sxi. Tion mi demandis al sxi.

  • Kiam li venis, mi jam foriris. Tiam mi jam foriris. La kiam-frazo estas tempa komplemento.

  • Se Zamenhof skribis tiel, tio certe estas gxusta. Tiuokaze tio certe estas gxusta.

Ofte subfrazo staras ene de cxefa frazo. La cxefa frazo pludauxras post la fino de la subfrazo:

  • La fakto, ke la tero estas ronda, ankoraux ne estas akceptita de cxiuj. La ke-frazo estas identiga priskribo de la vorto fakto.

  • Via argumento, kiun mi ne akceptas, estas tamen lerte elpensita.

  • Mi konsentas, se vi tenos viajn promesojn, kuniri al la festo.

  • La demando, kiel la universo estigxis, ne estas ankoraux kontentige respondita.

Ofte subfrazo ecx estas disigita:

  • Kion vi auxdis, ke oni diras? La demandvorto kion apartenas al la subfrazo. Gxi estas objekto de diras (komparu: vi auxdis, ke oni diras tion). Legu pli pri tia antauxmetado de frazparto.

Ofte subfrazo enhavas alian subfrazon, kiu rolas kiel frazparto en la unua subfrazo:

  • Mi sciis, ke li ne faros, kion li promesis. La frazo kion li promesis estas subfrazo de la ke-frazo.

Oni ofte faras frazojn kun pluraj niveloj de subfrazoj. La strukturo povas esti surprize komplikita, ankaux en kutimaj frazoj.

  • Li diris, ke li jam faris tion, kion mi petis, ke li faru, kiam li revenos.

Tiu suficxe ordinara frazo havas la jenan surprize malsimplan strukturon:

  • La unua subfrazo estas: ...ke li jam faris tion... Gxi estas subfrazo de la cxeffrazo.

  • La dua subfrazo estas: ...mi petis... Gxi estas subfrazo de la unua subfrazo. La duan subfrazon enkondukas la la vorto kion, kiu vere apartenas al la tria subfrazo.

  • La tria subfrazo estas disigita: ...kion ...ke li faru... (≈ ...ke li faru tion...). Gxi estas subfrazo de la dua subfrazo.

  • La kvara subfrazo estas: ...kiam li revenos. Gxi estas subfrazo de la tria subfrazo.

Enkondukiloj de subfrazoj «

Subfrazo normale komencigxas per ia enkonduka vorteto (frazenkondukilo):