PMEG 2023

12.3.4.13. Sur

Sur montras lokon cxe la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco, alpremo, tusxa kovrado, aux alia grava intertusxo.

Plej ofte sur montras intertusxan pozicion pli altan ol la tusxata surfaco:

  • Sur la tero kusxas sxtono.FE.6

  • La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.FE.6...sur la fenestra breto.

  • Kiu kuragxas rajdi sur leono?FE.7

  • Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo.FE.26 Pri sur kaj en cxe mebloj vidu en.

  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33 Ankaux estas eble rigardi korton kiel spacon cxirkauxitan de muroj: La kalesxo enveturis en la korton.FE.38

  • Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.FE.32

  • Li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron.FA1.154 La cetero de la korpo trovigxas sur la piedo, pli alte ol la piedo, kaj fiksita sur gxi. (La piedo siavice trovigxas sur ia surfaco.)

  • Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.FE.32 La birdoj ne trovigxis pli alte ol la tuta arbo, sed cxiu birdo sidis pli alte ol tiu parto (brancxo) de la arbo, sur kiu gxi sidis.

  • Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.FE.39 Rimarku, ke direkta N-finajxo ne aperas cxi tie, cxar pendigi kaj pendigxi ne estas klare movaj agoj.

  • Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.FE.34

  • Sxi [...] facile kuris sur la kotaj trotuaroj.M.39 Same oni kuras, promenas k.s. sur planko, sur ferdeko, sur kajo, sur perono, sur gxeto k.t.p.

  • Promenante sur la strato, mi falis.FE.22 Oni povas ankaux diri en strato, se oni vidas straton kiel spacon: la rapida kuro en la glitiga stratoM.12.

  • Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj.FE.34 Plej ofte oni vidas kampon kiel surfacon, sed oni ankaux povas rigardi kampon kiel spacon. Tiam oni diras en kampo.

  • Sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis.FA2.134 Balkono estas rigardata kiel surfaco.

  • Marta cxiam ankoraux sidis sur la sama loko.M.177

Sur povas ankaux montri poziciojn cxe surfaco sen distingo de alteco (komparu kun super kaj sub):

  • Meze sur la muro pendis portreto.FA2.145 Fiksita sur la muro flanke de gxi.

  • Sur la cxielo staras la bela suno.FE.10 Oni rigardas la cxielon kiel surfacon super la tero. Pri cxielo oni povas ankaux uzi en.

  • Li kisis sxin sur la busxo.FA3.91

  • Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.FE.38

  • Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.FE.41

  • Cxiuj havis sur si siajn festajn vestojn.FA2.27 La vestoj kovras la surfacon (la hauxton) de la homo. Pri sur kaj en cxe vestajxoj vidu en.

  • Homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn.FA2.50 Oni ankaux diras pli precize, ke oni portas okulvitrojn sur la nazo.

  • Bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.FE.40 Unu ekstremo de la plumo estas ja en la ingo. Uzante sur Zamenhof pensis ne pri la enmetita ekstremo, sed gxenerale pri la tuta plumo, kiu estas fiksita sur la bastoneto. Se oni uzus en, povus eble sxajni, ke la tuta plumo estas en la bastoneto.

  • La doma instruisto ludos solon sur la fluto.FA3.50 La ludanto tusxos la surfacon de la fluto. Oni kompreneble ankaux povas uzi per la fluto, sed ofte per estas bezonata por alia ilo, per kiu oni ludas la muzikinstrumenton: ludi violonon per arcxo, ludi muzikon sur gitaro per plektro, ludi Sxopenon sur piano per kvar manoj (aux ...per piano kvarmane/je kvar manoj).

  • Da flankaj cxambretoj cxe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko.Jhx.40 Oni povas preskaux cxiam diri cxe flanko, sed se efektive estas sur-eca pozicio, oni ankaux povas uzi sur.

Sur + direktaj rolvortetoj «

  • Mi metis la manon sur la tablon.FE.26...al loko sur la tablosurfaco.

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25

  • La birdo ne forflugis: gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.FE.31

  • La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon.M.7...prenis la infanon kaj metis gxin sur sian brakon.

  • Mi metus sur sxin vestojn el atlaso, veluro, oro...M.147...al loko sur sxia korpo...

  • Li metis al mi sian oran ringon sur la fingron.FA3.76 La ringo poste kovris la fingron en cxirkauxa pozicio. Kutime oni ne diras, ke ringo trovigxas cxirkaux fingro, sed tio estus tute logika.

  • La aktorino metis al si sxminkon sur la vizagxon.

  • Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.FE.33 Sur + direkta N-finajxo ofte montras direkton de rigardado k.s.

  • Jen vi forpelas min hodiaux de sur la tero.Gn.4...for de loko sur la tero. Normale suficxas simpla de.

Figura uzo «

Sur estas uzata ankaux en diversaj figuraj esprimoj:

  • La konfeso de sxia amo trovigxis jam sur sxia lango.FA2.141Sxi estis tute preta eldiri sian konfeson de amo.

  • Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.Jes.53 La peko estis kiel sxargxo sur li.

  • Gxi ne faros sur mi tian impreson.FA1.17 La impreso estus kvazaux sur lia surfaco.

  • Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da puncxo!FA1.123

Ankaux figura sur povas aperi kun direkta N-finajxo:

  • Se mi iam devus elekti fiancxinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin.FA1.100

  • Tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino.FE.15 La formo kvazaux kovris sxian surfacon.

  • Cxiuj okuloj fiksigxis sur min.Rt.88 Cxiuj ekrigardis fikse min.