PMEG 2023

12.3.4.6. En

En montras internan pozicion. Kompleta enfermiteco ne estas necesa. Ofte estas nur parte interna pozicio. Oni uzas en ankaux pri lokoj, kiujn oni rigardas kiel spacojn, kvankam vere ili estas surfacoj:

  • En la cxambro sidis nur kelke da homoj.FE.32Interne de la cxambro...

  • Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo.FE.40

  • En la posxo de mia pantalono mi portas monujon.FE.40

  • Marta havis nur unu penson en la kapo.M.67

  • En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.FE.31

  • En la kandelingo sidis brulanta kandelo.FE.40 La kandelo estas nur parte en la ingo.

  • Li kusxis en la lito.FA3.144 Kusxi en lito = kusxi sub la litkovrajxo. Kusxi sur lito = kusxi sur la litkovrajxo.

  • Li sidis komforte en sia fotelo. Oni sidas en fotelo, braksegxo aux apogsegxo, cxar ili havas brakojn, kiuj parte enfermas, sed oni sidas sur segxo.

  • Sur la perono staris juna virino en funebra vesto.M.4 Oni diras, ke homo estas en vestajxoj aux en vesto (ecx en sxuoj), kaj ke vestajxoj estas sur homo. Homo tamen ne estas “en cxapelo” aux “en cxapo” (sed cxapelo aux cxapo ja estas sur kapo aux sur homo). Oni parolas ankaux pri homo kun ia vestajxo.

  • La malfelicxa infano forkuris kaj kasxis sin en la plej proksima arbaro.FE.21 Arbaroj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

  • Mi konas neniun en tiu cxi urbo.FE.28 Urboj kaj simile estas rigardataj kiel spacoj.

  • La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.FE.40 Landoj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

  • Mi vojagxas en Hispanujo.FE.26

  • La kuragxa maristo dronis en la maro.FE.37

  • La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.FE.42

  • La cxefa masto rompigxis en la mezo kiel kano.FA1.89 Oni ankaux povus uzi cxe.

  • En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis.FE.39 La vetero trovigxis cxie cxirkauxe. Simile oni diras en nebulo, en pluvo, en hajlado, en negxado, en sxtormo, en fulmotondro k.t.p.

Tempo «

Ofte oni bildigas al si tempon kvazaux spacon, kaj uzas en. La “interno” de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo:

  • En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.FE.10Post la komenco de tago, kaj antaux gxia fino...

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34

  • En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino.FE.15

En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:

  • Vi forgesos nin en ses monatoj!BV.30 Plej malfrue post ses monatoj la forgeso estos kompleta.

  • Mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 La legado dauxros maksimume kvar tagojn.

  • Tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj.FE.25

Tempa en similas al dum, sed en prezentas tempon kiel punkton (ecx se temas pri longa tempo). Dum montras dauxron. Tempa en povas stari nur antaux tempa esprimo, sed dum povas stari ankaux antaux esprimo de ago: Tio okazis dum mia logxado en Romo. Ne: *...en mia logxado...*. Oni ja diras en ies cxeesto aux foresto, sed tiam en ne montras tempon, sed cirkonstancon (kvazaux lokon).

Dum ne povas montri tempodauxron necesan por plenumi ion. La jena ekzemplo montras tiun diferencon: Li parolis dum kvin minutoj, sed vane, cxar tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj.

Ankaux tra kaj por povas montri tempon.

Figura uzo «

En estas uzata en multegaj figuraj esprimoj, kiuj havas pli aux malpli da simileco kun la baza pozicia signifo de en. Oni uzas figuran en precipe pri formoj, statoj kaj situacioj:

  • La rabistoj sidis en rondo cxirkaux la fajro.FA2.68 La grupo de sidantaj homoj havis rondan formon.

  • La domo forbrulis en helaj flamoj.FA4.31 Temas pri la stato de la domo, sed estas ankaux loka signifo. La domo trovigxis ene de la flamoj.

  • La birdoj alflugis en grandaj amasoj.FA1.177 Alflugis grandaj amasoj da birdoj.

  • Kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado.FA1.119

  • Dangxere estas lin lasi plu en tia libereco.H.113

  • Laboru cxiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo.OV.410

  • Mi vivas kun li en granda amikeco.FE.35

  • Li estas hodiaux en kolera humoro.FE.31

  • Cxu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?FA3.93

  • Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna agxo.Jgx.8

  • Ofte la sxipo estis en dangxero.FA3.128

  • Oni parolas en Esperanto.L1.150 La vortoj trovigxas “ene” de la lingvo.

  • Diru al mi la prezon en euxroj. La prezo estu esprimita per euxroj. Oni ankaux povus uzi per.

  • En tiaj okazoj ni uzus la finigxon “n”.FE.28

  • Mi ne konsentas kun li en tio.M.2 Aux ...pri tio.

  • Oni apenaux povus rekoni en li sinjoron Snitchey.BV.84Oni apenaux povus rekoni, ke li estas sinjoro Snitchey.

  • Laux la opinio de la gentaj sxovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraux cxio, kio ne estas nia.OV.382 Temas pri la esenca parto de io abstrakta. Por konkreta konsisto oni ordinare uzas el: Lia pakajxo konsistis el granda barelo.FA4.214

En + direktaj rolmontriloj «

  • Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.FE.31...al la interno de la mangxocxambro.

  • La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.FE.40

  • Cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno.Rgx1.8Cxe la enirejo, tra kiu oni iras por veni al la interno de la templo...

  • Venis al mi en la kapon felicxa penso.M.77Aperis en mia kapo felicxa penso.

  • Sablero enfalis en mian okulon.FE.41

  • Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn.FE.32

  • La kalesxo enveturis en la korton.FE.38

  • Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.FE.28

En + N-finajxo ofte montras “movigxon” al nova formo aux stato, la rezulton de stata aux forma sxangxigxo:

  • Se mi povus aliformigxi en ion, mi volus esti tia cxarma alauxdo!FA1.136

  • Dio sxangxis la malbenon en benon.Nehx.13

  • La malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li.FA2.133

  • La libroj estis tradukitaj en cxiujn lingvojn.FA2.24 Oni kvazaux movis la enhavon de la libroj de unu lingvo en cxiujn aliajn.

  • Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn.FA2.48

  • El malantaux la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro.M.78

Iafoje oni uzas al por rezulto de sxangxigxo. Zamenhof uzis ankaux je.

Vortfarado «

  • Ena = “interna”: La ena flanko de la domo ne estis same luksa kiel la ekstera.

  • Ene = “interne”: Ene la domo aspektis tute alie. Ene de la cxambro trovigxis gaja kompanio. (= En la cxambro... Interne de la cxambro...)

  • Enen = “al la interno”: La infanoj kuris enen al la atendanta mangxo.

  • Enigi = “enmeti”: Sxi [...] enigis la manojn en la harojn.M.196

  • Enigxi = “iri/veni/movigxi en la mezon de io”: La cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron.Er.15