PMEG

12.3.4.14. Tra

Loko de movigxo «

Tra montras lokon, ene de kiu okazas movigxo. La movigxo komencigxas ekster la afero, iras en gxin, kaj pluiras gxis la alia ekstremo de la afero. La movigxo povas ankaux komencigxi cxe unu ekstremo, kaj dauxri al la alia ekstremo. La movigxo povas pluiri for de la loko, aux resti ene de gxi sen iri pluen, laux la kunteksto:

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25 La vaporo estas unue en la domo, iras al la fenestro, en gxin, el gxi, kaj atingas fine la korton.

  • La koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas.FA3.52 La rigardo “iris” en la seruran truon, el gxi, kaj en la alian cxambron.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.FE.33

  • Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo.FE.38 Oni rigardas la kampon kiel lokon kun interno. La vojeto “iras” de ie, en la kampon, al la alia flanko de la kampo, kaj pluen al nia domo.

  • Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo.FE.40 La ekbriloj aperis en unu flanko de la cxielo, kaj kuris gxis la alia flanko. Oni rigardas la cxielon kiel lokon kun interno. (Oni povas rigardi gxin ankaux kiel surfacon. Tiam oni uzus trans.)

  • Ni veturos de Hamburgo al Oslo tra Kopenhago. Iafoje oni uzas per aux pere de en tiaj cxi esprimoj.

Malpreciza tra «

Ofte la movigxo ne iras precize de unu flanko gxis la alia, sed iel de loko al loko ene de la afero:

  • La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.FE.22 Ili iris de iuj lokoj en la stratoj al aliaj lokoj en la stratoj.

  • Bala muziko bruis tra la festaj salonoj.FA3.15 La muziko sonis de loko al loko ene de la salonoj.

  • Li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.FA1.87...la muziko sonis de loko al loko en la nokto. La tempa vorto nokto cxi tie montras lokon (= nokta aero aux simile). Tra ja povas montri tempon (vidu cxi-poste), sed cxi tie temas pri loko.

Loko sen movigxo «

Tra povus ankaux montri lokon, kiu estas atingebla per movo ene de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj. La oficejo trovigxas tra tiu pordo. Gxi trovigxas en cxambro atingebla per iro tra tiu pordo. Simila uzo estas ebla sed same malofta cxe preter. Cxe trans tia uzo estas tamen tute normala.

Tra + direkta N-finajxo «

Por klare montri, ke movigxo plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas uzi tra + N-finajxon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-finajxon nur kiam tio helpas al klareco:

  • Mia brako estas suficxe forta, por porti vin tra la arbaron.FA1.166...la tutan vojon tra la arbaro kaj el gxi.

  • La sago iris tra lian koron.Rgx2.9 ≈ La sago plene penetris lian koron.

  • Mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam cxiu gardu sian nazon!Rn.32 La pafoj eble trafos tiujn, kiuj staros ekstere.

Komparu kun similaj uzoj de cxirkaux, preter, trans kaj kontraux.

Tempo «

Tra povas signifi “la tutan tempon de la komenco gxis la fino”:

  • La alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontrauxstaris, prezentas nun ruinojn.IT.43

  • La koko krias tra la tuta nokto.H.8

Tempa tra similas al dum. Tra tamen pli emfazas la sencon “de la komenco gxis la fino”. Oni ankaux preferas tra, se io ripete aux multfoje okazis dum la tempo. Vidu ankaux en kaj por.

Tra kaj trans «

Ne konfuzu tra kun trans. Vidu cxe trans klarigon pri la diferenco.

Vortfarado «

  • Trae = “tra io”: Iru, mi diras, aux mi trapikos vin trae!Rt.132 (= ...tra via korpo!)

  • Traigi = “movi aux piki k.s. tra io, tredi”: Li traigis la fadenon tra la trueton de la kudrilo.