PMEG 2023

33.4.1.1. Rilata kiu

  • La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega.FE.31 La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto bastono. La tuto estas kunigo de du frazoj: La fera bastono, estas nun brule varmega. + La fera bastono kusxis en la forno. La sama bastono rolas en ambaux frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la bastonon. Oni povas anstatauxe uzi participan priskribon: La fera bastono kusxinta en la forno estas nun brule varmega.

  • En unu vilagxo logxis du viroj, kiuj ambaux havis la saman nomon.FA1.13En unu vilagxo logxis du viroj. + La du viroj havis la saman nomon. Oni uzas kiuj, cxar gxi reprezentas multe-nombran vorton.

  • Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili.FA1.63Ili prenis la monon. + Johano donis al ili la monon. (= Ili prenis la monon donitan al ili de Johano.) Oni uzas kiun kun N-finajxo, cxar gxi rolas kiel objekto en la subfrazo.

  • Sxi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis.FA1.53 La frazparto la plej bela knabino rolas kiel perverba priskribo (sen N-finajxo) en la cxeffrazo. En la rilata subfrazo oni tamen uzas kiun kun N-finajxo, cxar gxi tie rolas kiel objekto.

  • Ekzistas ankoraux aliaj, pri kiuj ni ne parolos.FK.278 Ekzistas ankoraux aliaj. Pri ili ni ne parolos. Oni uzas pri antaux kiuj, cxar gxi rolas kiel pri-komplemento en la subfrazo.

  • Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, cxe kiu servi estas afero nur honora kaj profita.FA4.177Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro. + Servi cxe la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita. Kiu estas cxe-komplemento de servi.

  • De tie oni iris en cxambron, la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo.De tie oni iris en cxambron. + La muroj de la cxambro estis kovritaj per porka ledo. De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post la muroj. Cxi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, cxar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies anstataux de kiu(j): De tie oni iris en cxambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo.FA2.145

Kiu rilate al alia tabelvorto «

Ofte la priskribata vorto en la cxeffrazo estas tiu aux alia tabelvortoj je U:

  • Ricxa estas tiu, kiu sxuldas al neniu.PE.734

  • La de longe pasintaj tempoj cxiam havas grandan cxarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.M.147

  • Mi nun havas tie cxi preskaux neniun, al kiu mi povus konfidi.BV.67

  • Cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu.Kr2.23

Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon antaux si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:

  • Sxi kisis tiun manon, kiu ankoraux antaux nelonge kruele batis sxian infanon.M.198Sxi kisis tiun manon. + Tiu mano ankoraux antaux nelonge kruele batis sxian infanon.

  • Sxi [...] kantadis tiujn kantojn, kiujn sxi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.FA1.226Sxi kantadis tiujn kantojn. + Tiujn kantojn sxi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.

  • Post duonhoro [...] sxi ankaux malsupreniros per tiu sxtuparo, per kiu nun sxi supreniras.M.19

Kiu-frazo povas ankaux priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:

  • Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por mangxo, ekzistas ankaux tiaj, kiuj estas tute superfluaj.FA3.19 Oni povus diri, ke O-vorto estas subkomprenata: ...ekzistas ankaux tiaj kreskajxoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas evidente, ke temas pri diversaj kreskajxoj).

Oni povas ankaux uzi rilatan kia por priskribi tia, se temas klare pri eco.

Kiu rilate al persona pronomo «

Rilataj kiu-frazoj ankaux povas priskribi personan pronomon:

  • Sxi hontis, ke sxi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon.FA4.92

  • Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, arangxas tablon por la Felicxo, kaj faras versxon por la Destino – vin Mi destinos por la glavo.Jr.21

  • Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas, hodiaux ni pregxas.OV.589

Malfacile disigeblaj frazoj «

Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la cxeffrazo, cxar la signifo dependas de ambaux frazoj kune:

  • Sxi prenis la plej belan argxentan vazon, kiu estis en la logxejo.FE.19Sxi prenis la plej belan argxentan vazon. + La argxenta vazo estis en la logxejo. La du apartigitaj frazoj tre malbone esprimas la celitan sencon. La kiu-frazo estas bezonata por limigi la signifon de la frazparto la plej belan argxentan vazon.

  • Cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Se oni disigas, la senco perdigxas: Cxiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Cxiu sxin vidis. Ne cxiu tiel pensis. Ne cxiu sxin vidis.

Iuj ne metas komojn antaux (kaj post) kiu-frazo necesa por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas cxiam meti komojn.

Malproksimaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto ordinare estas tiu aux havas tiu antaux si:

  • Kiun malgxojo ne turmentis, tiu gxojon ne sentas.PE.497Tiu, kiun malgxojo ne turmentis, ne sentas gxojon.

  • Kiu mem sin lauxdas, tiun neniu aplauxdas.PE.1216Neniu aplauxdas tiun, kiu mem sin lauxdas.

  • Kiu volas perfektigxi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn.FAnt.46Al tiu, kiu volas perfektigxi en Esperanto, mi rekomendas...

  • Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede.Lv.11El cxiuj movigxantoj vi povas mangxi nur tiujn, kiuj havas flugilojn...

  • La franca lingvo videble estis tiu [scio] el sxiaj scioj, de kiu sxi esperis plej multe.M.24

Sola tiu estas tamen iafoje subkomprenata en cxi tiaj frazoj.

Tiu antaux O-vorto povas helpi montri, al kiu vorto la kiu-frazo rilatas, se la kiu-frazo ial ne trovigxas tuj post la priskribata vorto:

  • Tiu bela domo cxe la maro, kiun ni vizitis pasintsomere, bedauxrinde estis bruligita. Tiu helpas montri, ke la kiu-frazo priskribas la vorton domo, ne maro.

Se tiu ial ne konvenas, oni povas anstatauxe ripeti post kiu O-vorton, kiu montras klare pri kio temas. Kiu tiam rolas kiel difinilo de tiu O-vorto:

  • La sola infano de mia amiko, kiun infanon vi vidis cxe mi antaux nelonge, mortis hieraux. Se oni ne aldonus la vorton infanon post kiun, oni pensus, ke vi vidis la amikon, cxar la kiu-frazo staras tuj post amiko. Oni malemas diri tiu sola infano, cxar tiam sonus kvazaux ekzistus pli ol unu sola infano. Eble pli bona elturnigxo estas ekz.: La sola infano de mia amiko, tiu infano, kiun vi vidis cxe mi antaux nelonge, mortis hieraux.

Kiam rilata kiu-frazo trovigxas frazkomence, oni iafoje metas la priskribatan O-vorton post kiu en la subfrazo. En la cxeffrazo restas nur tiu. Tio estas tre speciala frazturno uzata preskaux nur en skriba lingvo, kaj ecx tie nur tre malofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas.Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.

Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la cxeffrazo:

  • Kiu ecx nur gratetos al li la hauxton aux difektos al li ecx unu haron, ties karnon mi dissxiros je pecoj kaj donos gxin kiel mangxon al malsataj vulturoj!Rt.121

Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: *Ties hejmo, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankaux ne diras: *Cxi tiu domo estas ties, kiu helpis nin.* Sed: Cxi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.

Pli ol unu rilata kiu-frazo «

Iafoje unu cxefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale oni por klareco almetas kunligan vorteton, ekz. kaj aux sed:

  • Hieraux mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambaux kiu-frazoj priskribas la vorton viron.

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe sxajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne placxas kaj kiujn mi volonte sxangxus.LR.146A Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.FE.32

Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, suficxas meti kunligilon antaux la lasta kiu-frazo:

  • Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Cxiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.

Ne forlasu rilatan kiu «

Ne forlasu rilatan kiu. En iuj lingvoj tio estas ebla, sed en Esperanto ne.

Plurakontaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Ordinare gxi iel helpas identigi la priskribatan aferon, aux montras ian karakterizon de gxi. Sed iuj rilataj kiu-frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple dauxrigas la rakontadon. Oni same bone povas uzi apartan cxeffrazon:

  • Sxi kun gxentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu levigxis, faris saluton kaj eliris el la cxambro.M.22Sxi kun gxentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) levigxis...

  • La patro sxovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris.FA4.83La patro sxovis sin sub la felon, kaj li kovris sin per gxi.

  • Venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki.FE.15Venis al sxi malricxa virino. Sxi petis sxin, ke...

  • Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaux retirigxis.L2.218...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaux retirigxis el gxi.

En plurakontaj kiu-frazoj oni iafoje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto. Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la klarigan O-vorton kiel apudmeton post la priskribata vorto:

  • Li sxuldas al mi mil euxrojn, kiun sumon li ne repagis malgraux plurfoja rememorigo.Li sxuldas al mi mil euxrojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen la klariga vorto sumon la frazo farigxus: ...mil euxrojn, kiujn li ne repagis... (kun J-finajxo). Alia alternativo estas: ...mil euxrojn, sumon, kiun li ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil euxrojn.

  • Mi iris ankaux al Kioto, kiu urbo tre placxis al mi.Mi iris ankaux al Kioto. Tiu urbo tre placxis al mi. Oni povas ankaux diri: ...al Kioto, kiu tre placxis al mi. Aux: ...al Kioto, urbo, kiu tre placxis al mi. La aldono de urbo povas esti utila, se la auxskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.

  • Mi tre sxatas Cxadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Aux: Mi tre sxatas Cxadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.

Emfazaj frazturnoj «

Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiu:

  • Li decidas pri cxi tiaj aferoj. Estas li, kiu decidas pri cxi tiaj aferoj. La cxeffrazo estas li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion pri li.

  • Ne, Pjotr Ivanovicx, estis mi, kiu diris “he!”Rz.14

Tiajn frazturnojn oni ne trouzu. Ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Pri cxi tiaj aferoj decidas li. Legu pli pri vortordo kaj emfazado.

Oni simile uzas ankaux rilatan kio en emfazaj frazturnoj.