PMEG 2023

33.4.1.3. Rilata kies

Kies = “de kiu”. De havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, senca objekto kaj senca subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de kiu.

Poseda kies «

Rilata kies plej ofte montras posedon aux apartenon:

  • Jen estas viro, kies nomo estas Markoto.Zhx.6Jen estas viro. + Lia nomo estas Markoto.

  • La cxambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis suficxe vasta.M.7La cxambro estis suficxe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la cxambro.

Objekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:

  • Gxi estas ia ennovajxo, pri kies akceptado aux neakceptado oni devas konsiligxi.OV.102Gxi estas ia ennovajxo. + Oni devas konsiligxi pri la akceptado aux neakceptado de tiu ennovajxo. La priskribo de tiu ennovajxo montras la sencan objekton de (ne)akceptado: Oni devas konsiligxi, cxu oni akceptu aux ne akceptu tiun ennovajxon.

Subjekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:

  • La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon.H.33La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via patro mortis, cxar la serpento mordis lin.

Eraraj uzoj de kies «

En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed kiu havas pli da signifoj. La Esperanta kies povas signifi nur de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto aux senca subjekto. Kies ne povas signifi el kiu, al kiu, pri kiu aux simile.

Por kontroli, cxu rilata kies estas gxusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton aux subjekton, tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:

  • La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomigxas UEA. Se oni memstarigas la subfrazon, gxi farigxas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio. De montras apartenon. Kies estas do gxusta. Sed la frazo estas tre malsimpla kaj malfacile komprenebla. Pli facila (sed ne tute samsignifa) estas la jeno: La asocio, kies delegito li estas, nomigxas UEA.

Kies ne signifas el kiu «

El povas interalie montri elekton, apartigon aux distingon de unu aux pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12 Tio iom similas al apartena de, sed ankaux tiam ne estas eble uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:

  • En la cxambro estis tri personoj, el kiuj unu levigxis renkonte al Marta.M.20 Ne estas gxuste diri: *...tri personoj, kies unu levigxis...* Memstarigita frazo estas: Unu el la personoj levigxis renkonte al Marta. Temas pri apartigo de individuo el grupo. Oni devas diri el la personoj/el ili, ne de la personoj/de ili. Tial kies ne estas ebla.

  • La regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj, el kiuj unu estis nomata Sxifra kaj la dua estis nomata Pua.Er.1 Ne estas eble diri: *...akusxistinoj, kies unu estis nomata...*

Kies ne signifas al kiu «

Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:

  • Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respondecon pri iliaj agoj. Ne diru: *Nia asocio, kies ne apartenas...* La memstara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras *aparteni de*.