PMEG 2023

13.3. Cxu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?

Multfoje oni proponis aldoni al la tabelvortoj la antauxparton *ALI-* kreante la novan serion *aliu*°, *alio*°, *alia*°, *alies*, *alie*°, *aliam*°, *alial*°, *aliel*, *aliom*°. Iuj ecx praktikas tion uzante precipe la vortojn *aliel* kaj *alies*.

En oficiala Esperanto ALI tamen estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finajxoj:

  • alia = ne la sama, diferenca

  • alio = io alia

  • alie = en alia okazo, en alia maniero

  • alii = esti alia, diferenci (malofte uzata)

Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus gravajn problemojn kaj drastajn lingvosxangxojn. Multaj “alielistoj” konscias, ke alie sxangxus sian signifon al “en alia loko”, sed la sekvoj estus multe pli grandaj ol tio.

Alia en normala Esperanto signifas “de alia speco” aux “kun alia identeco”. La nova tabelvorto *alia* signifus nur “de alia speco”. Konsekvencaj alielistoj do ne plu diru: La alia cxambro estas pli granda. Sed: *La aliu cxambro estas pli granda.* Ili ankaux devus diri: *Ili amas unu la aliun.* En normala Esperanto aliu estas apenaux uzata, sed signifas principe “estu ali(ec)a”, cxar gxi simple estas la U-modo de la cxi-antauxe menciita verbo alii.

Noto: Oni povas tamen dubi, cxu estus logike uzi la antaux *aliu*, cxar antaux veraj tabelvortoj je U oni ne povas uzi la. Estas malfacile diri, cxu *aliu* signifus “la alia” aux simple “alia”. Sed tio ja ne gravas, cxar la tabelvorto *aliu* cxiuokaze ne estas gxusta Esperanta vorto.

Oni ofte faras kunmetajxojn kiel: de alia speco alispeca; kun alia formo aliforma; en alia signifo alisignife. Alielistoj tamen devus diri: *aliuspeca*, aliaforma, *aliusignife*, cxar oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu speco tiuspeca (ne: *tispeca*); kun tia formo tiaforma (ne: *tiforma*); en tiu signifo tiusignife (ne: *tisignife*). Oni povas renkonti la formon *interaliel* anstataux la regula kaj normala interalie (= inter aliaj aferoj). *Interaliel* estas tute mallogika. Alielistoj devus logike uzi ion similan al *interaliue* (= *inter aliuj aferoj*).

La ordinara alie plej ofte signifas “en alia okazo”: Mi ja bezonas mangxi. Alie mi povas tute maldikigxi.Rz.25 Gxi ankaux povas signifi “en alia maniero”: Mi ankaux iros en la palacon, cxar mi ne povas agi alie!FA1.71 La proponita tabelvorto *aliel* povas tamen signifi nur “en alia maniero” (kaj eble “en alia grado”). Tamen multaj alielistoj uzas *aliel* ankaux por “en alia okazo”. Logike ili devus tiam uzi *aliuokaze* aux *aliam*: Mi ja bezonas mangxi. *Aliam* mi povas tute maldikigxi. La vorto *aliel* estas do ne nur reformo, sed ecx mallogike uzata reformo.

El la novaj tabelvortoj povus esti iom utila nur *alies*, per kiu estus eble simpligi iujn specojn de frazoj: Li ne uzis mian cxambron, sed tiun de alia persono. *Li ne uzis mian cxambron, sed alies.* Por cxiuj aliaj novaj tabelvortoj Esperanto jam havas tute bonajn esprimilojn, kaj ecx por *alies* ekzistas tute uzinda alternativo, kiu ne postulas reformadon de la baza lingva sistemo, nome aliula (kaj eble ankaux aliies = ali-ies). La eventualaj avantagxoj de la nova tabelserio estas do tre malgrandaj, des pli se oni komparas kun la grandegaj problemoj kaj miskomprenoj, kiujn kauxzus tia reformo.

Tiuj cxi reformproponoj tute ne venas de ia reala bezono, sed de la hazarda fakto, ke la radiko ALI finigxas per “i”. Se la vortoj estus ekz. *altra*, *altre*, *altro* k.t.p., tiam versxajne venus al neniu en la kapon, ke oni bezonas tabelvortojn por tio. Oni povas kompari kun la radiko SAM, kiu estas la malo de ALI. SAM ne finigxas per “i”. Sekve neniu proponis diri: *samel*, *samam*, *sames* k.t.p., kvankam la bezono de tiaj vortoj devus esti same granda, kiel la bezono de *aliel*, *aliam*, *alies* k.t.p.

Ankoraux neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca maniero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de *aliel* kaj *alies*, kaj okaze de *aliu*. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. alie aux alia, oni ne povas scii, cxu kompreni laux la Fundamenta lingvo, aux laux la nova dialekto. Felicxe tamen plej multaj ankoraux uzas la lingvon regule kaj logike.

Iafoje oni renkontas la argumenton, ke tute ne temas pri plena tabelvortigo de ALI, sed nur pri unu aux du tiaj vortoj, ekz. nur *alies* aux nur *aliel* aux simile. Laux tiu rezonado alie, alia kaj aliu retenu sian normalan signifon, kaj cxio devus esti en ordo. Sed ne multe gravas, kion la uzantoj de tiaj novaj vortoj intencas. Gravas, ke la nura uzo de ekz. *aliel* aux *alies* auxtomate supozigas la ekziston de la plena familio de tabelaj ALI-vortoj. Komencanto, kiu renkontas la vorton *aliel*, lernante, ke gxi signifas “en alia maniero”, pro tio tute logike konkludas, ke alie devas signifi “en alia loko”, kaj sekve mislernas Esperanton.

La sxajne senkulpaj vortetoj *aliel* kaj *alies* kunportas tiom da sxangxoj kaj malstabiligoj, ke oni devas rigore deadmoni de ilia uzo, kaj de cxiaj provoj vastigi la tabelon. Uzu la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj laux la reguloj de la Fundamenta Esperanto. De tiuj, kiuj volas krei novajn tabelvortojn, oni devas postuli, ke ili almenaux trapensu, kiajn sekvojn havus la reformo, antaux ol ekuzi la novajn vortojn.

Evitenda reformoOficiala Esperanto
*aliu*alia, aliulo
*alia*alia, alispeca, alieca
*alies*de alia (persono), aliula
*alie*aliloke
*alien*aliloken
*aliam*alifoje, aliokaze
*alial*alikauxze
*aliel*alimaniere, alie
*aliom*alikvante

Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio laux la kunteksto povas esti ekz. “posedata de aux apartenanta al alia persono”. Aliulo kaj aliula ne estas tre kutimaj vortoj, sed plene regulaj: Agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi.OV.342 Uzo de aliula anstataux *alies* forigas la solan okazon, en kiu tabela ALI-vorto povus esti iom utila. Krome aliula povas porti J-finajxon kaj N-finajxon, kaj estas do ofte pli klara ol *alies*. La ekzemplo kun *alies* farigxas tiam: Li ne uzis mian cxambron, sed aliulan.

Oni ofte proponas la “kompromisajn” formojn aliio, aliiu, aliies, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetajxoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, kaj ne malmultaj uzas tiujn formojn, sed bedauxrinde ne estas facile auxdi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p.