PMEG 2024
13.2. Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finajxoj
Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finajxoj, sed la signifoj ne estas samaj:
La ordinara O-finajxo kaj la tabelvorta O-parto estas preskaux samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la finajxon J.
La ordinara finajxo U estas verba finajxo por la vola modo, dum la tabela U-parto montras individuojn – du komplete senrilataj signifoj.
La ordinara finajxo A estas gxenerala priskriba finajxo. Gxi ofte montras ecojn kaj specojn, sed gxi ankaux povas montri apartenon, rilaton, individuecon k.s. La tabela A-parto montras nur ecojn kaj specojn.
La ordinara finajxo E povas montri manieron, tempon, lokon, mezuron, okazon kaj ankoraux aliajn signifojn. La tabela E-parto montras cxiam nur lokon.
Normale oni do ne povas uzi la tabelajn antauxpartojn kaj postpartojn kune kun ordinaraj elementoj de la lingvo, cxar la signifoj konfuzigxus. Principe la tabelvortoj estas nekunmetitaj, nedisigeblaj, kvankam ili sxajnas kunmetitaj.
Ekzistas tamen manpleno da tradiciaj vortoj, kiuj miksas tabelvortajn partojn kun ordinaraj sufiksoj. Oni forigis la O-parton aux la A-parton de tabelvorto kaj aldonis sufikson: neniajxo, nenieco, neniigi, neniigxi kaj tiajxo. Ili ne kreas konfuzon, kaj estas tial ne-dangxeraj.