PMEG

26.2.3. Venonta tempo: OS-finajxo

OS-tempo montras, ke la ago aux stato ankoraux ne komencigxis en la momento de parolado. Kompreneble la estonteco cxiam estas necerta, sed OS-verbo montras, ke la parolanto pensas, ke la afero vere okazos:

  • laboros = la ago “labori” ankoraux ne komencigxis sed ja komencigxos

  • estos = la stato “esti” ankoraux ne komencigxis, sed post iom da tempo gxi realigxos

  • Mi sidos poste sur segxo. La sidado efektive okazos poste.

  • Mi estos ricxulo. La ricxula stato estas fakto de la estonteco.

  • Mi rakontos al vi historion.FE.18 La rakontado ankoraux ne komencigxis.

  • Morgaux estos dimancxo.FE.20

  • Post cent jaroj oni eble logxos en spacosxipoj. La ago estos (eble) kutima en tiu estonta tempo.

  • Mi logxos cxi tie tri jarojn. Mia logxado ankoraux ne komencigxis, sed kiam gxi komencigxos, gxi efektive dauxros tri jarojn.

  • Ankaux la eldonadon de la “Biblioteko” ni devas interrompi, sed ankaux nur por mallonga tempo, gxis ni ordigos la aferon.OV.211 Kiam la ordigo de la afero estos kompleta, ni rekomencos la eldonadon. Anstataux ordigos oni povas cxi tie uzi estos ordigintaj.

En iaj stiloj de rakontado, en kiuj oni iafoje uzas AS-formon anstataux IS-formo por tiu tempo, kiun la rakonto atingis, oni uzas OS-verbojn por tempo iam post tiu tempo:

  • En 1894 aperas la Ekzercaro, kiu en 1905 farigxos parto de la Fundamento de Esperanto. Ankoraux la rakontanto nur atingis la jaron 1894 uzante pri tiu tempo AS-verbon, kvazaux temus pri nuno. Li tamen antauxmencias aferon de la jaro 1905 uzante OS-verbon, cxar la rakonto mem ankoraux ne atingis tiun jaron.