PMEG 2023

26.3. Vola modo – U-finajxo

U-formo montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aux celata. U-formo ne montras la tempon de la ago, sed la ago ordinare trovigxas en la estonteco:

  • laboru = la ago “labori” estas dezirata, petata, ordonata aux celata

  • estu = la stato “esti” estas dezirata, petata, ordonata aux celata

  • Sidu sur segxo! Ordono aux peto.

  • Estu viro! Ordono aux peto.

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8

  • Diru al mi vian nomon.FE.18

  • Ne rigardu min tiel rigide!FA1.7

  • Ni legu la unuan cxapitron. Esprimo de deziro.

  • Cxu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas gxentila propono. Komparu kun gxentilaj petoj cxi-poste.

  • Ili levigxu kaj helpu vin.Re.32 La parolanto esprimas sian volon pri ilia agado.

  • Mi sercxas iun, kiu akompanu min. Mi volas akompanon.

  • Ni komencu [...] niajn laborojn, al kiuj ni dedicxu nian plenan atenton.OV.406 Ni komencu la laborojn. Ni dedicxu nian atenton al la laboroj.

Cxe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se gxi estas la pronomo vi: Venu tuj!Vi venu tuj!

U-modo en ke-frazoj «

U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la cxeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:

  • Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.

  • Li petas, ke mi estu atenta.FE.26

  • Estas necese, ke ni nun unu fojon por cxiam faru finon al tiu cxi stato.L2.112

Iafoje aperas memstaraj deziraj ke-frazoj kun neata U-verbo. Oni povas klarigi ilin per subkomprenita cxeffraza parto. En tiaj ke-frazoj oni ofte uzas nur por emfazi la deziran sencon:

  • Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsanigxu!FA3.74Mi volas, ke mi... Dio volu, ke mi...

  • La alilandulo tre placxas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, cxar tiam li forveturos.FA2.141Mi tre volas, ke lia barbo ne kresku, cxar...

En tiaj okazoj oni ankaux povas simple ellasi ke, farante tute ordinaran cxeffrazon kun U-verbo: Hu! La akvo estas malvarma! Mi nur ne malsanigxu!

Oni iafoje renkontas tiajn ke-frazojn sen neo. Ili estas netradiciaj kaj evitindaj: *Ke vivu Esperanto!* Oni forlasu ke: Vivu Esperanto, sed antaux cxio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu cxio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!OV.381

Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj.

Gxentila peto «

Por esprimi gxentile sian volon oni povas uzi la U-formon bonvolu plus I-verbon:

  • Bonvolu sidi cxi tie!

  • Bonvolu fermi tiun fenestron!

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.

Noto: Zamenhof neniam uzis bonvolu ...i, sed la pli simplan formon volu ...i, kiu tamen funkcias tute simile: Bonan tagon, mi petas vin, volu sidigxi.Rz.62Tia uzo de volu ...i nuntempe apenaux plu aperas.

Kelkaj nuntempe uzas anstatauxe bonvole ...u, ekz.: Bonvole sidu cxi tie! Tio estas suficxe logika alternativo al la tradicia formo bonvolu ...i.

Oni povas fari gxentilan peton ankaux per esprimoj kiel mi petas, estu afabla k.s. kune kun simpla U-verbo:

  • Sidigxu do, mia kara, sidigxu, mi petas!M.81

  • Mi petas vin, ne nomu min plu “majstro”.OV.409

  • Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidigxu.Rz.31