PMEG 2024
30.11. Kompleksaj verboj
Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, cxesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaux unu kompleksan verbon. Normale la I-verbo signife estas la pli grava parto, kaj gxi decidas la frazrolojn:
Komencis negxi.FA1.142 (= Eknegxis.) La cxefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon decidas negxi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.
-
Baldaux cxesos negxi. La cxefverbo cxesi normale havas subjekton, sed negxi estas sensubjekta verbo.
Noto: Oni normale ne diras *Baldaux finos negxi*, cxar fini montras plenumon, antauxplanitan finpunkton aux simile. Sed cxe negxado ordinare tute ne ekzistas plenumo aux finpunkto. Negxado simple iam cxesas.
Ili cxesis konstrui la urbon.Gn.11 La cxefverbo cxesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.
Li finis paroli.Jgx.15 La cxefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed paroli ne bezonas objekton. Oni povus ankaux diri, ke gxuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.
Ne povis esti alie.FA3.118 La cxefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finajxa perverba priskribo).