PMEG 2022
30.10. Pri-verboj
La rolvorteto pri estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj gxia sola tasko estas sxangxi la rolon de objekto. Tiel estas ekzemple en la verbo prisemi:
Cxe la simpla verbo semi la objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metigxas, povas aperi kiel loka aux direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon.L2.88
Cxe prisemi la objekto anstatauxe estas la loko, kien la semoj metigxas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon.Lv.25
Legu pli pri prefikseca pri.