PMEG 2023

30.1. Sensubjektaj verboj

La granda plejmulto de la Esperantaj verboj devas havi subjekton, sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas, aux povas esti, sensubjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaux senobjektaj.

tagigxi Sola tagigxas (aux alia cxefverba formo) suficxas por fari kompletan frazon: Tagigxis. / Baldaux tagigxos.
temi Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la temon: Temas pri politiko. / Versxajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. / Mia prelego temos pri Zamenhof. / PMEG temas pri Esperanta gramatiko.
pluvi Pluvis hieraux. / Baldaux pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas sencxese, senfine, senhalte.OV.591 Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Cxiuspecaj demandoj pluvis sur sxin. / Sxtonoj pluvis sur ilin. (La falajxo ne povas aperi kiel objekto. Sed ne diru: *Pluvis sxtonojn sur ilin.*) Gxenerale cxiuj similaj veterverboj estas sensubjekte uzeblaj: negxi, hajli, sxtormi, frosti, fulmi, tondri k.a.

Ankaux priskribaj verboj, kiel esti kaj farigxi povas esti sensubjektaj.