PMEG 2023

30.2. Senobjektaj verboj

Plej multaj verboj devas havi subjekton, sed multaj el ili ne povas havi objekton. Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas tamen iafoje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.

okazi La subjekto estas ago aux simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjöge cxiujare okazadis tre vizitata foiro.FA3.56 / Kio okazis? / Okazis io grava. Tio, kio spertas la okazajxon povas aperi kiel al-komplemento: La malfelicxa infano rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi.FE.17
gxoji La subjekto estas tiu, kiu sentas gxojon, do normale persono. Krome gxoji havas ofte pri-komplementon aux pro-komplementon, kiu montras la temon aux la kauxzon de la gxojo: Mi tre gxojas pri via felicxo!FA2.137 / Naskinto de sagxulo gxojos pro li.SS.23
morti La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.FA1.20 / Cxiun fojon, kiam mortas bona infano, angxelo de Dio mallevigxas sur la teron.FA2.21 Iafoje la speco de morto aperas kiel objekto: La herooj mortis gloran morton.
danci La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis gxis malfrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj.FA4.44 Iafoje la dancospeco aperas kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.FA1.102