PMEG

38.3.4. EK

EK = “komenco de ago, subita ago”. EK estas uzata nur cxe agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago.

Komencigxo «

Plej ofte EK montras, ke ago komencigxas. Gxi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aux neatenditeco:

  • labori eklabori = komenci labori

  • kuri ekkuri = komenci kuri

  • sidi eksidi = komenci sidi

  • dormi ekdormi = komenci dormi, (en)dormigxi

  • pluvi ekpluvi = komenci pluvi

  • bruli ekbruli = komenci bruli ( ekbruligi = igi ekbruli)

  • floro flori ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu “Strecxitaj formoj”)

  • de ekde = komence de

La vorto ekde povas iafoje esti utila anstataux de rilate al pasiva participo, aux anstataux de rilate al verbo. En ekde la prefikso EK escepte aperas antaux neaga vorto.

Ankaux la sufikso IGX povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidigxi, estigxi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IGX.

Subiteco «

Iafoje EK montras subitan agon, kiu dauxras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:

  • fulmi ekfulmi = momente kaj subite fulmi

  • brili ekbrili = subite kaj momente jxeti brilon

  • bati ekbati = fari unu subitan baton

  • ridi ekridi = subite ridi (dum momento)

  • rigardo ekrigardo = rapida subita rigardo

Ordinara radiko «

EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto, aux kiel ordinara radiko:

  • ek! = komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!, k.s.

  • Ek al li! = Venu! Ni kaptu lin!, k.s.

  • eki = komencigxi

  • ekigi = komenci