PMEG 2024
38.3.10. RE
RE = “veni aux meti denove en la saman lokon kiel antauxe; denove fari aux farigxi tia kiel antauxe; fari aux okazi ankoraux unu fojon en sama aux alia maniero”. Komparu kun la neoficiala prefikso RETRO. RE estas uzata nur cxe agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago:
veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antauxe
doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antauxe havis tion
pagi → repagi = pagi ion al tiu, kiu antauxe posedis tion
saluti → resaluti = respondi saluton per saluto
brilo → rebrilo = brila speguligxo
bonigi → rebonigi = denove bonigi ion, kio malbonigxis
novigi → renovigi = doni al io novan formon, ripari ion tiel ke gxi farigxas kvazaux nova
sanigxi → resanigxi = farigxi denove sana post malsanado
naskigxo → renaskigxo = la ago denove naskigxi (efektive aux figure)
legi → relegi = legi la saman aferon ankoraux unu fojon
diri → rediri = diri denove la saman aferon, diri responde
vido → revido = la ago denove vidi ion, kion oni antauxe vidis
trovi → retrovi = trovi tion, kion oni perdis
formi → reformi = doni novan formon al io, provi rekrei la originan formon (legu ankaux pri reformo)
koni → rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas gxin, agnoski, konfesi la valoron de io
turni → returni = turni denove en la antauxan (kontrauxan) direkton
porti → reporti = porti tien kie io jam antauxe estis, alporti revenante
Nelogikaj RE-vortoj «
Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas “prezenti denove”, sed “agi anstataux iu, en ies nomo”. Reciti ne signifas “citi denove”, sed “parkere lauxtlegi”. Resumi ne estas “denove sumi”, sed “koncize esprimi la esencon”. Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT, RECIT kaj RESUM). Se oni volas uzi cxi tian vorton en gxia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga kromakcento je la prefikso RE: réprezénti, récíti, résúmi. Skribe oni povas uzi dividostrekon: re-prezenti, re-citi, re-sumi.
Returni kaj precipe returna kaj returne estis antauxe uzataj ankaux pri reirado kaj redonado, pro influo de nacilingvaj vortoj: Neniam li alportas returne [= reen] tion, kion li prenis!FA3.2 Sur la returna [= reira] vojo li renkontis du lernejkamaradojn.FA1.138 Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.
Ordinara radiko «
ree = denove, ankoraux unu fojon
reen = al la antauxa loko denove (legu pri la N-finajxo en reen)
Oni ankaux provis uzi RE memstare kiel vorteton anstataux ree aux reen, precipe en poezio:
Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re, sen fino,
susure silkajn ondojn.
Normale oni ne povas tiel uzi RE.