PMEG 2023

37.5. Strecxitaj formoj

Strecxitaj formoj estas kunmetajxoj, al kiuj oni donas signifon, kiu principe ne devus esti ebla, cxar mankas la plej grava elemento. Oni strecxis la eblojn de vortfarado.

Frazetvortigo per verba finajxo aux per O-finajxo estas la cxefa speco de strecxita vortfarado. Ordinare oni devas lerni tiajn vortojn aparte: triangulo, subtegmento, survango, perforto, perlabori, vivui.

Iafoje preciziga antauxelemento rilatas al tuta vorto kun finajxo, kaj povas esti neeble sxangxi finajxon. Tio okazas ofte kiam la antauxelemento estas prefikso. Iafoje oni provas tamen sxangxi finajxon:

  • FORM formi reformi reformo = la ago reformi. Nenio en la vorto reformo esprimas agon. Principe reformo devus esti speco de formo iel karakterizata de RE, sed tio ne havas sencon. La prefikso RE estas tamen cxiam uzata nur antaux agaj vortoj, kaj tial la vorto malgraux cxio komprenigxas age.

  • FLOR flori ekflori ekfloro = ekflorado. Ekfloro devus esti “speco de floro karakterizata de EK”, sed tio ne havas sencon. Ekfloro farigxas komprenebla kun aga signifo pro la cxeesto de la prefikso EK. Tiu prefikso havas sencon nur rilate al ago, kaj tial ekfloro devas, malgraux cxio, esti aga vorto.

Iafoje oni kreas strangajn kunmetitajn O-vortojn aldonante al jam ekzistanta O-vorto gravan signifon, kiun oni tamen tute ne esprimas. Oni povus diri, ke temas pri frazetvortigo per O-finajxo:

  • piedpilko = speco de pilko [piedpilko]-(ludo)-O piedpilko = ludo per piedpilko, futbalo

Piedpilko devas laux la normalaj reguloj de vortfarado esti speco de pilko. Tamen oni ofte uzas tiun vorton ankaux por nomi ludon per piedpilko. Nenio tamen montras agon en la vorto piedpilko, kaj nenio iel komprenigas (krom la kunteksto), ke temas pri ago. Estas tre strange nomi kaj la pilkon kaj la ludon per la sama vorto. Tio estas kvazaux oni dirus martelo por martelado aux viro por vireco. Prefere oni nomu la ludon piedpilkado (aux futbalo). Simile estas pri manpilkado, bazpilkado, akvopilkado, korbopilkado, flugpilkado k.a.

Noto: Oni kritikis la vorton futbalo kiel tro naturalisman, sed fakte piedpilko por la ludo estas multe pli naturalisma. Oni simple senpense kopiis nelogikan uzon de nacilingva vorto. Piedpilkado tamen estas vere skemisma kaj esperanteca vorto.

Iafoje strecxitaj formoj estas bonaj kaj akcepteblaj, precipe se ili estas tradiciaj kaj suficxe facile kompreneblaj, sed oni ne kreu novajn strecxitajn formojn sen grava motivo.