PMEG 2023

38.2.1. ACX

ACX = “malbona kvalito, sentauxgeco, senvaloreco”. ACX ne sxangxas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas nuancon de malboneco. Komparu kun MIS, kaj kun prefikseca fi. (La sufikso ACX estis oficialigita en 1909 en la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

  • domo domacxo = malbona, kaduka, disfalanta domo

  • vesto vestacxo = eluzita, malpura vesto

  • cxevalo cxevalacxo = malbona, senvalora cxevalo

  • babili babilacxi = stulte, malice babili

  • fari faracxi = malbone, senzorge fari

  • mola molacxa = sen dezirata malmoleco aux strecxiteco

Ordinara radiko «

  • acxa = malbonkvalita, sentauxga, senvalora

  • Acx! = ekkrio, kiu esprimas malkontentecon pri io malbona (legu pli pri tia cxi uzo de nudaj radikoj)