PMEG

18.2. Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj

Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finajxoj kiel ekkriajn vortojn:

  • Halt’! Ne kuragxu permesi al vi!Rt.142Haltu! Ne kuragxu... HALT estas ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halti. Cxi tie Zamenhof uzis gxin kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazaux temus pri ellasita O-finajxo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), cxar temas pri ekkria uzo de nuda radiko.

  • Ek! Ni komencu! Ek! Antauxen! La prefikso EK estas tre ofte uzata kiel memstara ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado.

  • Eks pri tiuj idiotoj! La prefikso EKS estas iafoje uzata kiel memstara ekkria vorto por montri, ke io (gxena), kio antauxe ekzistis, ne plu okazos aux aperos.

  • Help!Helpu! Helpon!

Povas ekesti problemoj pri akcento en cxi tia uzado de nudaj radikoj. Kie en ekz. Rapid! meti akcenton? Cxu oni diru “rapíd” (kvazaux estus Rapid’! kun apostrofo), aux “rápid” (akcentante la antauxlastan vokalon)? Estas konsilinde uzi kiel ekkriajn vortojn nur unuvokalajn radikojn, cxar tiam ne povas ekesti dubo pri la akcento. Estas ecx konsilinde uzi tiun cxi eblon gxenerale tre sxpare.

Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortojn per forigo de finajxoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo:

  • Kraki Krak!FA3.86

  • Plauxdi Plaux!FA2.35

  • Rapidi Rap, rap! Rapidu, rapidu!FA2.34

  • Pafi “Pif, paf!” eksonis subite krakoj.FA2.37

  • Murmuri Mur-mur-mur!FA2.128

  • Boji Boj!

  • Miauxi Miaux! (eble pli bone mjaux)

  • Trancxi Trincx trancx!

  • Gluti Glut! glut!

  • Tinti Tin tin!