PMEG 2023

37.3. Precizigaj antauxelementoj

Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La plej ofta speco de vortkunmetajxo nomigxas en PMEG kombino. Tia vorto konsistas el du partoj: cxefelemento, kiu donas la gxeneralan signifon de la vorto, kaj preciziga antauxelemento, kiu precizigas la gxeneralan signifon.

El la cxefelemento SXIP oni povas fari ekz. la jenajn kombinojn (cxiam kun “neuxtrala” O-finajxo):

  • vaporsxipo = speco de sxipo, nome tiu speco, kiu funkcias per vaporo

  • balensxipo = speco de sxipo, nome sxipo speciale konstruita por cxasi balenojn

  • pusxsxipo = speco de sxipo, kiu pusxas bargxojn en kanaloj kaj riveroj

  • aersxipo = speco de sxipo, kiu iras en aero anstataux akvo

La baza signifo de tiuj cxi kombinoj estas cxiam “sxipo”. Per diversaj antauxelementoj oni distingas diversajn specojn de sxipoj. La antauxelementoj estas tre diversecaj. VAPOR montras manieron funkciigi la sxipospecon, BALEN montras celon por la uzado de la sxipospeco, PUSX montras taskon, AER montras lokon.

El la cxefelemento IR, oni povas krei nomojn de diversaj ir-specoj:

  • rondiro = tia iro, kiun oni faras ronde, en rondo

  • piediro = iro per piedoj

  • militiro = iro cele al milito

El la cxefelemento RUGX, oni povas krei ekz. la jenajn specojn de rugxo:

  • helrugxo = tia rugxo, kiu estas pli hela ol normala rugxo

  • sangrugxo = tia rugxo, kian havas sango

  • matenrugxo = rugxo de la cxielo en la mateno

Partaj kombinoj «

Plej ofte antauxelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne pri speco, sed pri parto de la cxefelemento, ekz.: antauxbrako = “tiu parto de brako, kiu trovigxas plej antaux la korpo”; Orient-Euxropo = “la orienta parto de Euxropo”.

Kvazaux propraj radikoj «

Kombino kondutas kiel simpla radiko. Gxi povas akcepti cxiun ajn finajxon: vaporsxipo, vaporsxipa, vaporsxipe, vaporsxipi; rondiro, rondira, rondire, rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri; helrugxo, helrugxa, helrugxe, helrugxi. Aldonante finajxon al kombino oni sekvas la samajn principojn kiel por simplaj radikoj.

Kombinoj el kombinoj «

Oni povas el kombinoj fari novajn kombinojn:

  • vaporsxipasocio = “asocio, kiu okupigxas pri vaporsxipoj”. Cxefelemento estas la radiko ASOCI. Preciziga antauxelemento estas la kombino VAPORSXIP.

  • vaporsxipasociano = “ano de vaporsxipasocio”. Cxefelemento estas la radiko AN. Antauxelemento estas la kombino VAPORSXIPASOCI.

  • sxargxvaporsxipo = “vaporsxipo uzata por transporti sxargxojn”. Cxefelemento estas la kombino VAPORSXIP. Antauxelemento estas la radiko SXARGX.

Kombino el pluraj radikoj povas teorie esti plursignifa. Neniu gramatika regulo klarigas, ke ekz. sxargxvaporsxipo estas sxargx-vaporsxipo kaj ne sxargxvapor-sxipo (“sxipo, kiu iel rilatas al sxargxvaporo”, sensencajxo). Oni devas simple mem kompreni, kiu el pluraj teorie eblaj analizoj kaj signifoj estas la gxusta. Konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko. Skribe oni je bezono povas uzi dividostrekojn por klareco, kiel en sxargx-vaporsxipo. Gxenerale kombinoj kun pli ol tri aux kvar radikoj povas esti tro malfacilaj. Anstataux *vaporsxipasocimembrokunvenejo* oni prefere diru ekz. kunvenejo por membroj de vaporsxipasocio.

Interligaj finajxoj «

Post preciziga antauxelemento oni povas meti interligan O-finajxon por faciligi la elparolon aux komprenon de la kombino: pusxosxipo, aerosxipo, sangorugxo k.t.p. En kelkaj vortoj oni emas uzi tian O-finajxon ne pro ia vera bezono en Esperanto, sed cxar la antauxelemento finigxas per O en aliaj lingvoj. Oni uzas plej ofte ekz. radioelsendo anstataux la simpla radielsendo pro tio, ke la vorto radio cxiam havas finan “o” en aliaj lingvoj. Kompreneble oni povas ellasi O, cxar en Esperanto gxi ne estas parto de la radiko, sed nura finajxo.

Oni ne uzas ligfinajxon en tiaj kombinoj, kie la antauxelemento plej nature farigxas A-vorto, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingroJgx.1 = “fingrospeco, kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj”. Apenaux eblas la signifon klarigi en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras *dikofingro*, nek *dikafingro*, sed je bezono dika fingro. La alternativo al grandmagazeno estas granda magazeno (ne *grandomagazeno* aux *grandamagazeno*), cxar la signifo estas “magazenspeco aparte granda”. Anstataux Nov-Zelando oni povas diri Nova Zelando (ne *Novo-Zelando* aux *Nova-Zelando*). Simile estas cxe agaj vortoj, kie la preciziga antauxelemento montras econ, kiu rezultas el la ago: rugxfarbi farbi rugxa, farbi tiel ke io farigxas rugxa; plensxtopi sxtopi plena; satmangxi mangxi gxis oni estas sata. Ankaux en tiaj kombinoj oni ne uzas ligfinajxon. Same en agaj kombinoj, kie la antauxelemento montras la manieron de la ago, oni kutime ne uzas ligfinajxon, sed preferas je bezono disigi la kombinon: lauxtlegi legi lauxte.

Formoj kiel nigra-blanka ne estas kombinoj, sed du apartaj vortoj kunskribitaj por speciala nuanco.

Se la antauxelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finajxon), oni normale ne uzas ligan finajxon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finajxon: postsigno postesigno (faciligas la elparolon), postulo posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.

Aliaj finajxoj ol E povas aperi post vorteta antauxelemento nur kiam tio aldonas necesan signifon: unuaeco = “la eco esti unua” (unueco = “la eco esti kiel unu”), antauxeniri = “iri antauxen” (antauxiri = “iri antaux io”). La ligon EN (E + N) oni uzas iafoje ankaux post radikaj antauxelementoj: supreniro, cxieleniro (aux cxieliro), hejmenvojagxo (aux hejmvojagxo).

E kiel ligfinajxo aperas iafoje, kiam la antauxelemento estas la radiko MULT: multe-nombro. La E-vorto multe estas ofte uzata kvazaux gxi estus O-vorto.

En kombinoj el aga radiko plus POV, VOL aux DEV, oni normale uzas I kiel ligfinajxon: pagipova, vivivola, pagideva. Estas pli bone klarigi tiajn formojn kiel frazetvortojn. Oni povas ankaux uzi O en tiaj vortoj: pagopova, vivovola, pagodeva. Tiam ili estas kombinoj, sed O en tiaj vortoj estas malpli kutima. Oni povus principe ankaux uzi ilin tute sen ligfinajxo: pagpova, vivvola, pagdeva, sed tiajn formojn oni apenaux uzas en la praktiko.

Se la cxefelemento estas sufikso, aux se la antauxelemento estas prefikso, tiam oni ne uzas ligfinajxon.

En alia speco de kunmetajxo, frazetvortoj, oni uzas ligfinajxojn laux aliaj reguloj.

Vortetoj en kombinoj «

Iuj vortetoj estas ofte uzataj kun finajxoj. Ankaux al tiaj vortoj oni povas almeti precizigan antauxelementon:

  • mil milo jarmilo = milo da jaroj, tia milo kiu konsistas el jaroj (ekzistas ankaux la samsignifa frazetvorto miljaro)

  • jes jeso kapjeso = jeso per la kapo (per kapoklino)

  • ekster ekstero domekstero = ekstero de domo

Iafoje oni uzas antauxelementon antaux vorteto sen finajxo. Tiam la tuta kombino restas vorteto. La antauxelemento de tia kunmetajxo estas preskaux cxiam prefikso: maltro, malantaux, ekde, disde. Tiaj kunmetajxoj ne cxiam estas veraj kombinoj. La kunmetajxoj antauxhieraux kaj postmorgaux estas iasence kombinoj, sed havas iom specialajn signifojn.

Iafoje oni uzas ordinaran radikon, ekz. KELK, kiel precizigan antauxelementon de vorteto sen finajxo: kelkdekM.199, kelkiom, aliiam, aliiuj. Tia vortfarado estas tamen tre malofta.

Kunmetado de nombraj vortetoj sekvas specialajn regulojn: dudek, tridek, ducent, tricent.

Precizigo de tuta radikvorto «

Iafoje preciziga antauxelemento precizigas jam pretan radikvorton. Ofte tia kunmetajxo farigxus sensenca, aux ekhavus tute alian signifon, se oni sxangxus finajxon. Tiaj kombinoj estas tamen tre maloftaj:

  • RAPID rapidi forrapidi = movigxi for rapide. *Forrapido*, *forrapida* aux *forrapide* ne havas sencon. La preciziga antauxelemento FOR havas sencon nur rilate al la aga signifo de rapidi. Se oni forprenas la verban finajxon, la aga senco malaperas. Oni povas alternative aldoni for al la kunmetajxo RAPID-AD forrapidado, forrapidadi, forrapidada, forrapidade. Tiam ne estas problemo, cxar AD cxiam montras la agan signifon.

  • GLU glui alglui = fiksi al io per gluo. *Algluo* devus esti speco de gluo, kiu iel estas karakterizata de la ideo al, sed tio ne donas sencon. En alglui la elemento al rilatas al la ago fiksi, sed sen verba finajxo la ideo “fiksi” malaperas.

  • ORANGX orangxa helorangxa = orangxkolora en hela maniero. *Helorangxo* devus esti speco de orangxo, iel karakterizata de heleco. Tia orangxospeco ne ekzistas (sed povus ekzisti). En helorangxa HEL karakterizas la orangxkoloron. En *helorangxo* HEL karakterizas la orangxon.

Tio cxi estas pli ofta cxe prefiksoj. Se la prefikso havas sencon nur rilate al la tuta origina vorto, oni ne povas libere sxangxi finajxon: malgrasa, malpara, malbutoni, ekflori, respeguli, distrumpeti k.a.

Iafoje oni tamen provas uzi cxi tiajn vortojn kun alia finajxo.

Klarigado de kombinoj «

Ofte oni povas klarigi la signifon de kombino per rolvorteto:

  • aersxipo = “sxipo por aero”

  • lignotablo = “tablo el ligno”

  • skribtablo = “tablo por skribo”

  • lumradio = “radio de lumo”

  • piediro = “iro per piedoj”

  • sxlosilo = “ilo por sxlosi”

  • pordsxlosilo = “sxlosilo por pordo(j)”

  • arbaropromenado = “promenado en/tra arbaro”

Sed ne cxiuj kombinoj estas tiel klarigeblaj. Iuj bezonas pli ampleksan klarigon:

  • vaporsxipo = “sxipo, kiu sin movas per vaporo” (“sxipo de/per... vaporo” ne donas sencon).

  • dikfingroJgx.1 = “fingro de tiu speco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj” (“fingro de diko” estas sensencajxo).

  • novluno = “tiu aspekto, kiun la luno havas, kiam gxi estas kvazaux nova (en la unua fazo)”.

  • sovagxbesto = “tia besto, kiu estas karakterizata de sia sovagxeco”.

Iuj kredas, ke kombinoj, kiuj ne estas klarigeblaj per rolvorteto, estas eraraj. Tio estas miskompreno. La vorto vaporsxipoFG.55 estas la cxefa instruekzemplo de vortkunmetado en la Fundamento, kaj gxi ne estas tiel klarigebla. Multegaj tradiciaj, Fundamentaj kaj Zamenhofaj vortoj ne estas klarigeblaj per rolvortetoj, sed estas memkompreneble gxustaj.

Kombinoj ne estas difinoj «

En kunmetita vorto povas kasxigxi multaj neesprimitaj ideoj. Kombino konsistas el cxefelemento, kiu donas la bazan signifon, kaj antauxelemento, kiu montras ian karakterizajxon, sed kombino ne estas plena difino de la signifo. La efektiva signifo de kombino dependas ne nur de la signifo de gxiaj partoj, sed ankaux de la lingva tradicio:

  • Terkulturisto estas “tia isto, kiu okupigxas cxefe pri terkulturado”. Kutime li okupigxas ankaux pri aliaj aferoj, ekz. bestobredado.

  • Orfisxo estas “tia fisxo, kiu aspektas kvazaux gxi estus el oro”. Sed orfisxo ne vere estas el oro.

  • Ladskatolo povas teorie esti “skatolo farita el lado” aux “skatolo, en kiu oni havas ladon”. La tradicio decidis tamen, ke gxi havas nur la unuan signifon. Gxi ecx decidis, ke ladskatolo estas gxuste tia hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni konservas mangxajxon aux trinkajxon.

  • Falsxirmilo povas teorie signifi “parasxuto”, “bastono” aux “balustrado” (kaj eble ankoraux ion alian). La tradicio decidis, ke gxi estas nur parasxuto. Tamen pro la dubsenceco de falsxirmilo oni emas pli ofte diri parasxuto nuntempe. Tio povas kauxzi, ke falsxirmilo perdos sian limigitan signifon, kaj eksignifos “ia ajn ilo por sxirmi kontraux falo”.

Por multaj ideoj ekzistas pluraj teorie same eblaj nomoj. Ofte la tradicio elektis unu, kiun oni normale uzas, dum la aliaj ne aperas. Ekz. posxtmarko povus same bone nomigxi posxtosigno, letermarko, afrankmarko aux simile, sed la tradicio elektis gxuste posxtmarko.

Noto: Efektive Zamenhof komence uzis marko de posxto, posxta signo, signo de posxto kaj posxta marko antaux ol li fine elektis posxtmarko.

Kombino aux priskribo? «

Ofte oni hezitas inter ekz. lada skatolo kaj ladskatolo, sovagxa besto kaj sovagxbesto, dikfingro kaj dika fingro. Ofte oni povas sendistinge uzi ambaux formojn, sed tamen estas esenca diferenco inter kombinoj kaj tiaj duvortajxoj kun A-vorto kaj O-vorto:

  • Kiam oni faras kombinon, oni kreas vorton por speciala ideo, por certa speco. Oni nomas ian ideon, kiu ial estas rigardata kiel aparta, kaj kiu do bezonas propran vorton.

  • Kiam oni uzas rektan priskribon, oni normale nur montras “okazan” aux “hazardan” econ.

  • Lada skatolo estas skatolo de cxia ajn speco. Tiu skatolo “hazarde” iel rilatas al lado. Kiamaniere gxi rilatas al lado, povas montri nur la kunteksto. Eble gxi estas farita el lado, eble gxi enhavas ladon k.t.p. Ladskatolo tamen estas certa skatolspeco. La preciza signifo de ladskatolo estas decidita de la lingva tradicio: “hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni konservas mangxajxon aux trinkajxon”.

  • Sovagxa besto estas (unuopa) besto, kiu “hazarde” estas sovagxa. Cxu tio estas gxia normala stato, oni ne scias. Sovagxbesto estas certa bestospeco, kiun karakterizas sovagxeco.

  • Alta forno estas ia ajn forno, kiu estas alta. Altforno estas speciala forno, en kiu oni produktas feron, kaj kies plej grava parto estas tre alta.

  • Dikfingro estas certa fingrospeco tiel nomata, cxar gxi normale estas pli dika ol la aliaj fingroj. Dika fingro estas cxia ajn fingro (dikfingro, montrofingro, mezfingro, ringfingro aux etfingro), kiu “hazarde” estas dika. Unuopa dikfingro povas esti cxu dika, cxu maldika, sed restas dikfingro.

Preciziga antauxelemento do montras, kia estas la speco, ne kia estas la individuo. Priskribo montras normale, kia estas la individuo, sed gxi povas ankaux montri, kia estas la speco, laux la kunteksto. Tial oni povas uzi ankaux priskribojn por nomi specojn. Oni povas diri dika fingro anstataux dikfingro. Oni povas diri vapora sxipo anstataux vaporsxipo. Eblas diri sovagxa besto anstataux sovagxbesto. Sed ne eblas fari male, cxar ne cxiu dika fingro estas dikfingro, ne cxiu vapora sxipo estas vaporsxipo, kaj ne cxiu sovagxa besto estas sovagxbesto.

Eca radiko kiel antauxelemento «

Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antauxelemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz. altlernejo, altforno, dikfingroJgx.1, sekvinberojFA1.79, solinfanoM.14, sovagxbesto, sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute regulaj. Sed oni ne povas simple kunsxovi O-vorton kun A-vorta priskribo, se oni ne celas ion pli specialan. Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro. Oni ne diru bluokulo se oni simple celas blua okulo. Same kiel balensxipo ne estas cxia ajn balena sxipo (ekz. balensimila sxipo), ankaux altlernejo ne estas simple alta lernejo, sed certa speciala speco de lernejo, kiun karakterizas alta nivelo. Dikfingro ne estas ia ajn dika fingro, sed fingrospeco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj. Sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale preparita per sekigo.

Ekz. belfloro devas do esti certa florspeco, kiun iel karakterizas beleco. Se ekzistus tia speciala florspeco, gxi povus nomigxi belfloro. Bluokulo devas esti speciala speco de okulo iel karakterizata de bluo (efektive bluokulo povus bone esti nomo de okulo batita tiel, ke cxirkaux gxi estas blue nigra kontuzo = bluringa okulo).

Objekto kiel antauxelemento «

Multaj pensas, ke oni ne povas fari kombinojn, kies cxefelemento montras agon, kaj kies antauxelemento montras objekton de tiu ago, ekz.: leterskribi, vocxdoni, domkonstrui. Tio tamen ne estas prava. En tiaj kombinoj la antauxelemento ne estas ordinara objekto, sed montras karakterizajxon de agospeco. Tiaj kombinoj signife diferencas de la duvortajxoj skribi letero(j)n, doni vocxo(j)n k.t.p. En skribi leteron la objekto montras konkretan objekton de la skribado, dum en leterskribi LETER nur karakterizas la specon de skribado. En iuj okazoj simpla unuradika verbo havas gxuste tian signifon (leteri, vocxi), sed ankaux la kombinaj formoj estas tute gxustaj.

Iaj similaj verboj havas signifonuancon de provado: fisxkapti = “provi kapti fisxojn”. Tiajn verbojn oni devas klarigi kiel frazetvortojn.