PMEG 2024
38.4.2. Afiksecaj rolvortetoj
Rolvortetoj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetajxoj estas aux kombinoj aux frazetvortoj. Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble ecx ne estas esprimita.
Frazetvortoj «
Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmetajxo devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu gxi rilatas en la plena frazeto:
sen fino → senfina = tia, ke gxi estas sen fino
pri amo → priama = tia, ke gxi temas pri amo
antaux (gxusta) tempo → antauxtempa = tia, ke gxi okazas antaux la gxusta tempo
inter nacioj → internacia
per Esperanto → peresperanta aux per-Esperanta
sen pensoj → senpense
de la nasko → denaske
gxis la fino → gxisfine
kontraux veneno → kontrauxveneno = kuracilo kontraux veneno
ekster la lando → eksterlando = la tuta mondo krom la propra lando
sen vento → senvento = stato sen vento, plene senmova aero
tra nokto → tranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto
per laboro → perlabori = akiri per laboro
en teron → enterigi = meti en la teron
sen movoj → senmovigi = fari tia, ke movoj ne eblas
sen kuragxo → senkuragxigi = forpreni ies kuragxon
en sxipon → ensxipigxi = iri en sxipon (por forveturi)
en amon → enamigxi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktigxas al la amato. Tial oni prefere diru mi enamigxis al vi, ne *mi enamigxis en vi(n)*. La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankaux uzi enamigxi je iu.
ekster la lando → eksterlandano = ano de alia lando
por vivi → porvivajxo = rimedo por sin nutri
sen senco → sensencajxo = io, kio ne havas sencon
Kombinoj «
Prefikseca rolvorteto ankaux povas esti preciziga antauxelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:
paroli → alparoli = direkti sin al iu per parolado
veni → alveni = veni al la celo
pagi → antauxpagi = pagi antaux la kutima aux deviga tempo
preni → depreni = preni de iu aux de io (komparu kun prefikseca for)
havi → enhavi = havi en si
gluti → engluti = enigi en sin per glutado
radikigxi → enradikigxi = fiksigxi en ion per siaj radikoj
sxangxi → intersxangxi = reciproke sxangxi inter si
rompi → interrompi = rompi inter du punktoj
spaco → interspaco = spaco inter du aferoj
paroli → kontrauxparoli = paroli kontraux io
rimedo → kontrauxrimedo = rimedo kontraux io
segxo → kromsegxo = aldona segxo krom la ordinaraj
sidi → kunsidi = sidi kune
sekvi → postsekvi = sekvi post io
kompreni → subkompreni = kompreni tion, kio estas kasxita sub io
acxeti → subacxeti = korupti per kasxita mondonaco aux simile (figura signifo)
jupo → subjupo = jupo portata sub alia jupo
sxargxi → supersxargxi = sxargxi super ia limo
signo → supersigno = aldona signo super litero
auxtoro → kunauxtoro = auxtoro, kiu verkas kune kun alia auxtoro
Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetigxas antaux tio, al kio gxi vere rilatas:
Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.FE.31
Mi pro singardeco faros unu fojon cxirkauxiron cxirkaux la domo.BV.67
Mi kontraux Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontrauxparolos.BV.35
Tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron.FA1.235
Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.FK.267
Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaux tio, al kio gxi rilatas, sed uzas anstatauxe alian rolvorteton:
Gxi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauxparolas al la scienco.OV.328 Al anstataux ripeto de kontraux.
Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de cxi tia verbo:
La belan Saran li jam kelkfoje cxirkauxiris.Rn.41 = Cxirkaux la bela Sara li jam kelkfoje iris.
Sxi transiris la sojlon.M.134 = Sxi iris trans la sojlon.
Sed tre ofte la objekto de cxi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo.FE.32
Ne ekzistas gxeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de cxi tia verbo (se gxi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj.
El «
El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri = “iri el io”, elbati = “bati (ion) el io”, elrigardi = “rigardi el io” (arhxaike kaj idiotisme = “aspekti”), el (la) lito → ellitigxi (frazetvorto) = “levigxi el (la) lito”.
Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaux uzata kun la speciala signifo “komplete, gxisfine, gxisprete, gxis rezulto, gxis difekto, gxis malapero”:
trinki → eltrinki = trinki cxiom de io
lerni → ellerni = lerni tute plene
fari → elfari = produkti
kreski → elkreski = kreski gxis matureco
etendi → eletendi = etendi laux la plena longo
uzi → eluzi = uzi gxis difektigxo
Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:
porti → elporti = porti el io, porti (= toleri) gxisfine
teni → elteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti
pensi → elpensi = krei per pensado
Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala gxisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon “gxisfine”. Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen cxiam atenti, ke la uzata radiko aux vorteto tauxgu lauxsence, ekz.: trabori, trakuri, forkasxi, satmangxi, finkanti, finfari, finmangxi k.t.p.
Iuj kontrauxas al prefikseca FIN por gxisfineco, sed malgraux diversaj teoriaj argumentoj, FIN farigxis suficxe populara en tiu rolo. Cxiuokaze prefikseca FIN estas cxiam komprenata.
Oni ankaux povas tian cxi signifon montri per plurvortajxo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi gxisfine, kuri tra la tuta urbo, mangxi gxis sateco, kanti gxis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti gxenerale uzata prefiksece por la signifo “gxisfine”. Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.
Pri «
En frazetvortoj (kun A-finajxo aux E-finajxo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = “tia, ke gxi temas pri amo”, pri nutro → prinutra = “tia, ke gxi temas pri nutr(ad)o”.
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aux gxi faras senobjektan verbon objekta, aux gxi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.
Li pensis (ion) pri sxi. → Li pripensis sxin. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj mem (sed kiu ofte aperas tute sen objekto). Pripensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj cxi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-komplemento, sed ekz. de-komplemento aux al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por sxangxi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
rabi → prirabi
Ili rabis monon de la homoj.
Ili prirabis la homojn (je/por mono).
semi → prisemi
Mi semis tritikon sur la kampon.
Mi prisemis la kampon (per tritiko).
jxeti → prijxeti
Sxi jxetis sxtonojn al li.
Ili prijxetis lin per sxtonoj.
konstrui → prikonstrui
Ni konstruos domojn sur la monto.
Ni prikonstruos la monton (per domoj).
sercxi → prisercxi
Ili sercxis armilojn cxe li.
Ili prisercxis lin (por armiloj).
lumi → prilumi = “jxeti sian lumon ien”
La luno lumis en la cxambron.
La luno prilumis la cxambron.
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi.
Lumigi = “fari tiel ke io lumu, provizi per lumo”.pluvi → pripluvi
Pluvas sur la kampon.
La nuboj pripluvis la kampon.
Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.Am.4
Dum pluvi estas sensubjekta verbo, la verbo pripluvi bezonas subjekton.
Legu pri tiaj pri-verboj ankaux en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:
respondi → prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de eventuala misajxo (nun oni uzas pli ofte respondeci aux responsi)
jugxi → prijugxi = esprimi aproban aux malaproban opinion pri io
jxuri → prijxuri = doni aux dedicxi ofere al Dio
En tia uzo pri similas al la sufikso UM.