PMEG 2023

38.2.21. IND

IND = “meritas aux valoras esti farata”. Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antaux IND, cxiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. IND-vortoj do cxiam devenas de verboj. Oni principe povas uzi IND nur cxe objektaj verboj:

  • ami aminda = tia, ke gxi meritas esti amata

  • legi leginda = tia, ke gxi valoras esti legata

  • vidi vidinda = tiel bela aux bona, ke gxi valoras esti vidata

  • fidi fidinda = tia, ke gxi meritas esti fidata

  • bedauxri bedauxrinde = tiel (malbone), ke bedauxro estas meritata

En kelkaj okazoj oni faras IND-vorton el verbo, kiu ordinare ne estas objekta:

  • ridi ridinda = tia, ke gxi meritas, ke oni ridu gxin (= pri gxi). Ordinare oni ridas pri io aux pro io, sed principe oni povas uzi la verbon ridi ankaux en aliaj manieroj, ekzemple kun rekta objekto: Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux: mi ridas lian naivecon).FE.29

  • miri mirinda = tiel eksterordinara, ke gxi meritas, ke oni miru gxin (= pri gxi).

  • plori plorinde = tiel (malbone), plorado estas meritata

IND ≈ END «

Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankaux kun la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:

  • ne pardoni nepardoninda = tia, ke oni devas ne pardoni gxin, nepardonenda

  • kasxi kasxinda = tia, ke gxi meritas aux ecx devas esti kasxata, kasxenda

  • konsideri konsiderinda = tia, ke gxi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri gxin pro gxia forto, amplekso k.s.

  • Konstrui sur gxi [= la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.M.74...ne devas esti farate.

Ordinara radiko «

  • inda = merita, valora

  • indo = merito, valoro

  • indigi = fari inda

  • mortinda = inda je morto, tiel grava ke iu pro gxi meritas morton: mortinda peko, mortinda ofendo

  • prezoinda = inda je sia prezo, suficxe valora por sia prezo

La nekutimaj vortoj mortinda kaj prezoinda ne sekvas la ordinaran regulon, ke antaux IND la radiko cxiam havu agan kaj pasivan signifon. Oni devas diri, ke IND en tiuj vortoj ne estas uzata kiel sufikso, sed kiel ordinara radiko. La ligfinajxo O en prezoinda respegulas tion, cxar afikso normale neniam havas ligfinajxon. Tia uzado de ligfinajxo estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankaux povas uzi dividostrekon en tiaj vortoj: mort-inda, prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je MORT aux PREZ.