PMEG

38.2.31. UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per gxi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaux UM. Cxiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

Agi per io «

Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaux UM”:

  • folio foliumi = turni la foliojn de libro aux gazeto por rapide kaj pase iom legi

  • palpebro palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn

  • okulo okulumi = jxeti avidan, amdeziran rigardon al iu

  • brako brakumi = cxirkauxbraki

Provizi per io «

Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaux UM”:

  • aero aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por fresxigi

  • suno sunumi = elmeti al la sunradioj

  • sukero sukerumi = kovri per sukero

  • sapo sapumi = kovri aux sxmiri per sapo (= sapi)

Por tiu cxi signifo oni uzas iafoje la tehxnikan sufikson IZ.

Ekzekutado «

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

  • kruco krucumi = najli aux ligi al kruco por mortigi

  • pendi pendumi = pendigi per sxnuro cxirkaux la kolo por mortigi

  • sxtono sxtonumi = mortigi per jxetado de sxtonoj

  • gaso gasumi = mortigi per venena gaso

  • dek dekumi = ekzekuti cxiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)

  • kvarono kvaronumi = ekzekuti per trancxado en kvar partojn

Vestajxparto «

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestajxparto aux simila afero. Tio, kio staras antaux UM montras korpoparton, cxe kiu la afero trovigxas:

  • kolo kolumoFE.42 = vestajxparto, kiu cxirkauxas la kolon

  • mano manumoFE.42 = la ekstrema cxemana parto de maniko

  • plando plandumo = la plata malsupro de sxuo

  • dorso dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aux cxemizo

  • nazo nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksigxas pincxe sur la nazo

  • busxo busxumo = busxingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. cxe hundo)

  • hufo hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de cxevalo)

Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “cxirkauxbrakado”, kvankam brako estas korpoparto.

Nombrosistemo «

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

  • du duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo

  • dek dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)

  • dek ses deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj

Vidu ankaux la neoficialan sufikson ARI.

Diversaj UM-vortoj «

  • malvarma malvarmumiFE.42 = malsanigxi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)

  • plena plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.)

  • gusti gustumi = senti guston, provi guston

  • aminda amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon

  • cerbo cerbumi = forte kaj pene pensi

  • loto lotumi = (dis)doni/premii laux decido per lotado

  • alfabeto alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)

  • bruli brulumo = inflamo

  • komuna komunumo = administra distrikto cxirkaux urbo, societo aux organizo kunlabora, kunlogxa k.t.p.

  • lakto laktumo = laktaspekta semo de fisxo

  • korto kortumo = granda kaj grava jugxejo

  • dekstra dekstruma = tia, ke gxi turnigxas aux volvigxas dekstren (horlogxdirekten)

  • proksima proksimume = ne ekzakte, cxirkaux

  • somero somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

Superfluaj UM «

En iuj UM-verboj UM estas superflua, cxar simpla sensufiksa verboformo bone tauxgas, ekz.: butonumibutoni, akvumiakvi, salumisali, kuprumikupri, tendumitendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo tauxgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. cxe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.

Novaj UM-vortoj «

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, cxar aliaj gxin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aligxas al iu el la cxi-antauxaj grupoj, pli facile akceptigxas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu komprenigxas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

Ordinara radiko «

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:

  • umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aux nepriskribebla...

  • umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...