PMEG 2024
38.2.30. UL
UL = “persono kun ia karakterizo”. Komparu kun IST kaj AN. Tio, kio staras antaux UL, cxiam montras tion, kio karakterizas la personon.
Ecaj radikoj «
Plej ofte oni uzas UL cxe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):
bona → bonulo = persono karakterizata de boneco
juna → junulo = persono karakterizata de juneco
honesta → honestulo = persono honesta laux sia karaktero
dika → dikulo = persono aparte dika
lama → lamulo = persono (dauxre) lama
kara → karulo = persono aparte kara por la parolanto
fremda → fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.
sankta → sanktulo = persono aparte sankta
nigra → nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro
blanka → blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso
Alispecaj radikoj «
Oni povas uzi UL ankaux cxe aga aux alispeca vorto:
timi → timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo
drinki → drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo
sxerci → sxerculo = persono, kiu ofte sxercas, sxercemulo
gxibo → gxibulo = persono kun karakteriza gxibo
lepro → leprulo = persono malsana je lepro
almozo → almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado
azeno → azenulo = persono simila al azeno, stultulo
miliono → milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dolaroj/euxroj/enoj ...
granda kapo → grandkapulo = persono kun aparte granda kapo
longaj kruroj → long(a)krurulo = persono kun aparte longaj kruroj
sen kuragxo → senkuragxulo = persono, al kiu mankas kuragxo
kontraux → kontrauxulo = persono, kiu dauxre kontrauxas ion aux iun certan
antaux → antauxulo = persono, kiu ekzistis aux agis antauxe
post → poste → posteulo = persono, kiu sekvis aux sekvos post alia persono (legu pri E kiel ligfinajxo)
alia → aliulo = alia persono
cxi tie → cxi-tieulo = persono, kiu trovigxas cxi tie
Oni preferas fari kunmetajxojn kun UL anstataux ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero ecx estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *sxercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.
Bestoj «
Oni ankaux regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:
mamo → mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn
rampi → rampuloj = reptilioj (kvankam ne cxiuj reptilioj rampas)
araneo → araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ekzemplo
branko → brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj
Figura UL «
Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, kiujn oni volas prezenti kvazaux personojn, ecx kreskajxoj aux nevivajxoj:
negxon boras → negxborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, galanto
nubojn skrapas → nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaux skrapas la nubojn
tri mastoj → trimastulo = sxipo kun tri mastoj
peza kargo → pezkargulo = sxipo por peza kargo
Ankaux IST estas iafoje uzata en simila maniero.
Ne trouzu UL «
Cxe vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finajxo. O-participo per si mem montras personon, kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo “konato” fakte jam farigxis tiel kutima, ke oni tamen devas gxin toleri kiel idiomajxon.)
Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finajxo aux al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas “persono karakterizata de vireco” = vireculo. Mortintulo ne estas simple “mortinta persono” (= mortinto), sed signifu “persono kiu similas al mortinto, persono kiu estas kvazaux mortinta”. Konatulo principe estu “persono karakterizata de konateco” = famulo, dum konato simple estas “persono konata de iu”. InstruituloFK.253 estas “homo karakterizata de sia instruiteco” = klerulo, sciencisto. Cxe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataux konato.
Ordinara radiko «
ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malsxateta, familiara aux sxerca nuanco)
Cxu UL estas vira aux sekse neuxtrala? «
Laux la cxi-antauxaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon “persono”. Tio estas sekse neuxtrala signifo. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neuxtrala: sagxuloj = “sagxaj personoj”, junulargastejo = “gastejo por junaj homoj”, malrapiduloj = “malrapidaj homoj”. Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas “vira persono”. Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel sxi estas belulo. Multaj ecx opinias tian frazon erara, kaj diras nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas cxi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neuxtrala vorto momente kvazaux ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas gxin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = “juna viro kaj juna virino”. En tia kunteksto UL farigxas praktike vira. Tio estas vortsxpara esprimomaniero. Sed per si mem UL prefere estu neuxtrala. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, gxi povas havi kvazaux viran sencon. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.
Oni povas starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed cxe tiuj radikoj sxajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neuxtralaj, ne viraj, kvankam eble ne cxiuj konsentas pri tio.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.