PMEG 2024
38.2.11. EM
EM = “inklino al io”. La radiko antaux EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. EM-vortoj do normale devenas de verboj.
Natura tendenco «
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aux dauxre tendencas al la ago:
mensogi → mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta
timi → timema = inklina al timado, ofte timanta
mangxi → mangxema = inklina al ofta aux multa mangxado
kompreni → komprenema = tia, ke oni cxiam volas kompreni
servi → servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj
vengxi → vengxema = tia, ke oni volas vengxi, nepardonema
pura → puri = esti pura → purema = tia, ke oni volas esti pura
dogmo → dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn → dogmema = inklina al dogmado
Momenta emo «
Iafoje oni uzas EM por momenta aux okaza deziro, aux por pasanta bezono:
Sxi sentis fortan mangxemon. (= ... fortan malsaton.)
Cxu vi estas trinkema? (= ... soifa?)
Subite li farigxis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)
Ili deziris satigi sian vengxemon. (= Ili volis vengxi iun ofendajxon.)
Oni povas alternative uzi kunmetajxojn kun vola: mangxivola, vengxovola. Sed normale EM suficxas.
Kapablo «
En kelkaj vortoj EM montras kapablon:
produkti → produktema = tia, ke oni povas multe produkti
krei → kreema = tia, ke oni povas multe krei
decidi → decidema = kapabla fari decidojn
inventi → inventema = kapabla fari inventojn
eksplodi → eksplodema = kapabla facile eksplodi (ekz. eksplodema hxemiajxo)
floro → flori → florema = kapabla multe flori
Oni ankaux povas uzi kunmetajxojn kun pova aux kapabla: decidpova, inventokapabla. Vidu ankaux IV. Normale tamen EM estas suficxe klara.
Natura minaco, kontrauxvola risko «
En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:
erari → erarema = tia, ke oni ofte aux facile faras erarojn
rompigxi → rompigxema = tia, ke gxi facile rompigxas
vomi → vomema = tiel malsana, ke oni eble vomos
morti → mortema = tia, ke oni povas, ecx devas, morti
Ne-agaj radikoj «
Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:
gasto → gastema = tia, ke oni sxatas gastojn
muziko → muzikema = tia, ke oni sxatas muzikon
vero → verema = tia, ke oni sxatas veron
la sama sekso → samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson
EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas komprenigxi kiel “ema mem gasti”, muzikema kiel “ema mem muziki” k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetajxojn kun ama: gastama = “tia, ke oni amas gastojn”, muzikama = “tia, ke oni amas muzikon”, samseksama = “tia, ke oni amas la propran sekson”. Aliflanke, kiam AM sxajnas tro forta aux sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.
O-finajxo «
EM-vortoj havas plej ofte A-finajxon, sed povas havi cxian ajn finajxon. Cxe O-finajxo oni antauxe kutimis cxiam aldoni la sufikson EC: mangxemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Suficxas mangxemo, timemo k.t.p.
Forlaso de EM «
Antaux la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:
timemulo → timulo
drinkemulo → drinkulo
Ordinara radiko «
Kiel ordinara radiko EM normale montras nedauxran, momentan inklinon:
ema = momente inklina
emo = momenta inklino
emi = havi momentan inklinon
malemo = malinklino momenta
emigi = krei momentan inklinon cxe iu