PMEG 2024
39.1.26. OID (kaj OJD°)
Ekssufikso en diversaj vortoj, ofte kun la signifo “similajxo” aux “simila”: asteroido, sigmoido, celuloido, skizoida.
Vera sufikso «
1. “Similformajxo, similajxo”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: rimo → rimoido = “preskauxrimo”, sufikso → sufiksoido = “ordinara radiko, kiu tamen estas rigardata kiel sufikso”. En matematiko pluraj vortoj por surfacoj kaj kurboj estas OID-vortoj: elipso → elipsoido = “surfaco kun tia formo, ke ebena sekco de gxi estas elipso”, ciklo → cikloido = “kurbo farita de punkto sur la cirkonferenco de cirklo, kiu ciklas (ruligxas) sur rekto”. Plej multaj tiaj cxi OID-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.
2. “Subfamilio” (post plantonomo), “grupo, genro k.s. de similaj bestoj” (post bestonomo). Uzata post tipa membro de la subfamilio aux grupo: asfodelo → asfodeloidoj = “la subfamilio de asfodelosimilaj plantoj”, asterio → asterioidoj = “klaso de asterisimilaj bestoj”. Oni uzu OID por subfamilio nur laux la internaciaj botanikaj kaj zoologiaj nomreguloj. OID respondas al la latina sufikso “-oideae”. Prefere oni rigardu tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, E, ED kaj EN.
Oni proponis la formon OJD° anstataux OID (kaj kiel ekssufikson, kaj kiel veran sufikson) pro tio, ke OID-vortoj povus simili al vortoj kun la oficiala sufikso ID, sed OJD estas nur maloftege uzata.