PMEG 2024
37.2.3. E-finajxo
La vortfara uzo de la finajxo E tre similas al la uzo de A-finajxo.
E = “rilate al la afero, tiel kiel la afero” k.s.:
tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro
krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono
labore = rilate al laboro, per laboro
blanke = tiel kiel la koloro blanko
E-vortoj el ecaj radikoj «
Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laux la kunteksto:
veturi rapide = “veturi kun alta rapideco”
strange granda = “granda en stranga maniero”
rugxe farbita = “farbita per rugxo”
E-vortoj el ne-ecaj radikoj «
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:
regxe konduti = “konduti en maniero karakteriza por regxo”
regxe ricxa = “tiel ricxa kiel regxo, ricxa en regxa maniero”
logxi urbe = “logxi en urbo”
okazi tage = “okazi en tago”
Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi “rilate al la ago, karakterizate de la ago” k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aux INT-participo kun E-finajxo:
konduti time = “konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante”
zorge esplori = “esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme”
morte dangxera = “tiel dangxera ke estas risko de morto”
morte malami = “malami gxis la morto”
Aga radiko sed eca signifo «
Cxe iuj E-vortoj, la signifo iafoje estas maniera, kvankam la radiko estas aga:
Mi parolas en gxi [= la franca lingvo] suficxe *korekte* kaj facile.M.57 = ... suficxe senerare ...
Tia uzo estas evitinda. Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-finajxo.