Roko kaj Popo
Alfabeta terminaro - CCXD
CD
EVITINDA. → kompakta disko, k-disko, KD.
cifereca = digital
Disigita kaj kvantigita tiel, ke gxiaj partoj estas komplete priskribeblaj per ciferecaj valoroj. Cifereca tekniko estas uzata ekz. en sonregistrado por ebligi pli-malpli perfektan reproduktadon. Vidu sampli. La malo estas “analoga”, kiu signifas, ke io varias kontinue, kaj ne estas komplete priskribebla per ciferecaj valoroj.
cimbalo = cymbal
1. Perkutinstrumento. Ronda metala plato ludata aux per ilo, aux per alia cimbalo. Vidu Cxina cimbalo, kraka cimbalo, nita cimbalo, plauxda cimbalo, sibla cimbalo, sufoka cimbalo, tinta cimbalo, cxarlestono, drumo.
2. EVITINDA. Zimbalono, malgranda kordinstrumento ludata per marteloj.
cirkvitgardilo = fuse
= sekurigilo. Mallonga drateto en speciala (cilindra) ujo, metata en la cirkviton de elektra aparato. Se tro da elektro pasas tra la drato, gxi rompigxas malebligante damagxon al la aparato.
cxacxao, cxacxadanco = cha-cha(-cha)
Latin-Amerika ritmo kaj danco en 4/4-takto, origine el Kubo. Lancxita de la orkestrestro Enrique Jorrin en 1953. Vidu rumbo, salso.
cxapmanbastono = chapman stick
Elektra dekkorda instrumento, kiun oni ludas per ambaux manoj sur la fingrotabulo frapofingrante la kordojn. Inventita de la Usonano Chapman. Konata cxapmanbastonisto estas la basisto Tony Levin. Vidu frapofingrado.
cxarlestona cimbalo = hi-hat cymbal
Cimbalo de cxarlestono. Vidu drumo.
cxarlestono = hi-hat
Perkutinstrumento, kiu normale estas parto de drumo. Konsistas el du cimbaloj muntitaj unu super la alia sur stango. Per pedalo la ludanto kunigas kaj disigas la cimbalojn. Cxarlestono estas la tuta instrumento kun la du cimbaloj, la stativo kaj ties pedalo.
cxarlestondanco = charleston
Rapida fokstroto. Unu el la plej popularaj dancoj en la 20-aj jaroj.
cxefpulso = downbeat
La unua pulso de mezuro, havas normale la cxefan akcenton. Vidu takto, interpulso.
cxelo = cello
Mallongigo de violoncxelo.
cxeso = release
Vidu sonprofilo.
cximurengo = chimurenga
Populara muziko de Zimbabvo. Thomas Mapfumo. Vidu afro-, bakango, hajlajfo, jxujxuo, kvelao, makoso, sukuzo.
Cxina cimbalo = china cymbal
Cimbalo kun suprenfaldita rando kaj angula skatolforma sonorilo.
damna metalroko = doom metal
Speco de metalroko, en kies tekstoj abundas temoj kiel nigra magio kaj la diablo. Black Sabbath, Blue Öyster Cult, Judas Priest. Vidu rapida metalroko.
dampi = to damp, to dampen, to mute, to muffle
Mane aux ile malpliigi la vibradon de kordo, tamburmembrano aux simile.
darbuko = darbukka
Kupra aux aluminia unumembrana kaj hiperboloidforma tamburo de Arabio kaj Turkio.
DAT-kasedo, DAT-kasedbendo = DAT cassette
Kasedo por DAT-magnetofono.
DAT-magnetofono = DAT machine, DAT recorder
Aparato por ciferece registri/ludigi sonon sur specialaj kasedbendoj. Dum la sistemo de kompaktaj diskoj similas al gramofonoj, DAT-magnetofonoj similas al ordinaraj kasedmagnetofonoj. DAT = Digital Audio Tape (= Cifereca Auxdia Bendo). Vidu minidisko.
dauxra sono = sustain
Sono, kiu estas per ia rimedo dauxrigata preter sia normala fino. Elektra-gitaristoj uzas interalie regatan retrokupladon por akiri dauxran sonon. Vidu distordo.
decimo
= dekto.
dekdukorda gitaro = twelve-string guitar
Gitaro kun ses metalaj kordoparoj anstataux la ses unuopaj de ordinara gitaro.
dekdumezura bluso = twelve-bar blues
Tradicia skemo de bluso: toniko 4 mezuroj - subdominanto 2 mez. - toniko 2 mez. - dominanto 2 mez. - toniko 2 mez. (aux simile). La tekstoskemo estas normale A A B.
dek-sesona noto, dek-sesono = sixteenth note, semiquaver
Vidu noto.
dekto = tenth
1. La deka tono de gamo, egala al la tria, sed okton pli alta.
2. Intervalo inter la du ekstremaj de dek sinsekvaj tonoj de diatona gamo.
demo = demo
Mallongigo de demonstra kasedo, bendo aux disko.
demonstra kasedo, demonstra bendo, demonstra disko = demonstration cassette/tape/record
= demo. Kasedo, bendo aux disko farita ne por gxenerala eldonado, sed por reklamaj celoj k.s.
di = sharp
Mallongigo de diesa.
diatona = diatonic
Uzanta sep tonosxtupojn (tonojn) de okto. Inter la tonoj estas jen duonduta intervalo, jen plenduta. La malo estas “kromata”, kiu signifas, ke estas uzataj ankaux la tonoj inter la gamtonoj, t.e. cxiuj dek du duondutoj de la okto.
dieso = sharp
Kromsigno, kiu montras altigon de tono je duonduto. [D diesa, A diesa.]
digxita
EVITINDA. → cifereca.
dikfingra piano
= kalimbo.
diksilando, diksilandjxazo = dixieland (jazz)
Speco de jxazo evoluigita el Nov-Orleana jxazo en la 20-aj jaroj. Origine influita de ragtimo. Original Dixieland Jazzband, Jimmy Ryan, Eddie Condon.
dinamika mikrofono = dynamic microphone
Mikrofono funkcianta per magneto kaj bobeno. Vidu kondensila mikrofono.
diskanto = treble
La plej alta parto de la tonspektro kontraste al baso kaj mezo. Vidu tembro, ekvalizi.
diskego = long playing record, LP
Vidu gramofona disko.
diskestro = disc jockey
Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj (aux kasedoj k.t.p.) en diskoteko, radielsendo aux simile.
disketo = single
Vidu gramofona disko.
diskludilo = record player
disko = record, disc
Ronda plata objekto, sur kiu estas storita muziko aux alia sono. Antauxe “disko” normale egalis al “gramofona disko” (“vinila disko”), sed nun pli kaj pli ofte temas pri kompakta disko (k-disko, KD). Vidu gramofona disko, kompakta disko, diskego, disketo, albumo, kasedo, bendo, DAT-kasedo.
diskoo = disco (music)
Speco de dancmuziko kreita speciale por diskotekoj. Donna Summer, Boney M, Bee Gees {Saturday Night Fever}.
diskoplato = turntable
Tiu rotacianta parto de gramofono, sur kiun oni metas la diskojn.
diskoteko = discotheque, disco
1. Speco de dancejo, en kiu oni anstataux muzikistoj uzas gramofonojn, magnetofonojn, aux simile. Vidu diskestro, diskoo, granda disketo.
2. EVITINDA. Diskokolekto, diskokolektujo, diskokolektejo.
distordilo = distortion box
Efektilo, kiu distordas sonon. Uzata cxe elektraj gitaroj aux aliaj elektraj instrumentoj por krei pli “agresan” sonon. Vidu va-va-ilo, elfazigilo, flangilo, hxorilo, ehxilo, kompresoro.
distordo = distortion
1. En elektroniko: Nedezirata sxangxo aux misformado de elektra signalo.
2. En roko: Ofte intenca sxangxo donanta varman pli dikan sonon al amplifata instrumento.
djembo = djembe
Unumebrana ligna tamburo kun formo simila al sablohorlogxo. La cxefa tamburo de okcident-Afrika muziko.
dobro, dobrogitaro = dobro
Speco de gitaro kun altigitaj kordoj kaj resonanca konuso, uzata ekz. en blugraso. Ludata kiel glitgitaro. Vidu pedala sxtalgitaro.
Dolbio = Dolby
Vidu brureduktado.
dominanto = dominant
1. La kvinto de toniko.
2. Akordo bazita sur la kvinto de toniko. Vidu subdominanto.
doria modalo = Dorian mode
Vidu modalo.
dorsofrapa ehxo, dorsofrapa ekoo = slap-back-echo
Ehxa efekto konsistanta el rapida unuobla ripeto. Multaj fruaj rokenrolaj pecoj utiligis tian efekton.
drumo = drum set, drum kit, traps
Speciala aro de perkutinstrumentoj ludata de unu muzikisto kiel unu instrumento. Drumo enhavas ordinare bastamburon, rultamburon, cxarlestonon kaj diversajn tamojn kaj cimbalojn. Vidu perkutinstrumento.
drumomasxino = drum machine
Sekvencilo, kiu enhavas aron de drumaj kaj perkutaj sonoj, kaj kiu povas produkti ritmojn simile al drumo kaj/aux perkutinstrumentoj.
dubli = to over-dub
Aldoni sonregistrajxon sinkrone al alia. Anstataux ke pluraj muzikistoj ludas samtempe, oni unue registras unu aux kelkajn instrumentojn, kaj poste dublas la aliajn. Vidu miksilo, sonteknikisto, studio.
dubemolo = double flat
Kromsigno, kiu montras malaltigon de tono je du duondutoj. [D dubemola, A dubemola.]
dudieso = double sharp
Kromsigno, kiu montras altigon de tono je du duondutoj. [D dudiesa, A dudiesa.]
dundumbo = dundumba
Dumembrana barelforma basa Afrika tamburo ludata en kusxa pozicio per bastonoj.
duoblabata rulado = duoble stroke roll
Vidu rulado.
duoblaj bastamburoj = duoble bassdrums
Du bastamburoj en unu drumo.
duobligita takto = double time
En ekz. 4/4-takto ludado de ok batoj anstataux kvar en cxiu mezuro.
duolo = duplet
Du notoj ludotaj en la sama dauxro kiel tri de la sama tempovaloro. Skribebla ankaux kiel du punktitaj notoj. Vidu triolo, kvarolo, kvinolo.
duonkorpa = semi-acoustic
Pri kordinstrumento: Tia, ke la resonanca skatolo havas nur duonon de normala diko. [Duonkorpa gitaro.] Duonkorpa instrumento estas normale elektra, kaj havas magnetajn sonprenilojn. Vidu solidkorpa.
duona noto, duono = half note, minim
Vidu noto.
duonduto = semitone, half tone/step
Vidu duto.
duto = second
1. La dua tono de gamo.
2. Intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Tio estas aux plenduto (majxora duto, sesono de okto), ekz. C - D, aux duonduto (minora duto, dekduono de okto), ekz. E - F.