Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - TUUXVZ

tabelnotacio = tablature

Ia speco de muzika notacio, kiu montras, kiel ludi la diversajn tonojn sur certa instrumento. Dum ordinara notacio estas sama por cxiuj instrumentoj, tabelnotacioj varias laux la aktuala instrumento.

takto = time

1. Framo por la ritmo de muziko. Takton oni montras en muzika notacio per taktosigno, kiu konsistas el du ciferoj, ekz. 4/4. La unua montras, kiom da pulsoj estas en cxiu mezuro, kaj la dua montras, kia noto simbolas la pulsojn. En ekz. la takto 4/4 cxiu mezuro enhavas kvar pulsojn (reprezentatajn per kvaronaj notoj), en la takto 3/4 cxiu mezuro havas tri pulsojn.

2. EVITINDA. mezuro.

taktosigno = time signature

Vidu takto.

tamburbastoneto = drum stick

Bastoneto, per kiu oni ludas tamburojn kaj aliajn perkutinstrumentojn. Vidu batilo, broso, maleo.

tambureto = small drum

Tre mallonga kaj mallargxa unumembrana tamburo (sen tintiletoj), tenata per unu mano, kaj batata per bastoneto. Ofte uzata en sambo.

(Ne konfuzu kun tamburino.)

tamburino = tambourine

1. Malprofunda unumembrana tamburo, en kies korpo estas metalplataj tintiletoj, tenata kaj skuata per unu mano kaj batata per la alia aux kontraux la korpo.

2. EVITINDA. Speco de mallargxa longa tamburo el Provenco.

tamburmembrano = drum head

Vidu membrano.

tamburo = drum

Perkutinstrumento konsistanta el cilindro, sur kies aperturo(j)n membrano(j) estas strecxita(j). Diversaj specoj de tamburoj estas bongoj, rultamburo, bastamburo, kongao, tamo, tamburino, timbalo kaj timbaleo.Vidu drumo.

tamburorulado = drum roll

Vidu rulado.

tamego = floor tom

= staranta tamo, planka tamo.

tameto = small tom, mounted tom

= pendanta tamo.

tamo = tom (tom)

Speco de ordinare dumembrana tamburo, kiu ordinare estas parto de drumo. Drumo enhavas baze unu aux du tametojn (pendantajn tamojn) muntitajn ordinare sur la bastamburo, kaj unu tamegon (plankan/starantan tamon), sed grandaj drumoj povas havi multe pli da tamoj en diversaj grandoj kaj agordoj. Vidu bongoj, kongao, timbalo, timbaleo, sxtaltamo.

tango = tango

Muziko kaj danco origine el Argentino. Kreigxis en la 19-a jarcento en Buenosajreso, kaj disvastigxis tutmonde. Ekzistas kaj populareca, danca tango, kaj pli komplika arta tango influita de arta muziko kaj jxazo. Vidu cxacxao, rumbo, sambo.

tantiemo = royalties

Procenta sumo pagata por cxiu vendita ekzemplero de albumo, disketo, videfilmo k.t.p.

tembro = tone, timbre

La relativaj lauxtoj de la superharmonoj de tono. La “koloro” de tono. Tembro estas hela aux malhela, dum tonalto estas alta aux malalta. Vidu tembroregilo, sonprofilo, harmono.

tembroregilo = tone control

Aparata regilo, per kiu oni sxangxas la tembron de sono. Ekzistas tembroregiloj por la baso, la diskanto, la mezo, kaj foje por ecx pli fajnaj disdividoj de la tonspektro. Vidu ekvalizi, lauxtoregilo.

temo = theme

Melodia aux ritma unuo, kiu estas la bazo de komponajxo, kaj kiu ordinare estas ripetata kun variajxoj. Vidu flanktemo.

tenado = hold

Vidu sonprofilo.

tenoristo = tenorist

Muzikisto, kiu ludas tenoran instrumenton, ekz. tenorsaksofonon (tenorsaksofonisto). Tenorkantisto oni tamen ne nomas “tenoristo”, sed simple “tenoro”.

tenoro = tenor

1. Tonregistro de instrumento aux (vira) vocxo, inter baritono kaj aldo. [Tenorsaksofono, tenorkantisto.]

2. Instrumento, vocxo aux kantisto kun tia registro. Vidu baso, soprano.

tercio

= trito.

timbaleo = timbale

Unumembrana tamburo kun metala korpo, tre grava en Latin-Amerika muziko. Ordinare uzata en paroj muntitaj sur stativo (ofte kune kun bovsonorilo). Oni ludas kaj sur la korpon, kaj sur la membranon kaj ofte sur la randon. Vidu tamo, timbalo.

timbalo = kettle drum

Granda latuna duonsfera unumembrana tamburo kun difinita tonalto. La cxefa tamburo en klasika orkestro. Vidu tamo, timbaleo.

tinta cimbalo = ride cymbal

Cimbalo kun tinta sono uzata cxefe por dauxra akompano, kontraste al akcentoj (krakoj).

tomtomo

EVITINDA. tamo.

tonalo = key

Tona framo de muziko. Tonala muziko uzas difinitan gamon, kaj difinitajn rilatojn inter la tonoj, unu el kiuj estas la baza, cxefa (la toniko). En muzika notacio oni montras la tonalon per tonalsigno (= gamsigno), kiu konsistas el grupo de diesoj aux bemoloj komence de liniaro post klefo. Vidu modalo, takto.

tonalsigno = key signature

= gamsigno. Vidu tonalo.

tonalto = pitch

La vibrofrekvenco de tono. Ju pli multe da osciloj (= vibroj) en sekundo, des pli alta estas la tono. Tonalto estas mezurata per la unuo herco. Vidu tembro.

tonaltoregilo = pitch control

Regilo, per kiu oni agordas sintezilon, aux per kiu oni algxustigas la rapidecon de gramofono aux magnetofono. Vidu tonfleksilo.

tonfleksado = pitch bend

Vidu fleksi.

tonfleksilo = pitchbend (control)

Vidu fleksi.

toniko = tonic

La cxefa, baza tono de tonalo, aux akordo bazita sur tiu tono. Vidu dominanto, subdominanto.

tono = tone, note

1. Muzika sono kun difinita vibrofrekvenco. Vidu tonalto, tembro.

2. EVITINDA. duto.

3. EVITINDA. toniko.

trako = track

Sur bendo aux disko: Vojo, laux kiu signalo (sono) estas registrata, registrita aux registrebla. Vidu kanalo.

transistora amplifilo = transistor amplifier

Amplifilo, kiu funkcias per transistoroj anstataux tuboj. Vidu tuba amplifilo.

transponi = to transpose

Transmeti muzikon en alian tonalon, aux ludi gxin en alia tonalo, sxangxante la tonaltojn sed konservante la reciprokajn rilatojn inter la tonoj. Vidu moduli.

transversa fluto = flute

Vidu fluto.

tridek-duona noto, tridek-duono = thirty-second note, demisemiquaver

Vidu noto.

triolo = triplet

Grupo de tri notoj ludotaj en la sama dauxro kiel du de la sama tempovaloro. Vidu duolo, kvarolo, kvinolo.

trito = third

1. La tria tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el tri sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - E). Intervalo de kvar duondutoj estas “majxora trito”, tri duondutoj estas “minora trito”.

trombono = trombone

Granda trumpetsimila blovinstrumento, kies tono ordinare estas sxangxata per glitotubo, kiun oni (mal)longigas sxovante unu pecon en la alia (glitotrombono). Trombono kun valvoj anstataux glitotubo nomigxas “valvtrombono”.

trumpeto = trumpet

Tre ofta latuna blovinstrumento kun tri valvoj. Vidu trombono.

tuba amplifilo = tube (valve) amplifier

Amplifilo, kiu funkcias per elektronikaj tuboj. Vidu transistora amplifilo.

tubjo = tuba

Granda latuna blovinstrumento kun valvoj. La plej ofta speco estas “bastubjo”, kiun oni tial ordinare nomas simple “tubjo”. Vidu trumpeto, trombono.

turneisto = roadie

Helpanto, kiu kuniras kun bando dum turneo por helpi pri portado, muntado kaj aliaj laboroj. Foje cxiu bandano ecx havas sian personan turneiston, kiu speciale kompetentas pri liaj instrumentoj kaj bezonoj, [Gitarturneisto, drumturneisto k.t.p.]. Vidu turnemanagxero.

turnemanagxero = road manager

Persono, kiu organizas la praktikajn aferojn dum turneo de bando (transportado, hoteloj, reklamo, ekipajxaro k.t.p.). Vidu managxero, turneisto.

turneo = tour

Vojagxo, kiun faras bando por prezenti sin en diversaj lokoj. Vidu turneisto, turnemanagxero.

tvisto, tvistodanco = twist

Danco, kiu estis moda komence de la 60-aj jaroj, kaj aro da muzikpecoj ligitaj al tiu danco. Chubby Checker {The Twist}, Isley Brothers {Twist and Shout}.

ukulela bangxo = ukulele banjo

Instrumento kun korpo de bangxo, sed kolo kaj kordaro de ukulelo.

ukulelo = ukulele

Malgranda gitarsimila kvarkorda instrumento origine el Portugalio, kvankam oni normale rigardas gxin kiel Havajan. Vidu ukulela bangxo.

unubobena sonprenilo = single-coil microphone

La ordinara speco de magneta sonprenilo, enhavanta magnetokernan bobenon, cxirkaux kiu drato estas volvita. Vidu zumeleminanta sonprenilo.

unuforlaso = one drop

Tipa elemento de la ritmo de regeo. La cxefpulso sur la unua bato estas neludata, dum forta akcento (interalie de la bastamburo) anstatauxe falas sur la trian baton en 4/4-takto. En moderna regeo oni tamen ofte forlasas la unuforlason, ludante bastamburon sur cxiu bato de mezuro. Vidu interpulso, sinkopo.

unuoblabata rulado = one-stroke roll

Vidu rulado.

unuto = first, unison, prime

1. La unua tono de diatona gamo.

2. Intervalo de tono al gxi mem (ekz. C - C).

unuvocxa = monophonic

Vidu plurvocxa.

urba bluso = urban blues

Speco de bluso kreita en la 30-aj jaroj, kiam blusistoj migris de la kamparo en suda Usono al la urboj en la nordo. Ofte ludata de tuta ensemblo, kaj ekde la 40-aj jaroj per elektraj instrumentoj kaj blovinstrumentoj. B.B. King, Muddy Waters, Howlin’ Wolf.

uxato

EVITINDA. vato.

valvo = valve

Cxiu el la moveblaj pecoj, per kiuj oni sxangxas la tonojn de iaj latunaj blovinstrumentoj (ekz. trumpeto). Manipulo de la valva butono enkuplas kaj elkuplas plilongigajn tubetojn. Laux la konstruo oni distingas inter pisxtaj kaj rotaciaj valvoj. Vidu klapo.

valvtrombono = valve trombone

Vidu trombono.

vato = watt

Mezurunuo de elektra povo, unu jxulo en unu sekundo. Simbolo: W. [100-vata amplifilo.]

vatto

EVITINDA. vato.

va-va-ilo = wah-wah-pedal

Efektilo, kiu kvazaux imitas la krion de bebo per drastaj sxangxoj de la tembro, ofte uzata kun elektraj gitaroj.

velko = decay

Vidu sonprofilo.

velkofino = fade (out)

Tia fino de registrita muzikpeco, en kiu la muziko iom post iom mallauxtigxas gxis gxi komplete malaperas, ofte dum ripetigxas ekz. la refreno. Okazas, ke bandoj faras tiajn finojn ankaux koncerte, speciale se temas pri bendomimado.

verso = verse

Cxiu el tiuj partoj de kanto, kiuj normale enhavas la “rakonton” de la teksto, kaj kiuj havas cxiufoje pli-malpli la saman strukturon, sed malsamajn vortojn. “Verso” en muziko respondas al “strofo” en poezio. Vidu linio.

vertikala piano = upright piano

Vidu piano.

vibrafono = vibraphone

Ksilofonsimila instrumento uzata cxefe en jxazo. Konsistas el sxtalaj lamenoj batataj per maleoj. Sub la lamenoj estas resonancaj tuboj. Vidu marimbo, balafono.

video = video

1. Cxia tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj. [Videa, videmagnetofono, videfilmo, videbendo, videilo.]

2. Filmo en videa tekniko. Popularaj (rokaj) muzikajxoj estas ofte provizitaj per akompanaj videaj filmetoj, ofte nomataj “rokvideoj.” Vidu auxdio.

(Ofte oni povas anstatauxe uzi pli gxeneralsignifajn kunmetojn kun la radiko VID, ekz. [vidbendo, vidbenda filmo] k.t.p. Atentu pri la akcento: vidEo.)

video- = video-

EVITINDA. Prefikso samsignifa kiel la vorto video.

(En la prefikso “video-” la O ne estas finajxo, kaj do ne povas forfali en kunmetoj.)

videgurdo = video juke box

Monera auxtomato, kiu similas al diskogurdo, sed kiu ludas videajn filmojn (normale kun muziko). Vidu gurdo.

vinila disko = vinyl record/disc

= gramofona disko.

violoncxelo = cello, violoncello

Granda violono kun registro inter aldviolono kaj kontrabaso. Dumlude tenata inter la genuoj kaj apogata surplanke helpe de pikilo. Foje oni mallongigas la nomon al “cxelo”.

violono = violin

Kvarkorda arcxinstrumento, la cxefa kaj plej malgranda membro de la violona familio, en kiu membras ankaux violoncxelo, aldviolono kaj kontrabaso.

viro = male

Slanga esprimo por sxtopilo. Vidu ino.

vocxsintezilo = vocoder, voice synthesizer

Speco de sintezilo regata per la vocxo. Oni kantas (aux parolas) la vortojn en mikrofono, kaj ludas la deziratajn tonojn per klavaro. La sintezilo produktas tonojn kun la karakterizo de la vocxo, sed kun la tonoj ludataj per la klavaro. Vidu imita sintezilo.

vok-responda = call-and-response

Tia, ke la cxefkantanto kantas frazon, kiun grupo hxore ripetas, ehxas aux respondas. Karakteriza eco de Afrika muziko, sed uzata ankaux en ekz. gospelo kaj bluso. Vidu respondfrazo.

zajdeko = zydeco

Speco de blusinfluita muziko kreita en Luiziano kaj orienta Teksaso. Parenca al Kajxuna muziko. Clifton Chenier.

zumeleminanta sonprenilo = humbucking microphone

Magneta sonprenilo kun du bobenoj, kies dratoj estas volvitaj en malsamaj direktoj por forigi nedeziratan elektran zumon. Vidu unubobena sonprenilo.

zumrisortoj = snares

Aro de paralelaj metalaj risortoj strecxitaj sur la funda membrano de rultamburo, kaj kiuj zumas por helpi al la dauxra sono de rulado, kaj kiuj aldonas akran kraksonon al unuopaj batoj.

zumrulado

= premrulado