Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - GGXHHXIJJX

gamo = scale

Serio de la tonoj de tonalo, ordigitaj laux tonalto ene de unu okto. [Majxora, minora, kvintona, blusa gamoj.] Vidu modalo.

gangano = gangan, squeeze drum, talking drum

= paroltamburo. Simetria sablohorlogxforma dumembrana tamburo el Afriko. La membranoj ligigxas per sxnuroj. Premante la sxnurojn oni sxangxas la tonon de la tamburo, kio ebligas imiti la tonojn de homa parolado.

gitara sonprenilo = guitar pick up

Vidu sonprenilo.

gitaro = guitar

Tre ofta kordinstrumento normale seskorda, ludata pincxe aux plektre. Vidu elektra gitaro, basgitaro, dekdukorda gitaro, gitarsintezilo.

gitarsintezilo = guitar synthesizer

Sintezilo ludata ne per klavaro, sed per gitaro aux speciala gitarsimila ilo.

glitgitaro = slide guitar

Gitaro ludata per glitilo transverse sur la kordojn. Glitgitaro havas ofte akordan agordon. Vidu botelkola gitaro, sxtalgitaro, pedala sxtalgitaro.

glitilo = slide

Ilo por ludi glitgitaron. Normale metala tubeto, tra kiu oni metas fingron, sed povas esti ankaux trancxilo, botelkolo aux alia afero. La glitilon oni glitigas supren kaj reen sur la kordoj farante glitsonojn. Vidu botelkola gitaro, pedala sxtalgitaro.

gongo = gong

Perkutinstrumento konsistanta el pendanta metaldisko, kiu frapite sonoras kun forta resono. Gongoj ekzistas en multaj grandoj gxis du aux tri metrojn altaj.

gospelo = gospel (music)

Speco de muziko, kiu naskigxis en Usono el religiaj kantoj kaj himnoj. Karakterizata de forta sentesprimado, vok-responda kantado, kaj multa interagado kun la publiko. T. A. Dorsey, Mahalia Jackson, Edwin Hawkins Singers. Vidu bluso, soulo.

grafika ekvalizilo = graphic equalizer

Vidu ekvalizilo.

gramofona disko = (gramophone) record, disc

Plasta (vinila) disko, sur kiu sono estas storita. Ludigata per gramofono. Ekzistas du normaj grandoj de gramofonaj diskoj: “diskego” kaj “disketo”. Diskego (= LP-disko) estas normale ludata je rapido de 33 turnigxoj minute kaj havas cx 20 minutojn da sono sur cxiu flanko. Disketo estas normale ludata je 45 turnigxoj minute kaj havas nur kelkajn minutojn cxiuflanke. Vidu albumo, granda disketo, kompakta disko, laserdisko, kasedo, bendo, magnetofono, minidisko.

gramofono = gramophone, record player

Aparato por reprodukti la sonon de gramofonaj diskoj. Vidu diskoplato, sonprenilo, nadlo.

granda disketo = maxi single

Speco de disko por uzo speciale en diskotekoj. Havas longigitajn versiojn de furoraj disketoj. Grandaj kiel diskegoj, sed havas, kiel normalaj disketoj, nur unu pecon cxiuflanke.

granda jxazbando = big band

Speco de orkestra jxazbando kun cx. 20 aux pli da muzikistoj. Count Basie, Glenn Miller, Woody Herman.

gratado = scratching

Sonefekto uzata en ekz. repo. Farata per gramofono kaj disko. Oni permane rapide ekmovas la diskoplaton tiel, ke la sono sur la disko sonas kiel ritma grato. Vidu hiphopo.

grupo = group

Vidu bando.

grupulino = groupie

Knabino, kiu sercxas la akompanon de bandoj por seksumi kun la bandanoj.

gurdo = hurdy-gurdy

Malgranda movebla auxtomata orgeneto, kies klavaron funkciigas cilindro turnata per kranko. Vidu diskogurdo.

gvidkantado = cue song

Provizora kantado, kiun oni en studio faras dum oni registras la unuajn instrumentojn nur por gvidi ilin tra la muzikpeco. Poste oni dublas la veran kantadon.

hajlajfo = highlife

Populara muziko en okcidenta Afriko, parenca al kalipso. E.T. Mensah, Victor Uwaifo, African Brothers. Vidu afro-, bakango, cximurengo, jxujxuo, kvelao,makoso, sukuzo, palmvina muziko.

haltiga klavo

= stopa klavo.

haltu

= stop.

hamondorgeno = hammond organ

La plej ofta speco de elektra orgeno inventita de L. Hammond. La tonoj estas kreataj de dentoradoj, kiuj rotacias en magnetaj kampoj. Vidu leslio.

hardo

EVITINDA. sxtonroko.

harmoniigilo = harmonizer

Elektronika aparato, per kiu oni povas sxangxi la tonalton de jam registrita tono por krei efekton aux por korekti eraron.

harmoniko = harmonica, mouth organ

Malgranda blovinstrumento kun truvico garnita per vibrantaj lamenetoj. Oni ludas sxovante gxin laux la lipoj. Vidu blusa harmoniko, akordiono.

harmonio = harmony, voice, part

1. La principoj de gxusta kunsonado de muzikaj tonoj.

2. Akorda sinsekvo, kiu estas framo por melodio.

harmono = harmonic

1. En akustiko: Tonero. Tono konsistas el la unua harmono (la fundamenta harmono) kune sonanta kun cxiuj kromaj pli altaj harmonoj (superharmonoj, kromtonoj). La relativaj lauxtoj de la diversaj harmonoj donas al tono gxian tembron. Tono sen superharmonoj estas kreebla sinteze kaj nomigxas “sinusa tono”.

2. En muziko: = kromtono, cxiu el la (akustikaj) harmonoj krom la fundamenta. Muzika “harmono” do egalas al akustika “superharmono”.

Havaja gitaro = Hawaiian guitar

Havajdevena horizontale tenata glitgitaro. Primitiva formo de sxtalgitaro. Vidu pedala sxtalgitaro.

herco = hertz

Mezurunuo de frekvenco, nombro de cikloj en sekundo. Simbolo: Hz. Ekz tonalto mezurigxas per hercoj.

hevio

EVITINDA. metalroko.

hiphopo = hip hop

Nov-Jorkdevena kulturo modigxinta en la 80-aj jaroj. Inkluzivas ekz. la stilojn repo, elektra bugio, kaj rompdancado.

hoko = hook

Placxa muzika frazo, harmonio, ritma figuro aux simile, kiu kaptas la atenton de auxskultanto kvazaux hoke. Ordinare muzikpeco bezonas ian hokon por farigxi furorajxo.

horizontala piano = grand piano

Vidu piano.

hxorilo, korusilo = chorus (box)

Efektilo, kiu kreas hxorecan sonon, per iomete da prokrasto kaj frekvencosxangxo, tiel ke unu instrumento sonas kiel pluraj.

hxoro, koruso = choir, chorus

Grupo de kune kantantaj kantistoj. Akordo. Vidu barbireja kantado.

imita sintezilo = emulator synthesizer

Sintezilo, kiu per samplitaj sonoj imitas la sonojn de ordinaraj instrumentoj. Vidu sampli.

ino = female

Slanga esprimo por sxtopilingo. Vidu viro.

interfaco = interface

Aparato, kiu ebligas kunfunkciadon de aliaj aparatoj. Ekz. plato-MIDI-a interfaco interpretas la impulsojn de platoj de elektronika tamburo, kaj tradukas ilin al MIDI-o por ebligi konekton al ia aparato funkcianta per MIDI-o.

interpulso = back beat

Meto de cxefakcentoj sur la duan kaj kvaran pulsojn en 4/4-takto anstataux sur la unuan kaj trian pulsojn. Unu el la cxefaj karakterizoj de ritmenbluso, roko kaj aliaj popularaj muzikoj. Vidu sinkopo.

ionia modalo = Ionian mode

Vidu modalo.

iriga klavo = play button

Klavo, per kiu oni igas magnetofonon ludi la bendon (aux k-diskludilon ludi la k-diskon). Surskribo: iru. Vidu kuriga klavo, rekuriga klavo, pauxziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, sxaltilo.

iru = play

Surskribo sur iriga klavo. Vidu kuru, eligu, pauxzu, rekuru, stop, ek, for.

iso

EVITINDA. dieso.

jxaka sxtopilingo

= jxako.

jxaka sxtopilo = phono plug

Sxtopilo por jxako. Vidu kenona sxtopilo, viro.

jxako = phono jack

Speco de sxtopilingo en formo de metala kava cilindreto, kutime uzata en elektraj instrumentoj, kaj en instrumentaj amplifiloj. Vidu kenona sxtopilingo, ino.

jxazo = jazz

Speco de muziko kreita en Usono, karakterizata cxefe de improvizado. Ekzistas multaj diversaj jxazostiloj. Vidu ragtimo, diksilando, Nov-Orleana jxazo, svingo, bopo kaj fresxa jxazo.

jxazroko = fusion (rock), jazz-rock

Diversspeca mikso de jxazo kaj roko (kaj ofte ankaux aliaj specoj de muziko). Chicago, Mahavishnu Orchestra, Soft Machine, Weather Report, Return to Forever.

jxinglo = jingle

Tre mallonga muzikpeco uzata en reklamo, aux kiel enkondukajxo al radia aux televida programo.

jxujxuo = juju

Populara muziko el Nigxerio, parenca al hajlajfo, sed pli malrapida. Blue Spots, King Sunny Ade, Ebeneezer Obey. Vidu afro-, bakango, cximurengo, hajlajfo, kvelao, makoso, sukuzo, palmvina muziko.