Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - EF

efektilo = effect box/pedal

Aparato, kiu sxangxas sonon por krei efekton. Ekz. distordilo, ekscitilo, elfazigilo, flangilo, hxorilo, ehxilo, spacosonilo, kompresoro, va-va-ilo.

ega = augmented

Tia, ke gxi estas je duonduto pli granda ol majxora aux perfekta tono aux intervalo. [Ega kvinto, ega sesto.] Vidu egakordo, eta.

egakordo = augmented chord

Majxora akordo, en kiu la kvinto estas ega. Vidu etakordo.

ehxilo, ekoilo = echo machine

Efektilo, kiu kreas sonon de ehxo (ekoo).

ehxo, ekoo = echo

Sono, kiu reauxdigxas rejxetigxinte de surfaco. Ehxo estas en muzikregistrado multe uzata efekto kreata nature, per magnetofono, aux per ehxilo (ekoilo). Vidu prokrasto.

ek = on

Surskribo sur klavo aux alispeca sxaltilo, per kiu oni sxaltas (kaj ofte ankaux malsxaltas) elektran aparaton. Vidu for, kuru, eligu, iru, pauxzu, rekuru, stop.

eklezia modalo = church mode

Vidu modalo.

ekoo

= ehxo.

ekpauxzo = break

Subita cxeso de akompano dum ekz. tuta mezuro. Povas esti tute silenta, aux okazo por instrumenta aux kanta soleto. Vidu silento.

ekscitilo = exciter

Elektronika aparato uzata en sonregistrado por pliigi la diskantajn frekvencojn.

ekstrajxo = encore

Ekstra muzikpeco ludata post la ordinara fino de koncerto, cxar entuziasma publiko tion petis. Vidu bis.

ekvalizi = to equalize

Elektronike sxangxi la relativajn lauxtojn de la diversaj partoj de la tonspektro. Principe oni ekvalizas sonon per la du aux tri tembroregiloj de ordinara amplifilo, sed normale oni parolas pri ekvalizado nur kiam oni uzas ekvalizilon, kiu dividas la tonspektron pli detale. La vorto equalize signifas origine “egaligi”, sed en la praktiko ekvalizado ofte malegaligas frekvencojn cele al speciala efekto.

ekvalizilo = equalizer

Aparato por ekvalizi. Ekzistas grafikaj ekvaliziloj, kiuj havas sxovregilojn por fiksitaj frevencbendoj, kaj cxe kiuj la sxovregiloj formas videblan kurbon de la tonspektro. Ekzistas ankaux parametraj ekvaliziloj, kiuj havas regilojn kun nefiksitaj, sxangxeblaj frekvencbendoj.

elektra, elektroakustika = electric, electroacoustic

Tia, ke la sono estigxas per elektra fenomeno, kiu poste transformigxas en sonon. En ekz. elektra gitaro la vibroj de la kordoj kaptigxas per magneta sonprenilo. La elektra signalo plifortigxas per amplifilo kaj transformigas en sonon pere de lauxtparolilo. Se la tuta sonkrea proceso okazas elektre (ekz. en sintezilo), oni uzas la vorton “elektronika”. Vidu akustika.

elektra arcxo = E-bow

Aparateto por ludi elektran gitaron. Oni tenas la elektran arcxon super la ludata kordo. Magneta kampo de la elektra arcxo dauxre vibrigas la kordon kreante sonon iomete similan al la sono de violono ludata per arcxo. La melankolia sono de elektra arcxo estas karakteriza por ekz. la bando Big Country, sed auxdeblas ankaux en la albumo {Povus esti simple} de Persone.

elektra bugio = electric boogie

Nov-Jorkdevena strata dancado modigxinta komence de la 80-aj jaroj, karakterizata interalie de robotecaj movoj. Vidu rompdancado, hiphopo.

elektra gitaro = electric guitar

Speco de gitaro, kies sono estas kaptata de magneta sonprenilo, kaj amplifata de amplifilo. Elektra gitaro estas la plej karakteriza instrumento de rokmuziko, sed estas kutima ankaux en jxazo, popo kaj multaj aliaj muzikformoj. La plej tipa elektra gitaro estas solidkorpa, sed ekzistas ankaux duonkorpaj elektraj gitaroj kaj tiaj kun plena resonanca skatolo. La plej fama marko de elektraj gitaroj estas Fender. Vidu basgitaro.

elektra orgeno = electric organ

Klavarinstrumento kun orgenaj sonoj kreataj elektre. Vidu hamondorgeno.

elektra piano = electric piano

Klavarinstrumento kun pianosimila mekanismo, kies marteloj batas metalajn bastonetojn, lamenojn aux kordojn. La vibroj kaptigxas per magnetaj sonpreniloj. Vidu sintezilo.

elektroakustika = electroacoustic

Vidu elektra.

elektroakustika gitaro = electroacoustic guitar

Speco de gitaro, kiun oni povas ludi amplife aux akustike (konataj markoj: Ovation, Takamini, Washburn), kaj kiu havas propran tembron malsaman de kaj akustika kaj elektra gitaro.

elektronika = electronic

Vidu elektra.

elektronika drumo = electronic drumset

Speco de drumo, kiu havas anstataux tamburoj platojn konektitajn al sintezilo aux alia aparato, kiu enhavas sonojn. Batante la platojn oni ludigas sintezajn aux samplitajn drumajn sonojn. Iaj elektronikaj drumoj havas platojn ankaux anstataux cimbaloj. Vidu drumomasxino.

elektronika piano = electronic piano

Klavarinstrumento kun piana sono kreata elektronike. Vidu elektra piano.

elektronika popo = electro-pop

Popo, en kiu sinteziloj kaj komputiloj estas la cxefaj instrumentoj. Depêche Mode, Orchestral Manoeuvres in the Dark. Vidu elektronika drumo, drumomasxino.

elektronika tamburo = electronic drum

Unuopa plato de elektronika drumo. Vidu plato.

elfazigilo = phaser

Efektilo, kiu kreas elfazigon.

elfazigo = phasing

Efekto uzanta prokraston de signalo je malpli ol unu periodo. Vidu prokrasto.

eliga klavo = eject button

Klavo, per kiu oni eligas kasedon el kasedmagnetofono, k-diskon el k-diskludilo k.t.p. Surskribo: eligu. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, pauxziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, sxaltilo.

eligu = eject

Surskribo sur eliga klavo. Vidu iru, kuru, pauxzu, rekuru, stop, ek, for.

eliga lineo = line out

1. Konekto per amplifila sxtopilingo, kies signalo estas normigite malalta. El gxi oni prenu eligon ne rekte al lauxtparolilo, sed al alia amplifilo.

2. Konekto per magnetofona sxtopilingo, el kiu oni prenas signalon al amplifilo. Vidu eligingo, enmeto, enmeta lineo, enmetingo.

eliga lineingo = line-out jack

Sxtopilingo de la eliga lineo. Vidu enmeta lineingo.

eligingo = output jack

Sxtopilingo, el kiu venas la eligo de aparato.

eligo = output

Signalo, kiun eligas elektra aparato, ekz. amplifilo aux efektilo. Vidu eliga lineo, eligingo, enmeto, enmeta lineo, enmetingo.

elkonduko = coda

Elkonduka, fina, peco de muzikajxo. Vidu enkonduko.

elsxalti = switch off

= malsxalti. Vidu sxalti.

enmeta lineingo, eniga lineingo = line-in jack

Sxtopilingo de la enmeta lineo. Vidu eliga lineingo.

enmeta lineo, eniga lineo = line in

1. Konekto per amplifila sxtopilingo, en kiun oni metas eligon ne de instrumento, sed de alia amplifilo, ekz. la eligon de gitaramplifilo, kiu estu amplifata ankaux de alpublika sonsistemo.

2. Konekto per magnetofona sxtopilingo, en kiun oni metas eligon ne de mikrofono, sed de amplifilo aux alia aparato. Vidu enmetingo, eliga lineo, eligingo.

enmetingo, enigingo = input jack

Aparata sxtopilingo, tra kiu venas la enmeto. Vidu eligingo.

enmeto, enigo = input

Signalo, kiu estas enmetata en elektran aparaton, ekz. amplifilon aux efektilon. Vidu enmeta lineo, enmetingo, eligo, eliga lineo, eligingo.

(Kaj “enmeto” kaj “enigo” estas bonaj esprimoj. La vorto “enmeto” sxajnas tamen preferinda por havi pli klaran sonan diferencon disde la malo: “eligo”.)

enkonduko = intro, introduction

Enkonduka, komenca, parto de muzikajxo. Vidu elkonduko.

eolia modalo = Aeolian mode

Vidu modalo.

eta = diminished

Tia, ke gxi estas je duonduto malpli granda ol minora aux perfekta tono aux intervalo. [Eta kvinto, eta duto.] Vidu ega.

etakordo = diminished chord

Minora akordo, en kiu la kvinto estas eta. Vidu egakordo, ega.

evento = event

Vidu sekvencilo.

falsa = out of tune

= mistona. Mise subtona aux mise supertona.

falseto = falsetto

Speciala maniero kanti altajn tonojn per strecxado de la vocxkordoj tiel, ke nur la randoj vibras. Falseto estas malpli dinamika kaj malpli ricxa je harmonoj ol normala vocxo. Iuj viraj rokkantistoj uzas falseton. Orioles, Bee Gees.

fano = fan

Fervora admiranto kaj sekvanto de artisto aux bando. (Mallongigo de fanatikulo.) Vidu grupulino.

ferkromajxa kased(bend)o = ferrochrome cassette

Vidu kasedo.

filtrilo = filter

Elektronika sintezila filtrilo, kiu forigas certajn frekvencojn de la sono, kaj kiun oni uzas por sxangxi la tembron de la tonoj. Vidu oscililo.

fingri = to finger

Vidu fingrotabulo.

fingroplektro = finger plectrum

Plektro, kiun oni fiksas al la pinto de fingro.

fingrotabulo = fingerboard, fretboard

Tiu parto de kordinstrumenta kolo, sur kiun oni metas la fingrojn por mallongigi la vibrantan parton de la kordoj kreante (fingrante) la deziratajn tonojn. Vidu freto, frapofingrado.

flangilo = flanger

Efektilo, kiu flangas sonon.

flango = flanging

Efekto simila al elfazigo, sed kun pli granda prokrasto, tiel ke rezultigxas sxajna sxangxigxo de la tonalto.

flanktemo = bridge

1. En roko kaj popo: Kroma muzika temo, kiu aperas nur kelkfoje en komponajxo kiel variajxo de la ordinaraj versoj kaj refrenoj.

2. En jxazo: La B-parto en ekz. la komponajxa strukturo A A B A.

fleksi = bend

Intence iom altigi aux malaltigi tonon por efekto. Sintezilo normale havas tonfleksilon, per kiu oni povas fleksi la ludatan tonon. Vidu subtona, supertona, falsa, blusa tono.

flemadidlo = flamadiddle

Tamburluda rudimento. Kombino de flemo kaj paradidlo.

flemo = flam

Tamburluda rudimento. Simpla bato kun unuobla antauxbato. Vidu rufo.

fluto = flute, recorder

Blovinstrumento, kiu konsistas el rekta tubo kun truoj kaj/aux klapoj. La sonon oni kreas blovante kontraux egxo en truo flanka (transversa fluto), aux ekstremajxa (ekz. bekfluto).

fokstroto, fokstrotodanco = fox-trot

1. Populara pardanco en 4/4-takto. Kreita en Usono en 1914.

2. Muziko por tia danco.

folklora muziko = folk music

Popola tradicia muziko, kontraste al populara muziko kaj arta muziko.

folklora roko = folk rock

Ia mikso inter roko kaj folklora muziko. Fairport Convention, Steeleye Span, Alan Stivell. La esprimo Folk rock havas en Usono iom specialan signifon (Bob Dylan, Byrds), sed ankaux tio estas speco de folklora roko, nome Usona folklora roko.

for = off

Surskribo sur klavo aux alispeca sxaltilo, per kiu oni malsxaltas (kaj ofte ankaux sxaltas) elektran aparaton. Vidu ek, kuru, eligu, iru, pauxzu, rekuru, stop.

fortepiano = piano

La origina nomo de piano.

frapfrazo = lick

Mallonga placxa muzika frazo ene de la harmonia framo de unu akordo. Vidu ripetfrazo.

frapofingrado = hammer(-on)

Ludado de tono sur kordinstrumento per tiel forta frapa fingrado kontraux la fretojn aux la fingrotabulon, ke la kordo ekvibras sen bezono de pincxado. Vidu cxapmanbastono.

frapopincxado = popping, hit and pick, woodslapping

Maniero ludi basgitaron multe uzata en ekz. funko. Oni alterne forte frapas la kordojn per la flanko de la dikfingro kaj tre forte tirpincxas ilin per la aliaj fingroj. Ankaux en frua jxazo oni foje tiel ludis kontrabason por entute esti auxdata.

fresxa jxazo = cool jazz

Speco de jxazo aperinta fine de la 40-aj jaroj, karakterizata de senstrecxa ritmo, retenata ludado kaj pli komplika kompona strukturo. Miles Davis, Lennie Tristano, Stan Getz.

freto = fret

Cxiu el la suprenstarantaj linioj sur la fingrotabulo de kordinstrumento, kiuj montras, kie oni fingru la diversajn tonojn.

frevo = freve

Brazila muziko kaj danco tre populara, ligita al la karnavalo, cxefe en la Brazila nord-oriento. Vidu sambo.

frigia modalo = Phrygian mode

Vidu modalo.

fronta membrano = front head

Tiu membrano de druma bastamburo, sur kiun oni ne batas, sed kiu nur resonas. Vidu funda membrano, bata membrano.

funda membrano = bottom head

Tiu membrano de tamburo, kiu trovigxas sur la funda aperturo. En drumaj tamburoj la funda membrano ne estas batata, sed nur resonas. Vidu fronta membrano, bata membrano.

funko = funk (music)

1. Speco de tre ritma, sinkopa muziko parenca al soulo. James Brown, George Clinton. Vidu repo.

2. = souljxazo.

furoro = vogue, craze, hit

1. Disvastigxanta modo, sukceso.

2. = furorajxo.

furorajxo = hit

Tre sukcesa muzikpeco, kies registrajxo estas multe acxetata kaj/aux ludigata en radio k.s. Vidu sxlagro.