Roko kaj Popo
Alfabeta terminaro - NOP
nadlo = stylus
Vidu sonprenilo.
naturigilo = natural (sign)
= bekvadrato. Kromsigno de muzika notacio. Nuligas antauxan bemolon aux dieson. Vidu bemolo, dieso, dubemolo, dudieso.
nauxno
= nauxto.
nauxto = ninth
1. La nauxa tono de diatona gamo, egala al la dua, sed okton pli alta.
2. Intervalo de la du ekstremaj el naux sinsekvaj tonoj de diatona gamo.
netonala = atonal
Tia, ke gxi ne uzas difinitajn tonalojn.
nita cimbalo = rivet cymbal
Speco de cimbalo kun kelko da truoj, en kiuj estas loze metitaj nitoj. Kiam oni batas nitan cimbalon, la nitoj vibras kreante specialan kontinuan sonon.
normala kased(bend)o = normal cassette
Vidu kasedo.
notacio, muzika notacio = (musical) notation
Sistemo de signoj por skribi muzikon. Vidu liniaro, klefo, tonalsigno, noto, silento, kromsigno.
noto, muziknoto = note
Signo de muzika notacio. Montras la tonalton kaj dauxron de unu tono aux bato. Laux la dauxrolongo oni distingas inter “plena noto”, kiu dauxras tutan mezuron en 4/4-takto (la plej ofta takto), “duona noto”, kiu dauxras duonon de plena noto, “kvarona noto”, “okona noto”, “dek-sesona noto”, “tridek-duona noto” kaj “sesdek-kvarona noto”. Vidu silento.
Nov-Orleana jxazo = New Orleans jazz
Speco de jxazo kreita cxirkaux 1900 en Nov-Orleano en Usono. Ludata de 3 aux 4 blovinstrumentoj kaj ritma sekcio. Uzas komunan improvizadon. Oliver’s Creole Jazz Band.
ojo = oi (music)
Speco de muziko parenca al punko. 4-skins, Splodge, Blitz.
okona noto, okono = eighth note, quaver
Vidu noto.
oktavo
= okto.
okto = octave
1. La oka tono de diatona gamo (nome identa al la unua, sed kun duobla frekvenco).
2. Intervalo de la du ekstremaj el ok sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - C en la sekva okto).
ora disko, orpremia disko = gold record
Premio por disko, kiu vendigxis en certa kvanto (malsama en diversaj landoj, ekz. unu miliono). Ankaux la premiita disko mem estas nomata “ora disko”.
orgeno = organ
Muzikinstrumento kun klavaro, pedalaro kaj tuboj, tra kiuj aero estas blovata. Vidu elektra orgeno, hamondorgeno.
ortodoksa teno = orthodox grip
Maniero teni du tamburbastonetojn, unu mano la dorson supre, la alia la manplaton supre. Devenas de la tekniko de marsxtamburoj. Vidu simetria teno.
oscililo = oscillator
Ilo por krei oscilojn (= vibrojn). En sintezilo la tonoj estas kreataj per elektraj oscililoj. Vidu filtrilo.
palmvina muziko = palm-wine music
Speco de akustika gitardominata Afrika muziko parenca al hajlajfo kaj jxujxuo. Kwaa Mensah. Vidu afro-, bakango, cximurengo, kvelao, makoso, sukuzo.
panorami = to pan
Loki sonon en la stereofonia “panoramo”, cxu ekstreme dekstre, cxu ekstreme maldekstre, cxu ie inter la ekstremoj. Vidu panoramilo.
panoramilo = pan pot
Regilo, per kiu oni panoramas sonon. En stereofonia miksilo cxiu kanalo havas sian propran panoramilon. Vidu sonekvilibrilo.
papagismo
Vidu papago.
papago = parrot
Artisto, kiu tute ne scias la lingvon, en kiu li kantas (teatras aux simile), sed kiu nur parkerigis la vortojn. La papagismo estas fenomeno preskaux ekskluzive Esperanta, kaj la granda subteno kaj atento, kiun la papagoj ricevas de la Esperantistoj, montras neseriozan sintenon al la propre Esperanta kulturo.
paradidlo = paradiddle
Tamburluda rudimento. Serio de batoj per alterne dekstramana kaj maldekstramana bastonetoj interrompita de du sinsekvaj batoj per la sama mano. Vidu flemo, flemadidlo, rufo, rulado.
parametra ekvalizilo = parametric equalizer
Vidu ekvalizilo.
paroltamburo
= gangano.
pasiva elektroniko = passive electronics
Vidu aktiva elektroniko.
pauxziga klavo = pause button
Klavo, per kiu oni igas ekz. magnetofonon pauxzi en la ludado de bendo, k-diskludilon pauxzi en la ludado de k-disko k.t.p. Surskribo: pauxzu. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, sxaltilo.
pedala sxtalgitaro = pedal steel guitar
Elektra kordinstrumento muntita sur krurohava tabulo kun pedaloj kaj stangoj, per kiuj oni reagordas dumlude. Ludata per ronda sxtala glitilo nomata “sxtalo”. Uzata precipe en kontreo. Vidu glitgitaro, Havaja gitaro, sxtalgitaro.
pedalo = pedal
1. Mekanismo, kiun oni manipulas perpiede. Ekz. pedalo de bastamburo, piano, cxarlestono.
2. Surplanka efektilo sxaltata piede.
pendanta tamo = small tom, mounted tom
= tameto. Vidu tamo.
perkuti = to strike, tap, percuss
Frapi (malmolan objekton kontraux alia) por krei sonon. Vidu perkutinstrumento.
perkutinstrumento = percussion
1. Muzika instrumento, kiun oni sonorigas per perkuto (frapo), ekz. tamburo, marimbo, cimbalo.
2. Kun J-finajxo: Aro de perkutinstrumentoj aliaj ol tiuj en drumo, ludataj de unu perkutinstrumentisto. Vidu drumo.
peza = heavy
Eco de muziko ne tro rapida kaj kun emfazo je forta ritmo kaj densa (ne necese lauxta) sono. Vidu metalroko.
piano = piano
Granda instrumento kun kordoj, ludata per klavaro. La kordoj de ordinara piano estas vertikalaj (vertikala piano), tiuj de granda orkestra piano estas horizontalaj (horizontala piano). Vidu elektra piano.
picxo, pitcxo
EVITINDAJ. → tonalto.
pikplukado = chicken-picking
Speco de gitarludado uzata precipe en rapida kontreo. Konsistas el rapidaj mallongaj (re)frazoj kun mallongegaj tonoj ludataj kun (parte) dampitaj kordoj. Alvin Lee, James Burton.
pincxi = to pick, to pluck
Vibrigi kordojn de instrumento per la fingropintoj, aux per la ungoj. Vidu frapofingrado, frapopincxado, plektro.
pirata albumo = bootleg (record)
Albumo eldonita sen permeso de la kopirajta posedanto aux la artisto. Gxi povas esti aux senlegxa kopio de ordinara albumo, aux senlegxa registrajxo, kiun la artisto ne deziras eldonita.
planka tamo = floor tom
= tamego, staranta tamo. Vidu tamo.
plato = pad
Tambursimila, sed plata kaj mem praktike silenta ilo, sur kiun oni batas en elektronika drumo. La plato sentas la batojn, kaj sendas impulsojn al sintezilo, kiu produktas la enprogramitan (perkutan) sonon. Vidu sintezilo, sampli.
plauxda cimbalo = splash cymbal
Speco de kraka cimbalo. Tre malgranda kaj maldika, faranta mallongdauxran altfrekvencan krakon, kvazaux plauxdon.
plektro = plectrum, pick
Malgranda maldika peco de plasto aux alia materialo, tenata mane, kaj uzata por vibrigi la kordojn de gitaro, mandolino k.t.p. Vidu fingroplektro kaj elektra arcxo.
plektrosxirmilo = pick guard, scratch plate
Ordinare plasta plato fiksita sur la korpo de kordinstrumento ludebla plektre, ekz. gitaro, por protekti la korpon kontraux trafoj de la plektro dumlude.
plena noto = whole note, semibreve
Vidu noto.
plenduta gamo = whole-tone scale
Sestona gamo konsistanta el nur plendutoj, ekz. C, D, E, F diesa, G diesa, A diesa.
plenduto = whole tone
Vidu duto.
plenigo = fill in
Frazo ludata de (akompana) instrumento kvazaux por plenigi truon en la muziko, ofte en tiuj lokoj, kie la melodio mem pauxzas. Plenigoj ankaux ofte aperas gxuste antaux nova parto de la muzikpeco, kiel enkonduko al gxi. Vidu respondfrazo.
plurvocxa = polyphonic
Tia, ke pluraj tonoj (vocxoj) estas samtempe ludataj/ludeblaj. Ekzistas plurvocxaj sinteziloj, per kiuj eblas ludi plurajn tonojn samtempe, kaj unuvocxaj per kiuj ne eblas ludi akordojn. Vidu multatembra.
podia skatolo = stage-box
Skatolo kun pluraj sxtopilingoj, al kiuj oni konektas la mikrofonojn kaj aliajn aferojn sur podio. Vidu kombinita kablo.
podio = stage
Altigita loko en koncertejo, kie muzikistoj trovigxas dum koncerto.
podia
= koncerta.
ponto = bridge
Elstarajxo sur la instrumenta korpo (ligna peco aux simile), sur kiu estas strecxitaj la kordoj de kordinstrumento. La ponto de gitaro estas gluita al la korpo, dum tiu de violono estas negluita. Vidu selo, kapo.
popo, popmuziko = pop (music)
1. Speco de muziko varianta laux la tempoj kaj modoj, sed normale karakterizata de dancebla ritmo kaj facile memoreblaj melodioj kaj tekstoj. Irving Berlin, Frank Sinatra, Gilbert Becaud, Monkeys, Tom Jones, Abba, Ala Pugacxova, Lionel Ritchie, Madonna. Vidu sxlagro.
2. EVITINDA. Mallongigo de populara muziko.
poproko = pop rock
Roko kun multaj el la ecoj de popo. Beach Boys, Beatles, Eagles.
populara muziko = popular music
Gxenerala esprimo por cxiuj specoj de muziko, pri kiuj interesigxas la grandaj popolamasoj. Kontrastas unuflanke al arta muziko (“klasika muziko”), kiu havas pli limigitan publikon, kaj aliflanke al folklora muziko. Precize kia muziko estas nomata “populara”, tre varias laux la tempoj, lokoj kaj modoj. Vidu popo.
portebla studio = porta-studio
Speciala plurkanala kasedmagnetofono kun enkonstruita miksilo. Povas servi kiel simpla muzika studio.
posta tusxo = aftertouch
Funkcio de kelkaj sintezilaj klavaroj, cxe kiuj plia premo sur klavo post la ordinara premo kauxzas ian sxangxon de ekz. la tonalto, tembro aux lauxto de la sono.
posxkasedludilo
posx-k-diskludilo, posx-KD-ludilo, posx-kompaktadisk- = CD Walkman
Portebla tre malgranda k-diskludilo auxskultata per kapauxskultiloj.
[“Posx-k-diskludilo” elparoligxu “posxkodiskludilo”.]
posxmagnetofono = Walkman
= posxkasedludilo. Portebla tre malgranda kasedmagnetofono auxskultata per kapauxskultiloj. Enhavas foje ankaux radion.
posxradio = radio Walkman
Portebla tre malgranda radio auxskultata per kapauxskultiloj.
potenciometro = potentiometer, pot
Regilo funkcianta per variado de impedanco.
primo
= unuto.
produktisto = producer
Organizanto de la laboro de artisto en studio. Nuntempe bona produktisto estas preskaux same grava kiel la artisto por la fina rezulto. Vidu managxero, turnemanagxero.
prokrastilo = delay unit
Efektilo, kiu kreas efekton per prokrasto de la sono. Vidu ehxilo, elfazigilo, flangilo, hxorilo.
prokrasto = delay
Malfruigo de signalo. Miksante prokrastitan signalon kun la neprokrastita origina signalo oni povas krei diversajn sonefektojn. Elfazigo, flango, spacosono kaj ehxo estas specoj de prokrasta efekto. Vidu hxorilo.
promenbaso = walking bass
Maniero ludi bason ofta en jxazo. Anstataux resti je la akordaj tonoj, la baso kvazaux promenas laux la gamo aux ecx kromate, kun pli-malpli unu tono por cxiu pulso.
psikedela roko = acid rock, psychedelic rock
Speco de roko, kiu provas krei efektojn similajn al tiuj de drogoj. Grateful Dead, Frank Zappa, Pink Floyd.
pulso = beat, pulse
= bato. Cxiu el la akcentoj en mezuro. La nombro de pulsoj dependas de la takto. Vidu cxefpulso.
punko = punk (rock)
Speco de agresa roko de la sepdekaj jaroj. Pretendis reiri al la simplaj fundamentaj ecoj de roko. Ramones, Sex Pistols, Clash. Vidu ojo.
punktita noto = dotted note
Ordinara noto sekvata de punkto, kiu montras plilongigon de la dauxro je duono. Vidu duolo.