PMEG 2023

12.3.6.6. Malgraux

Malgraux montras ion, kio devus malhelpi, sed kio tamen ne sukcesas malebligi la aferon:

  • Cxiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni cxiam staris forte, malgraux cxiuj ventegoj.L2.92 Cxiuj ventegoj ne sukcesis malebligi, ke ni staris forte.

  • Post mia forveturo li, malgraux sia malbona farto, veturis ankaux Bruselon.OV.247 La malbona farto ne sukcesis malebligi la veturon al Bruselo.

  • Se mi ne scius, ke malgraux via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin.M.46 La ventanimeco ne estas suficxa kialo por nomi lin malbona knabo.

  • Miaj tieaj enspezoj [...] ne suficxis malgraux mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado!L1.113 Oni povus supozi, ke pro la modesta vivado la enspezoj suficxos, sed tiel ne estis.

  • Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraux cxio... mi ne povas... ne, mi ankoraux ne povas! Adiaux!M.172 Eble mi devus toleri ankaux ofendojn, sed mi tamen ne povas tion fari. Malgraux cxio ricevas sian signifon de la kunteksto, ekz. “malgraux cxiuj supozoj”.

Malgraux tio ke «

Oni povas uzi malgraux ankaux antaux ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Li forveturis malgraux tio, ke mi malpermesis tion. Tio, ke mi malpermesis forveturadon, ne povis malhelpi, ke li forveturis.

Malgraux (tio) ke tre similas al kvankam.