PMEG 2023

14.2.7. Nun

Nun = “en tiu cxi tempo aux momento, en la tempo kiam mi parolas”:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9...mi iras en tiu cxi parola momento...

  • Lia filo mortis kaj estas nun malviva.FE.31

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.FE.22

  • La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega.FE.31

  • Nun li diras al mi la veron.FE.24

Ne konfuzu nun kun nu, kiu estas ekkria vorteto kun tute alia signifo. Legu ankaux pri la apenaux uzata esprimo cxi tiam ≈ nun.

Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankaux aliaj verboformoj povas aperi:

  • Nun vi plu ne ricevos kisojn!FA2.54En tiu cxi momento kaj plu poste... Nun cxi tie montras kaj la nunon, kaj la postan estontan tempon.

  • Nun mi farigxis laca. Temas pri la nuna rezulto de antauxa sxangxigxo.

  • Nun gxi jam malaperis.Nun gxi estas for.

  • Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.FE.18...nun vi komencu vian sercxadon.

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.FE.25 US-verboj ne montras tempon.

Ofte nun estas uzata pli gxenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:

  • Nun komputiloj farigxas pli kaj pli oftaj en la mondo. Oni ankaux povus uzi hodiaux.

Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaux novan situacion, novajn cirkonstancojn:

  • Mi lasis ilin tute cxirkauxfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj.Rt.67...en la situacio, kiu nun ekestis...

Tio, kio kauxzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun rilata kiam aux kun ke:

  • Nun kiam vi alvenis, ni povas komenci.

  • Nun ke mi ricevis garantiojn, mi ne plu timas.

Nun pri pasinteco «

En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaux la auxskultanto mem cxeestus la okazajxojn, kvazaux estus nuna tempo:

  • Nun sxi aliris al la skribtablo.M.178Tiam sxi aliris...

  • Cxiuj alte sxatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.FA2.30

  • Nun gxi estis iom ripozinta.FA2.6

Legu ankaux pri simila uzo de hodiaux, hieraux kaj morgaux, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo.

Kun rolvorteto «

Oni povas antaux nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:

  • Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.FE.25 Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.

  • Tiu reformo [...] ecx per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj gxis nun ellernis Esperanton.L1.180 Temas pri la tuta tempo gxis la nuno.

Komparu kun la uzo de rolvortetoj antaux hodiaux, hieraux, morgaux kaj antaux tabelvortoj je AM.

Vortfarado «

  • Nuna = “okazanta aux estanta nun”: Kun la nuna numero finigxas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.OV.82 La nuna situacio estas neeltenebla.

  • Nun(ec)o = “la nun estanta tempo”: Gxi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.M.69 Sxi cxiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj aferoj.

  • gxisnuna = “tia, ke gxi estis/okazis/agis... gxis nun”: En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la gxisnunaj batalantoj de nia afero.OV.363...pri tiuj batalantoj de nia afero, kiuj batalis gxis nun. / Miaj gxisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraux la tutan rondon da diversaj homaj laboroj.M.126Tiuj provoj, kiujn mi gxis nun faris, ne ampleksis...