PMEG 2024

18.1. Oficialaj ekkriaj vortetoj

Adiaux «

Adiaux estas gxentila salutvorto por disigxoj (precipe kiam oni disigxas por longa tempo aux ecx por cxiam): Adiaux, kara hejma domo!Rt.122 Adiaux por cxiam!Rt.23

Adiaux povas ankaux roli O-vortece. Tiam gxi estas citajxo: Por cxiu okazo mi volas diri al vi porcxiaman adiaux.FA1.76

Adiauxi = “diri adiaux!” (aux alimaniere esprimi la saman ideon): Sxi adiauxis lin per la mano, kaj malaperis.

Adiauxo = “eldiro de adiaux!” (aux esprimado de la ideo adiaux! en alia maniero): Johano kapsignis al li adiauxon.FA1.61

Adiauxa = “esprimanta adiauxon, rilata al adiauxo” k.s.: Cxi tiu saluto estis klare adiauxa.M.180 Morgaux estos la adiauxa vespero.

La vorto adiaux mem estas tre malmulte uzata en la praktiko. Kutime oni uzas la esprimojn gxis (la) revido! kaj gxis (la)!, kiuj tamen esprimas, ke oni antauxvidas rerenkontigxi, eble ecx baldaux. Kunmetajxoj kiel adiauxi, adiauxo kaj adiauxa estas tamen oftaj.

Bis «

Bis estas lauxda ekkrio, per kiu oni povas peti aktoron aux artiston ripeti ion bonan aux montri pli de sia arto. Bis ankaux povas esti uzata en instrukcioj pri kantado k.s. por montri ripetadon. Bisi = “krii bis!” (por peti ripeton). En iuj lingvoj bis havas pli vastan uzadon, sed en Esperanto gxi (ankoraux) estas limigita al artistaj kaj muzikaj okazoj. En la praktiko tamen bis estas malofte uzata. Por lauxde peti aktoron aux artiston pri ripeto aux aldona prezento, oni uzas pli ofte esprimojn kiel pli, plian, denove aux ion similan.

Fi «

Fi montras malsxaton aux abomenon: Fi, kiel abomene!FE.26 Fi!” li subite ekkriis, “la rozo estas ja difektita de vermo!”FA2.53 Fi baze estas vorteto (memstare uzebla ekkrie), sed gxi estas pli ofte uzata prefiksece aux kiel ordinara radiko: fia = “malestiminda”.

Ha «

Ha montras ekmiron aux surprizon: Ha, kiel bele!FE.26 Ha! kie vi ricevis la tutan monon?FA1.22 Ripeta ha povas esprimi pli vivan senton: Ha ha!” ekgxemis la malgranda Niko, vidante kiel la tuta mangxajxo malaperas.FA1.15 Ripeta ha estas ankaux uzata kiel sonimito de ridado: Kiel oni povas ne ridi! [...] ha, ha, ha!M.137

Ha plus la neoficiala ekkria vorteto lo formas kune la duvortan ekkrion ha lo, kiu estas uzata kiel alvoko, precipe en telefonado.

He «

He estas uzata precipe por altiri ies atenton: He, vi, venu cxi tien!Rz.37 He; kion vi tie havas en la sako?FA1.16 Komparu kun la neoficiala vorteto hej.

Ho «

Ho estas gxenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton: Ho, cxielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas?”FE.21 Ho belega Italujo!FA1.142 Ho! Diablo gxin prenu!Rz.93 Ho, Dio! kion vi faras!FE.26 Ho, mia kor’!FK.303

Ho estas uzata aparte ofte cxe alvokoj por plivigligi aux pliseriozigi: Al Vi, ho potenca, senkorpa MisteroFK.439 Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo.FE.21 Ho estas ofte kombinata kun aliaj ekkriaj vortetoj: ho ve, he ho ...

Hura «

Per hura oni esprimas gxojon, aprobon, entuziasmon k.s.: Cxiuj aplauxdis kaj lauxte aprobis, kaj Knut kriis “hura!”FA3.61 Legu ankaux pri la formo hu ra°.

Nu «

Nu esprimas, ke sekvos io aparte atentinda. Gxi estas uzata en multaj diversaj manieroj. Alvoko: Nu, mia filino?” — “Jes, patrino.”FE.21 Nu, Alfred”, ekkriis la doktoro, “kion Vi diros al tio cxi?”BV.30 Malpacienco: Nu, iru pli rapide!FE.26 Nu, nu malsagxulo, cxesu!Rz.24 Konsento, koncedo: Nu, bone, bone!Rt.12 Nu do, venu, se vi vere insistas. Fino de interparolo: Nu, bone do, tial ni iru!Rt.30 Nu, bonan nokton!H.2 Surprizigxo: Nu! Kiu supozus ion tian? Nu, mi neniam atendis tion! Dubo, hezito: Nu, kiel nun, Anton Antonovicx?Rz.15 Klarigo: Nu! Tion kauxzis difekto en la hejtilo. Rezignacio: Nu, tia estas la vivo. Nu, kion fari? Konsolo: Nu, nu! Ne ploru!

Ve «

Per ve oni esprimas kordoloron aux bedauxregon pro malfelicxo: “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.FE.21 Ho ve al ni, ke ni pekis!Pk.5 Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radsxiritaj, kvaronigitaj!Rt.66 Ve povas ankaux montri minacon al alia persono: Tiam ve al vi estos, se vi movos viajn sxultrojn aux faros malkontentan mienon.Rt.41 Ve estas” [...] “al la viro, se virino kuragxas lin kritiki.”Gm.52 Veo = “plenda ekkrio”, hejmveo = “nostalgio (pri la hejmloko)”, ve(ad)i = “plende kri(ad)i, lamenti”.