PMEG 2023

12.3.4.3. Cxe

Cxe montras pozicion proksiman. La signifo de cxe tre varias laux la kunteksto. Ofte cxe montras simple lokon gxenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke cxe nepre montras tusxecon. Fakte cxe nur montras proksimecon. La diferenco disde apud estas, ke apud normale montras flankan pozicion (dekstre aux maldekstre). En frazoj kun cxe ofte temas efektive pri intertusxa proksimeco, sed tion ne montras cxe, sed la kunteksto:

  • Kontrauxe cxe unu el la muroj staris negranda sxranketo.M.7Kontrauxe tute proksime de unu el la muroj (versxajne tusxante gxin) staris...

  • Cxe la angulo de la strato Swieto-Jerska sxi haltis.M.92 Sxi haltis tute proksime de la angulo (versxajne ne tusxante gxin).

  • Metu la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.Er.28 La lokoj de la du ringoj estas la finoj de la surbrustajxo.

  • La stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro.Er.27

  • Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26...en mia loko... ...en mia hejmo... Cxe ofte montras ies hejmon aux kutiman restadlokon.

  • La rajto logxas cxe la venkinto.Rt.13

  • Mi servis cxe la komerca konsilano.FA3.76

  • Cxe botisto la sxuo estas cxiam kun truo.PE.1156En la hejmo de botisto...

  • En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol cxe ni.FA2.133...ol en nia (malvarma) lando.

  • Li ofte venadis en la butikon cxe la strato Ptasia.M.158 Zamenhof normale uzis cxe strato k.s. por montri trovigxon de domo, logxadreson k.t.p. Nuntempe oni preferas en.

  • La tramo numero 8 de nia urbo haltas cxe pli ol dudek haltejoj.

  • Kiel maldika sxi estas cxe la koksoj!FA1.44

  • Okazon kaptu cxe l’ kapo, cxar la vosto estas glita.PE.525 Tenatan korpoparton oni normale montras per je.

  • La maljunaj geedzoj sidis cxe sia vespermangxo.FA2.120 Ili okupigxis pri la vespermangxo.

  • Baldaux seriozeco anstatauxis cxe sxi la momentan gajecon.M.47...en sxia spirito...

  • La diritan dogmon [...] ni trovas en formo konforme esprimita nek cxe Kristo, nek cxe Mozeo, nek cxe iu alia, – ni trovas gxin nur cxe Hillel.OV.331...nek en la diroj de Kristo, nek en la profetajxoj kaj legxoj de Mozeo, nek en tio, kion diris aux skribis iu alia, – ni trovas gxin nur en la instruoj de Hillel.

  • Kopirajto cxe la auxtoro/cxe la eldonejo.La kopirajto trovigxas cxe... La kopirajto apartenas al... Kutima (mallongigita) enskribo pri kopirajto en libroj k.s.

  • Se lin kompari kun la nuna regxo, li estis Apolono cxe Satiro!H.14...li estis kiel Apolono kompare kun Satiro. Cxi tie cxe estas uzata figure por montri komparon. Oni imagas lin en la proksimo de Satiro. Oni ankaux povas uzi apud tiumaniere.

Tempo «

Cxe povas ankaux montri proksimegecon tempan:

  • Cxe la komenco de la tagigxo la tuta arbaro aperis bele kovrita de prujno.FA3.32Kiam komencis tagigxi...

  • Cxe la efektiva najtingalo oni neniam povas antauxkalkuli, kio venos, sed cxe la artefarita birdo cxio estas difinita.FA2.29Kiam la efektiva najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo.FE.41...kiam okazas la plej malgranda bagatelo.

  • Cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aux floro aux multekosta sxtono.FE.15Samtempe kiel cxiu vorto...

  • Cxe cxiuj viaj krimoj vi estas ankoraux sanktulo en komparo kun la patromortiginto.Rt.131 Cxi tie estas ankaux ideo de kontrasto. Oni ankaux povus uzi malgraux.

Por montri horon oni tamen ne uzas cxe, sed cxiam je.

Cxe + direktaj rolmontriloj «

Estus tute logike uzi de cxe, al cxe, kaj cxe + N-finajxon, por montri movigxon de aux al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al aux N-finajxo per si mem suficxas. Efektive cxe nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenaux aldonus ion gravan al la signifo:

  • Sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi.Rgx1.3...de pozicio cxe mi. Simpla de mi suficxus.

  • Sxi prenis mian filon al cxe si....al pozicio cxe si. Suficxus al si.

  • Movu la sxrankon cxe la muron. Suficxus al la muro.

  • Sxi translogxigxis cxe sian fratinon. Suficxus al sia fratino.

Zamenhof neniam uzis cxe + N-finajxon, sed preferis al (sen cxe) por esprimi movigxon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de cxe + N-finajxo kiel eraron. Estas tamen klare, ke cxe + N-finajxo neniel estas mallogika aux kontrauxgramatika, same kiel de cxe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaux klare, ke simpla al plene suficxas. Cxiu do rajtas mem decidi, cxu uzi cxe + N-finajxon aux simplan al en tiaj cxi okazoj.