PMEG 2024
12.3.4.4. Cxirkaux
Cxirkaux montras pozicion cxiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma pozicio malgraux la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte cxirkaux montras nur pli-malpli enferman pozicion:
La rabistoj sidis en rondo cxirkaux la fajro.FA2.68 = ... cxiuflanke de la fajro.
Miloj da kuloj svarmas cxirkaux la malgranda tendo.FA1.225
La alumeto eligis varman helan flamon, [...] kiam sxi tenis cxirkaux gxi sian maneton.FA2.113
Cxirkaux lia busxo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj.FA3.139
Sxiaj longaj belegaj haroj senorde ondigxadis cxirkaux la bela kapo.FA1.176
Vinberbrancxoj volvis sin cxirkaux altaj kolonoj.FA1.51
Sxi kusxis kun rideto cxirkaux la busxo.FA2.91 La rideto estis en tiu parto de la vizagxo.
La tero rondiras cxirkaux la suno. Oni povas ankaux diri: La tero cxirkauxiras la sunon.
Oni vidis [...] grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis cxirkaux arbaro.FA2.4
Du pentrajxoj [...] kolektis cxirkaux si amason da admirantoj.FA1.222
Iafoje cxirkaux signifas pli-malpli “en diversaj lokoj ene de”, kio estas bazita sur la ideo, ke tiuj lokoj iele trovigxas cxirkaux la mezo de la koncerna loko: Cxirkaux la cxambro staris diversaj personoj. / Tiu firmao havas oficejojn cxirkaux la mondo. Simile oni uzas ankaux la rolvorteton tra.
Cxirkaux + direktaj rolmontriloj «
Foriru de cxirkaux la logxejo de Korahx.Nm.16 = Foriru de pozicio cxirkaux ... Ankaux simpla de suficxas.
Siajn brakojn sxi metis cxirkaux mian kolon.FA1.235 = ... al pozicio cxirkaux mia kolo.
Sxi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis cxirkaux lin la pelton.FA2.54
Sxi frotis denove unu alumeton je la muro; gxi jxetis cxirkaux sin vastan lumon.FA2.114
En la cxi-antauxaj ekzemploj temas pri movigxo al pozicio cxirkaux io. Tio estas la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finajxo. Sed oni uzas cxirkaux + N-finajxon ankaux por montri movigxon al loko, kiun oni atingas per cxirkauxmovo cxirkaux io alia:
Sxi dancis cxirkaux la angulon de la pregxejo, cxar sxi ne povis halti.FA2.100 Sxi dancis al la alia flanko de la pregxeja angulo per cxirkauxmovo. La celo de la movigxo do ne estas pozicio cxirkaux la angulo, sed pozicio cxe la alia flanko de la angulo.
Cxirkaux la mondon iras la vojagxo. La vojagxo iras kompletan rondiron, kaj revenas al la komenca loko.
Komparu kun similaj uzoj de preter, tra, trans kaj kontraux.
Proksimumeco «
Antaux tempaj vortoj cxirkaux montras proksimuman tempon, cxu antaux, cxu post tempopunkto (eventuale kaj antaux, kaj post tempopunkto):
Cxirkaux la mateno la ventego finigxis.FA1.89 = Proksimume je la mateno ...
La granda persekutado [...] furiozis plej kruele cxirkaux la mezo de la dekkvara jarcento.Rn.6
Cxirkaux la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro.M.134
Cxirkaux montras proksimumecon ankaux kune kun nombrovortoj: cxirkaux tridek euxroj, cxirkaux cent jaroj k.s. Tiam oni ofte uzas la skriban mallongigon cx.: Tiu libro havas cx. 1200 pagxojn. = ... cxirkaux 1200... Legu pli detale pri tia uzo en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj.
Vortfarado «
Cxirkauxa = “trovigxanta cxirkaux io”: Li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.Rgx1.4
Cxirkauxe = “cxiuflanke de io”: Cxirkauxe regis mallumo.FA3.36 Supre sur gxi li arangxis cxirkauxe tintilojn.FA2.17 Cxiuflanke cxirkauxe gxi estis kovrita per verda sxtofo.FA2.44 La kuracisto rigardis cxirkauxen.M.194 Ardis karboj en tia kvanto, ke [...] ili povu nur eligi cxirkauxen agrablan varmon.M.147
Cxirkauxi = “esti en cxirkauxa pozicio, teni cxirkauxe, iri al pozicio cxirkauxa”: La gxardenon cxirkauxis fera krada barilo.FA2.149 Per la brako sxi cxirkauxis la malgrandan talion de la infano.M.9 Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.Sm1.23
Cxirkauxigi = “kovri cxiuflanke, almeti ion cxiuflanke”: Vi cxirkauxigus vian kolon per travidigaj puntoj.M.155