PMEG 2023

30.4. Verboj kun al-komplemento

Multaj verboj povas havi al-komplementon, sed cxe kelkaj verboj la al-komplemento estas aparte grava. Cxe tiaj verboj al-komplemento montras tiun, kiu profitas aux malprofitas de la ago. Tiaj verboj estas normale objektaj.

doni Subjekto estas tiu, de kiu io iras, kaj kiu normale kauxzas tiun iron. La objekto estas tio, kio transiras al iu. La al-komplemento estas tiu, kiu ricevas la objekton: La patro donis al mi dolcxan pomon.FE.10 / Sxafoj donas lanon al sia posedanto. / Muziko donas plezuron al la auxskultantoj.
lavi La subjekto estas normale tiu, kiu kauxzas la lavadon. La objekto estas tio, kio farigxas pura: Mi lavis min en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.FE.18 / La lavisto lavis tolajxon. Ofte la objekto estas korpoparto. La posedanto de la korpoparto iel profitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komplemento: Mi lavas al mi la manojn. / Li lavis al la bebo la vizagxon. Oni povas ankaux uzi posedan priskribon por montri la posedanton de la korpoparto: Mi lavas miajn manojn. / Li lavis la vizagxon de la bebo.
sxteli La subjekto estas tiu, kiu kontrauxlegxe ekhavas ion, kaj kiu ankaux kauxzas tiun ekhavon. La objekto estas tio, kio kontrauxlegxe transiras al la subjekto. Tiu, kiu perdas la objekton, malprofitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komplemento: Vi sxtelis al mi mian filon el la brakoj.Rt.50 Oni ankaux povas uzi de-komplementon por tiu, kiu perdas ion. Tio estas ofte pli klara esprimomaniero, cxar efektive temas pri demovo: Vi sxtelis de mi karan horon.Rt.35 (La radiko SXTEL estas ankaux uzata prefiksece kun speciala signifo.)
aparteni La subjekto estas havajxo, posedajxo aux simile. La al-komplemento estas tiu, kiu havas la aferon. Objekto ne aperas: La rozo apartenas al Teodoro.FE.5 / La estonteco apartenas al ni.FK.267 Legu ankaux pri aparteni kaj havi.