PMEG 2023

30.3. Objektaj verboj

Multaj subjektaj verboj povas krom subjekto havi ankaux objekton. Ili estas objektaj verboj.

vidi La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata: La knabino vidas la domon. / Cxu vi vidis la akcidenton?
preni La subjekto estas tiu, kiu kauxzas la agon kaj ekhavas la objekton. La objekto estas tio, kio pro la preno transiras al la subjekto: Sxi prenis el la sxranko la argilan krucxon.M.13 / Ili prenis la soldaton kaj jxetis lin en malliberejon.FA1.11 Se oni volas precize diri, kiu parto de la objekto estas trafata de la preno, oni uzas je-komplementon: Poste sxi prenis Gerdan je la mano.FA2.57 (La mano apartenas al Gerda.) La korpoparto aux ilo uzata de la subjekto povas aperi kiel per-komplemento: Per sia terura mano li prenis min je la kolo. / Per tenajlo li prenis la feron el la fajro.
mortigi La subjekto estas la kauxzanto aux la kauxzo de la morto. La objekto estas tiu, kiu mortas: David [...] batis la Filisxton kaj mortigis lin.Sm1.17 / Troa drinkado mortigas la drinkanton. Legu pli pri IG-verboj.
helpi Subjekto estas la faciliganto. Tio, kies tasko aux laboro estas faciligata, povas esti objekto: Cxiuj esperantistoj en la dauxro de la tuta jaro volonte helpados la organizantan komitaton per siaj konsiloj kaj laboroj.L1.84 Oni ankaux povas uzi al-komplementon anstataux objekto: Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi.FE.41