PMEG 2023

30.9. IGX-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IGX estas cxiam senobjektaj.

Ordinaraj IGX-verboj «

Ordinaraj IGX-verboj montras transiron al nova stato. La radiko aux radikoj antaux IGX montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IGX-verbo estas tio, kio eniras en novan staton. Eventuala kauxzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Cxe IGX-verboj kauxzanto ne estas interesa.

malpurigxi La subjekto estas tiu, kiu farigxas malpura: En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis.FE.39 / Ili malpurigxis per siaj faroj.Ps.106
glaciigxi La subjekto estas tio, kio farigxas glacio aux glacia: Farigxis vintro, kaj la akvoj glaciigxis.FA3.62 / Cxi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciigxas en bulojn.FA1.207
edzinigxi La subjekto estas tiu, kiu farigxas edzino: Sxi edzinigxis kun sia kuzo.FE.39 / Cxu sxi edzinigxos kun vi?
sidigxi La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni subkomprenas, ke tiu mem kauxzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IGX-verbo principe nenion diras pri eventuala kauxzanto: Sxi fale sidigxis sur gxi [= la sxtuparo].M.141 / Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!FE.39 / Li sidigxis rajde sur la kapro.FA3.96

IGX-verboj faritaj el objektaj verboj «

En IGX-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aux sxangxo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se cxeestas statosxangxa signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.

La ago de tia cxi IGX-verbo estas ago, kiu sen IGX havas kauxzanton kiel subjekton. Kun IGX la kauxzanto malaperas. Aux ne ekzistas kauxzanto, aux oni ne interesigxas pri eventuala kauxzanto.

Cxe IGX-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Cxe tiaj cxi verboj IGX do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas al pasivo. Cxe vera pasivo tamen kauxzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias gxin.

detruigxi La origina verbo detrui signifas “kauxzi kompletan difekton aux malkonstruon”: La milito detruis la domojn. La subjekto de detruigxi estas tio, kio farigxas komplete difektita aux malkonstruita. Cxu iu detruis gxin, cxu gxi farigxis tia per si mem, tion la IGX-verbo ne montras: Se mi volus ankoraux esti mem legxdonanto en la lingvo [...], tiam la afero baldaux tute detruigxus.OV.59 / Tiu cxi domo detruigxis dum la milito. Cxiuj miaj planoj disfalis kaj detruigxis.
ruligxi Ruli signifas “movi ion per turnado de gxi aux gxiaj radoj”: Rulu nun al mi grandan sxtonon.Sm1.14 / La vendisto rulis sian cxaron laux la strato. La subjekto de ruligxi estas io, kio movigxas turnigxante cxirkaux si mem, aux veturilo, kiu movigxas, cxar gxiaj radoj turnigxas: La vinberoj elpremite ruligxadis sur la teron.FA4.185 / La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruligxis tre rapide.M.212 / La kalesxo ekruligxis for.BV.35
trovigxi Trovi signifas “ekvidi, renkonti ion, kion oni eble sercxis”: Cxu vi jam trovis vian horlogxon? La subjekto de trovigxi estas tio, kio estas en ia loko aux kio simple ekzistas: En la cxambro trovigxis spegulo tiel granda kiel pordo.FA3.59 / Baldaux ili trovigxis sur la strato Freta.M.105 / En cxiu objekto trovigxas difekto.PE.345 Antauxe oni uzis trovi sin anstataux trovigxi: Super la tero sin trovas aero.FE.26 Tio estas nun malofta.
movigxi Movi signifas “kauxzi, ke io ne restu en sia loko”: Sxi movadis siajn cxarmajn membrojn.FA1.213 / La maljuna saliko movis siajn brancxojn en la vento.FA2.21 La subjekto de movigxi estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pasantoj movigxis sur la trotuaroj.M.115 / La balancilo movigxas.FA2.59 Oni povas ankaux uzi movi sin, kiam io konscie kauxzas, ke gxi mem sxangxu lokon: Li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.BV.78 Sed movi sin estas uzata ankaux por nekonscia movigxado: Cxiuj flagoj sin movadis en la aero.FA1.102 Nuntempe oni uzas tamen pli ofte movigxi en tiaj okazoj.

En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komencigxi, kaj unu saman por fini kaj finigxi. En Esperanto oni devas distingi:

  • komenci = kauxzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aux kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La subjekto de komenci plej ofte estas persono:

    • La instruisto komencis la lecionon.

    • Li komencas instrui.

    • Komencis pluvi.

  • komencigxi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de komencigxi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaux cxiam estas okazajxo:

    • La leciono komencigxis.

    • La koncerto komencigxas.

    • Komencigxos nova epoko.

  • fini = kauxzi finon. Fini estas uzata kun ordinara objekto aux kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas preskaux cxiam persono:

    • La preleganto finis sian paroladon.

    • Li baldaux finos paroli.

  • finigxi = eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem). La subjekto de finigxi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaux cxiam estas okazajxo:

    • La prelego finigxis.

    • La danco finigxas.

    • Finigxos ankoraux unu tago.

Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni auxdas tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto komencos. Diru: La leciono finigxis. Kiam komencigxos la koncerto? Temas ja pri okazajxoj, kaj okazajxoj normale komencigxas kaj finigxas.

Iafoje tamen okazajxo povas kauxzi, ke alia afero komencigxas aux finigxas: La unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto ja estas okazajxo, sed temas pri la komenco de la objekto, la nova epoko.

Legu ankaux pri komenci, fini, dauxrigi kaj cxesi.

IGX-verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj «

Se verbo estas senobjekta, kaj se gxi per si mem montras transiron al nova stato, aldono de IGX normale estas sensenca kaj ecx erara. Ekz. morti sen IGX per si mem montras transiron de vivo al morto: Lia filo mortis kaj estas nun malviva.FE.31 Sed iafoje oni tamen trovas tiajn verbojn kun IGX-sufikso. Tiam IGX aldonas ian specialan nuancon. Tiu nuanco povas esti “senvole, akcidente”: En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fenestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortigxis, sed la junaj homoj felicxe sin savis.FA2.368 La morto de la pasero okazis pro akcidento. La subjekto de mortigxi estas la sama kiel cxe morti. Tia uzo de IGX estas nuntempe malofta. Zamenhof uzis ankaux la verbon cxesigxi, kiu teorie devus signifi “iom post iom cxesi”, sed li uzis gxin tamen por la simpla senco “cxesi”: Ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco farigxis cxiam pli granda, la vojo cxiam pli mallargxa, kie la vojo fine ecx tute *cxesigxis*. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis cxirkauxrajdi.FA4.42 Laux la kunteksto la cxeso ecx estis suficxe abrupta. Oni do uzu cxesis aux ekcxesis. Por esprimi iom-post-ioman cxeson, oni prefere uzu iom post iom cxesi, lauxgrade cxesi aux ion similan.

Nenormalaj IGX-verboj faritaj el objektaj verboj «

Iuj IGX-verboj faritaj el objektaj verboj estas uzataj en maniero, kiu ne kongruas kun la cxi-antauxaj klarigoj:

sciigxi La verbo scii estas objekta. La subjekto de sciigxi povas esti tio, kio aperus kiel la objekto de scii: La novajxo rapide sciigxis en la tuta urbo. Tio estas tute regula kaj normala. Sed pli ofte, kiam oni uzas sciigxi, oni uzas gxin en la signifo “ekscii” (komparu kun sidigxi = “eksidi”). La subjekto restas la sama kiel por scii dum la origina objekto farigxas pri-komplemento: Mi sciigxis pri tio de homoj plej kredindaj.Rz.6 Nuntempe oni ordinare uzas ekscii. En la komenca tempo Zamenhof ecx uzis verbojn kiel sciigxi kun objekto: Tion cxi neniu devas sciigxi!FA1.108 Nuntempe cxiuj IGX-verboj estas nepre senobjektaj, kaj oni diras: Pri tio cxi neniu devas sciigxi! Aux oni uzas ekscii: Pri tio cxi neniu devas ekscii!
timigxi La verbo timi estas objekta verbo, kaj tial la formo timigxi devus signifi pli-malpli “igxi timata/timinda”. Sed en la praktiko timigxi estas uzata nur por la senco “ektimi”, kaj la subjekto estas la timanto, kvazaux timigxi estus bazita sur senobjekta verbo: La sekvantan tagon Marta timigxis, kiam cxe la matena lumo sxi ekvidis la vizagxon de sia infano.M.182 / Cxiuj paseroj, ecx granda korniko timigxis pro tiu stranga vidajxo.FA2.125 Temas pri gxenerala timado sen efektiva objekto. Estas rekomendinde en tiaj cxi okazoj uzi cxiam ektimi anstataux timigxi.