PMEG 2024
38.3.6. GE
GE = “ambaux seksoj”. GE estas uzata cxe viraj kaj sekse neuxtralaj vortoj por doni al ili ambauxseksan signifon.
Legu ankaux pri la sufikso IN, kaj pri prefikseca VIR. GE povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj PRA.
Paroj «
GE povas montri paron:
patro → gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
edzo → geedzoj = edzo kaj lia edzino
fiancxo → gefiancxoj = fiancxino kaj sxia fiancxo
mastro → gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro
cikonio → gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro
doktoro → gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o
Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaux estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaux uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.
Grupo de parencoj «
GE ankaux estas uzata cxe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaux seksoj:
frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
filo → gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
nevo → genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)
Ambauxseksa grupo «
GE estas ankaux uzata pli gxenerale por montri, ke ambaux seksoj cxeestas en grupo:
knabo → geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
lernanto → gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
samideano → gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj
doktoro → gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
homo → gehomoj = homoj el ambaux seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)
Se vorto per si mem estas neuxtrala, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaux seksoj cxeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.
Rilatas al ambaux seksoj «
Malofte GE aperas antaux io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaux seksojn, ofte kun sxerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:
lernejo → gelernejo = lernejo por ambaux seksoj
sola → gesolaj = solaj kiel paro
Modernaj komprenoj pri seksa varieco «
Al la konsideroj pri la lingva esprimado de sekso aldonigxis lastatempe (eble ekde la jaro 2010) tio, ke iuj homoj identigxas kiel sekse neduumaj, do nek kiel viroj, nek kiel virinoj (aux eble kiel sekse ambiguaj). Tial povas estigxi duboj pri tio, kiel interpreti la prefikson GE, kies tradicia signifo “ambaux seksoj” antauxsupozas la ekziston de precize du seksoj. Sub cxi tiaj sxangxigxintaj cirkonstancoj, la interpreto de GE kiel “pli ol unu sekso” sxajnas esti kiel eble plej konforma kun la tradicia kaj Fundamenta signifo de GE: Mi renkontigxos kun du geamikoj. Temas pri unu amikino kaj unu neduuma amiko.
Legu ankaux pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la sekse neuxtrala unu-nombra pronomo ri°.
Unu-nombraj GE-vortoj «
GE-vorto kun O-finajxo tradicie povas esti nur multe-nombra, cxar devas esti pli ol unu persono por ke ambaux seksoj (aux pli ol unu sekso) povu cxeesti. Tamen delonge ekzistas eksperimenta uzado de GE en unu-nombraj vortoj kun la signifo “iu ajn sekso”. Tia uzo de GE komencis plioftigxi en la pasintaj 20 gxis 30 jaroj. Laux tiu uzmaniero de GE oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro aux patrino (aux neduuma persono en tia parenco-rilato)”, geedzo = “edzino aux edzo (aux neduuma persono en tia rilato)”.
Fakte jam en la tradicia lingvouzo ekzistas kuntekstoj, en kiuj GE praktike alprenas tian signifon, ekzemple en demando kiel Kiom da gefratoj vi havas?. La demandanto ne scias, cxu la demandato havas gefratojn de pli ol unu sekso, kaj tamen ankaux laux la tradicia lingvouzo oni povas uzi la vorton gefratoj en tiaj okazoj. Do praktike la tradicia signifo de GE ne cxiam estas “ambaux seksoj“, sed povas vastigxi al “ambaux seksoj aux iu ajn sekso” en kunteksto, en kiu estas klare, ke la parolanto ne scias la sekson de la priparolataj personoj.
Cxar la tradicia lingvouzo jam permesas la uzon de GE por grupo de personoj de nekonata sekso, oni povas argumenti, ke la vastigo de GE al kuntekstoj, en kiuj temas pri unu sola persono de nekonata sekso, ne estas drasta modifo de la uzmaniero de GE. Laux cxi tiu argumento estas eble pravigi uzojn kiel la sekva: Cxi tiun permeson devas subskribi almenaux unu gepatro de la infano. Se oni jam akceptas tian unu-nombran uzon de GE, ne plu estas granda pasxo gxenerale permesi GE kun la signifo “iu ajn sekso”, ecx kiam la sekso de la priparolata persono estas konata, sed kiam la parolanto ial ne volas mencii la sekson, aux kiam temas pri neduuma persono.
Tia sxangxo de la origina senco de GE tamen ne estas senproblema. Vorto kiel gefiloj tradicie estas komprenata kiel duseksa grupo (almenaux unu filo kaj almenaux unu filino). Sed la novstila gefiloj, kiu simple estas la multe-nombra formo de gefilo, estas sekse neuxtrala. En tia grupo eble estas nur filinoj, aux eble nur filoj. Tia eksperimenta uzo, se konsekvence aplikata, do ne nur enkondukas novan manieron uzi GE, sed ankaux kauxzas sxangxon de la signifo de cxiuj gxisnunaj vortoj kun GE.
Krome, laux la tradicia signifo de GE, GE-vorto kun alia finajxo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambaux gepatroj (pri infano)”. Se temus pri decido de nur unu el la gepatroj, oni tradicie dirus patrina decido aux patra decido (aux decido de unu el la gepatroj). Sed se oni konsekvence aplikas la proponon uzi vortojn kiel gepatro en sekse neuxtrala maniero, tio kondukas al signifosxangxo ankaux cxe vortoj kiel gepatra, kiu tiam ankaux povas rilati al nur unu el la gepatroj: Ekzemple gepatra decido tiam povas signifi “decido de unu el la gepatroj”.
Oni povas argumenti, ke la sxangxigxinta rolo de sekso en modernaj homaj socioj igis sekse neuxtralajn vortojn pli urgxe bezonataj ol en antauxaj epokoj. Unuflanke malpligravigxis sekso en sociaj rilatoj, tiel ke ofte ne estas bezonate mencii la sekson de persono. Aliflanke kreskis la videbligxo de neduumaj homoj. Tial estas eble argumenti, ke Esperanto nepre bezonas sekse neuxtralajn alternativojn al paroj kiel patro/patrino, frato/fratino, filo/filino kaj edzo/edzino.
Kelkaj proponas anstatauxe ekuzi tute novajn sekse neuxtralajn vortojn, ekz. parento° por “patro/patrino”. Tiu aliro necesigas enkonduki cxirkaux dudek novajn sekse neuxtralajn radikojn, komence apenaux vaste konatajn, kio kondukas al malpli efika komunikado. Pro tio, ke GE jam tradicie povas lauxkuntekste alpreni la signifon “iu ajn sekso”, sxajnas pli simple vastigi la uzadon de cxi tiu signifo de GE por formi sekse neuxtralajn vortojn kiel gepatro, gefrato, gefilo kaj geedzo, kiuj estas pli rekte kompreneblaj ol tute nove proponataj vortoj aparte lernendaj. Tio versxajne klarigas, kial la nova uzmaniero de GE plioftigxis en la pasintaj jardekoj.
Oni atentu, ke la nova uzmaniero de GE estas tute nebezonata cxe unu-nombraj O-vortoj, kiuj estas sendube sekse neuxtralaj, kiel homo kaj infano. Oni do ne uzu *gehomo* aux *geinfano*. La multe-nombraj formoj gehomoj (viraj kaj inaj homoj), geinfanoj (viraj kaj inaj infanoj) tamen estas tute eblaj, ecx se relative malofte bezonataj (nur kiam oni volas aparte atentigi pri cxeesto de ambaux seksoj).
Vidu ankaux la sufikson ICX°.
Ordinara radiko «
geo = paro (vira kaj ina homoj aux bestoj)
gea = rilata al ambaux seksoj
Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.