PMEG 2024
37.4. Vortigo de frazetoj
Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunsxovigxi en kunmetajxon per aldono de ia posta elemento. Tio nomigxas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga antauxelemento.
El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finajxoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aux komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finajxon de la origina frazeto, sed J-finajxojn kaj N-finajxojn oni ne konservas.
Cxe vortigo de citajxoj oni tamen ja konservas J-finajxojn kaj N-finajxojn, kaj cxe kunmetajxoj kun sin oni konservas N-finajxon.
Vortigo per A-finajxo aux E-finajxo «
Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli A-vortece aux E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A-vortojn aux E-vortojn. La rolvorteto restas, se gxi estas necesa por la signifo. Alie gxi povas forfali:
sur tablo → [sur tablo]-A → surtabla
sen fortoj → [sen fortoj]-E → senforte
inter (la) nacioj → [inter nacioj]-A → internacia
dum unu tago → [unu tago]-A → unutaga
en la unua tago → [unua tago]-A → unuataga
kun blanka cxapelo → [blanka cxapelo]-A → blankcxapela
de la nova jaro → [nova jaro]-A → novjara
kun sia vizagxo al la tero → [vizagxo al tero]-E → vizagxaltere
sur tiu flanko → [tiu flanko]-E → tiuflanke
sur tiu cxi flanko → [cxi flanko]-E → cxi-flanke (cxi ofte uzigxas prefiksece)
de/dum/en ... du monatoj → [du monatoj]-a → dumonata = ekzistanta jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn (ekz. dumonata festivalo), aperanta cxiun duan monaton (ekz. dumonata gazeto)
en/de ... la dua monato → [dua monato]-A → duamonata = rilata al la dua monato
en tiu maniero → [tiu maniero]-E → tiumaniere
en tiu cxi maniero → [cxi maniero]-E → cxi-maniere
en tia maniero → [tia maniero]-E → tiamaniere
Iafoje oni auxdas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiu aux tia eblas: en tiu maniero, en tia maniero, sed ne *en tiel maniero*. Simile oni diru tiutage (= “en tiu tago”), ne *tiamtage*.
Ankaux frazparto kun N-finajxo povas vortigxi, se gxi rolas E-vortece:
Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26 → Li staris tut(a)hore apud la fenestro.
Ili alvenis pasintan vendredon. → Ili alvenis pasintvendrede.
Okaze oni uzas A-finajxon aux E-finajxon por vortigi frazeton kun kvanta vorto kaj da-esprimo:
kun multe da kosto → [multe (da) kosto]-A → multkosta, multekosta
kun multe da brancxoj → [multe (da) brancxoj]-A → multebrancxa, multbrancxa. Principe oni ankaux povas uzi kun multaj brancxoj → [multaj brancxoj]-A → multabrancxa aux multbrancxa, sed praktike oni uzas nur E-finajxon en tiaj frazetvortoj kun komenca mult- (aux tute ne uzas ligan finajxon).
Iafoje oni vortigas kompleksan verbon. Tiam la cxefverba radiko staru en la fino:
povas pagi → pagi povas → [pagi povas]-A → pagipova = tia, ke oni povas pagi
volas scii → scii volas → [scii volas]-A → scivola = tia, ke oni volas scii
povas cxion (fari) → cxion povas → [cxion povas]-A → cxiopova = tia, ke oni povas cxion fari (ne *cxionpova*, N-finajxoj forfalas ene de frazetvortoj)
Iafoje oni cxi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon:
nigra kaj blanka → [nigra (kaj) blanka]-A → nigrablanka = tia, ke gxi havas nur la kolorojn nigro kaj blanko
J-finajxon kaj N-finajxon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj cxi okazoj anstatauxe kunskribadon: nigra-blanka. Tiam oni traktas la du A-vortojn kiel du memstarajn vortojn, kaj almetas finajxojn al ambaux vortoj: nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.
Vortigo per verba finajxo «
Oni ankaux povas vortigi frazeton per verba finajxo. Tiam la verba finajxo reprezentas ian kasxitan agon. Kion la verba finajxo reprezentas, oni devas lerni aparte por cxiu tia vorto:
per laboro → [per laboro]-(akiri)-I → perlabori = akiri per laboro. En perlabori la verba finajxo reprezentas la kasxitan ideon “akiri”. Perlabori neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas “akiri”.
fisxojn kapti → [fisxojn kapti]-(provi)-I → fisxkapti = provi kapti fisxojn, fisxi. En fisxkapti la verba finajxo reprezentas la ideon “provi”. Efektive oni povas longe fisxkapti sen kapti ecx unu fisxon. Ankaux la simpla verbo fisxi havas tian signifon. Fisxkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj vocxdoni, kiuj estas kombinoj sen kasxita ago.
Vortigo per O-finajxo «
Oni povas vortigi frazeton ankaux per O-finajxo. Tiam la O-finajxo reprezentas ian kasxitan ideon. Precize kion la O-finajxo reprezentas, oni devas lerni aparte por cxiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finajxo nenion signifas. Ordinara O-vorto havas simple la signifon de sia radiko. En frazetvortigo tamen la O-finajxo cxiam reprezentas ian kasxitan signifon:
tri anguloj → [tri anguloj]-(figuro)-O → triangulo = figuro kun tri anguloj
sub tegmento → [sub tegmento]-(cxambro/loko)-O → subtegmento = cxambro aux loko sub la tegmento (iafoje oni vidas samsence subtegmentejo, en kiu EJ estas uzata ne kiel sufikso, sed kiel ordinara radiko)
cxirkaux kolo → [cxirkaux kolo]-(cxeno)-O → cxirkauxkolo = kolcxeno
sur vangon → [sur vangon]-(frapo)-O → survango = frapo sur vangon
per fortoj → [per fortoj]-(trudo)-O → perforto = trudado de la propra volo per fortoj
unu tago kaj unu nokto → [unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O → tagnokto = 24-hora periodo, diurno
kontraux veneno → [kontraux veneno]-(rimedo)-O → kontrauxveneno = rimedo kontraux veneno, antidoto
la pli multaj → [pli multaj]-(grupo)-O → plimulto = grupo, kiu estas pli multnombra (ol alia)
oni diras → [oni diras]-(afero)-O → onidiro = afero, kion “oni” diras, famo, klacxo
nova jaro → [nova jaro]-(tago)-O → novjaro = tago, en kiu komencigxas nova jaro
mil jaroj → [mil jaroj]-(periodo)-O → miljaro = periodo de mil jaroj. La kombino jarmilo kaj la frazetvorto miljaro havas la saman signifon. Ambaux vortoj estas gxuste konstruitaj. Ili estas faritaj laux du malsamaj principoj, sed ambaux principoj apartenas al la Esperanta vortfarado. Kombinoj estas tamen gxenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo farigxis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alternativo, kiu ecx trovigxas en la Fundamento: Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron.FE.14
Finajxoj post vortetoj «
Aldono de finajxo post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo. Vorteto povas ja aperi senfinajxe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si mem:
hodiaux → hodiauxa = okazanta hodiaux, apartena al hodiaux, tia kiel hodiaux ...
tuj → tuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero ...
anstataux → anstatauxi = esti anstataux io, roli anstataux iu
Ankaux en tiaj cxi frazetvortoj finajxo povas reprezenti kasxitan ideon:
tro → [tro]-(kvanto)-O → troo = kvanto, kiu estas tro granda
hodiaux → [hodiaux]-(tago)-O → hodiauxo = hodiauxa tago
kauxzo, kial io okazis/estas ... → [kial]-(kauxzo)-O → kialo = motivo, kauxzo
loko, kie io estas → [kie]-(loko)-O → kieo = trovigxloko
Frazetvortigoj kiel antauxelementoj en kombinoj «
Oni ankaux uzas “vortigitajn” frazetojn kiel antauxelementojn de kombinoj. Plej ofte la cxefelemento estas sufikso:
la sama ideo → [sama ideo]-AN-O → samideano = speco de ano, nome ano de la sama ideo
surda kaj muta → [surda (kaj) muta]-UL-O → surd(a)mutulo = speco de ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta
altaj montoj → [altaj montoj]-AR-O → altmontaro = aro de altaj montoj
sub (la) maro → [sub maro]-SXIP-O → submarsxipo = sxipo, kiu povas iri sub la mara suprajxo
en liton → [en liton]-IG-I → enlitigi = “igi en liton”, meti en liton
volas scii → scii volas → [scii volas]-EM-A → scivolema = tia, ke oni emas voli scii
arte fari → [arte fari]-IT-A → artefaritaFA2.65 = kreita per arto, malnatura
Rimarku, ke la kunmetajxo artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo ecx ne ekzistas (neniam uzigxas). Artefarita devenas de la duvortajxo arte fari. Cxefelemento estas IT. Preciziga antauxelemento estas arte fari. Similaj vortoj estas la zamenhofaj desegnekovritaM.97 (de desegne kovri), larmelacigitaM.16 (de larme lacigi) kaj plejamatoFA2.105 (de plej ami).
Dusignifaj formoj «
Iafoje apud frazetvorto, kiu komencigxas per rolvorteto, ekzistas samforma kombino kun tute alia signifo. Tia kolizio okazas normale nur kiam temas pri A-vorto aux E-vorto:
antauxgxardena (frazetvorto) = “tia, ke gxi trovigxas antaux gxardeno”
antauxgxardena (kombino) = “rilata al antauxgxardeno (tia gxardeno, kiu trovigxas antaux io)”
antauxpage (frazetvorto) = “antaux (la) pago”
antauxpage (kombino) = “per antauxpago”
suboficira (frazetvorto) = “(trovigxanta) sub oficiro”
suboficira (kombino) = “rilata al suboficiro(j)”
Legu pli pri rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj.
Vortigo de citajxoj «
Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citajxoj. En tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva aux imaga). Oni tiam konservas cxiam la plenajn vortojn de la origina citajxo kune kun cxiuj finajxoj:
“Vivu!” → [vivu]-(krii)-I → vivui = krii “vivu!”, saluti iun per la krio “vivu!”. Rimarku, ke la U-finajxo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finajxojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto. Gxi estas vortigo de citajxo, kaj la U-finajxo estas nepre necesa por la signifo. Oni ankaux povas formi vivuo (salutkrio per “vivu!”), vivua (rilata al vivu-kriado), k.t.p.
“Ne forgesu min!” → [ne forgesu min]-(floro)-O → neforgesumino = la florspeco miozoto (la nomon kauxzis la blua koloro de la miozotoj, kiu estas simbolo de ama fideleco)
“Kiel vi fartas?” → [kiel vi fartas]-UL-O → kiel-vi-fartas-ulo = tia esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol “kiel vi fartas?” (= eterna komencanto)