PMEG 2024
38.2.25. NJ
Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun CXJ kaj ET. Antaux NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas cxirkaux 1 gxis 5 literojn:
Mario → ManjoFE.38 aux MarinjoFE.38
Klaro → KlanjoFE.38
Sofio → SonjoFE.38 aux SofinjoFE.38
patrino → panjoRz.20 aux Panjo
onklino → Onjo
fratino → Franjo
knabino → Knanjo
Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino → KuzinjoM.47, knabino → Knabinjo. Eble oni ecx povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro → Klarino → Klarinjo. Legu pri tia formale ne tute logika uzo en la klarigoj pri CXJ.
Legu ankaux pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.