PMEG

37.6. Sxajnaj kunmetajxoj

Multaj vortoj aspektas kvazaux ili estus kunmetitaj, kvankam ili ne estas. Kolego (samprofesiano) povus esti miskomprenata kiel kol-ego (longa kolo), okulo (vidorgano) povus esti miskomprenata kiel ok-ulo (persono karakterizata de la nombro 8), lumbriko (speco de vermo) kiel lum-briko (briko el lumo), haringo (speco de fisxo) kiel har-ingo (ingo de haroj). Aliaj ekzemploj estas kol-oro, vesp-ero, voj-agxo, masx-ino, mis-ilo k.s. Kiam vorto sxajnas enhavi afikson, oni parolas pri “sxajnafikso”. Efektive ekzistas tre multe da tiaj vortoj. Ili estas bona materialo por vortludoj kaj sxercoj, sed ili ankaux povas kauxzi problemojn, precipe por komencantoj.

Ofte oni provis eviti sxajnafiksojn. Ekz la vorto planedo havas “d”, kvankam plej multaj lingvoj havas “t” en tiu vorto, por eviti konfuzon kun planeto (kun ET-sufikso) = “malgranda plano”. La vorto ripeti komencigxas per “ri”, kvankam multaj lingvoj havas “re” en tiu vorto. Se la vorto estus *repeti* oni povus miskompreni gxin kiel re-peti (peti denove) kun la prefikso RE. Multaj (sed ne cxiuj) vortoj, kiuj internacie finigxas per “ul” havas en Esperanto “ol”, por eviti konfuzon kun la sufikso UL. Multaj (sed ne cxiuj) vortoj, kiuj internacie havas la finon “in”, havas en Esperanto la finon “en” por eviti konfuzon kun IN-sufikso. Por kelkaj vortoj ekzistas duoblaj formoj. Kasedo kaj kaseto havas ekzakte la saman signifon. Kaseto povus teorie esti miskomprenata kiel kas-eto (malgranda privata kaso) kun la sufikso ET. Tre multaj vortoj tamen retenas radikofinon aux radikokomencon, kiu povas sxajni kiel afikso aux radiko. Jam Zamenhof enkondukis multegajn vortojn kun tia sxajnafikso. Ekzistas ekz. en PIV pli ol 150 radikoj kun sxajna ET-sufikso. 23 el ili aperis jam en la Fundamento, kaj 47 el ili estas radikoj, kiujn oni poste oficialigis.

Oni ofte auxdas kritikon kontraux unuopaj vortoj, ke ili estas eraraj, cxar ili enhavas sxajnafikson (aux alian sxajnelementon). Tia kritiko povas esti prava, se la vorto efektive povus kauxzi konfuzon, sed neniel ekzistas ia regulo, ke vortoj ne rajtas enhavi sxajnafikson en Esperanto. Se miskompreno ne povus estigxi, tia kritiko estas do malprava.

Eksafiksoj «

Speciala tipo de sxajnafiksoj ekzistas en vortoj, kiuj en sia origina formo, en alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon. Kiam pluraj tiaj Esperantaj radikoj havas similan radikofinon aux radikokomencon (kiu do estis afikso en la origina lingvo), tio povas sxajni kiel vera Esperanta afikso. Tian sxajnafikson oni povas nomi eksafikso (ekssufikso, eksprefikso). Iafoje oni provas uzi tiajn eksafiksojn ankaux en pure Esperantaj vortoj. Ekz. laux nekunmetitaj vortoj kiel psikologio, sociologio, metodologio k.a., oni kreis novajn vortojn kiel esperantologio kaj birdologio, en kiuj OLOGI estas uzata kiel vera afikso. Tiaj novajxoj povas iafoje esti bonaj, sed oni devas atenti, ke konfuzo ne estigxu.

Multaj tiaj (sxajnaj) afiksoj estas traktataj kune kun la neoficialaj afiksoj.

Vortokunfandoj «

Vortokunfandoj (ankaux nomataj “kofrovortoj”) estas neregulaj vortkunmetajxoj, en kiuj la elementoj mallongigxis kaj kunfandigxis en kaprica maniero. Tia vortfarado estas populara en iuj lingvoj, sed evitinda en Esperanto. Plej multaj tiaj vortoj en Esperanto kreigxis ekster Esperanto, kaj envenis en la lingvon kiel apartaj radikoj, ekz. motelo (“hotelo por auxtoveturantoj”) el la Angla motel (“motor” + “hotel”). Tiaj kunfandoj estas senproblemaj, cxar ili simple estas apartaj radikoj en Esperanto, ne kunmetajxoj. Sed aliaj fakte kreigxis en Esperanto, ekz. *alies*, kiu povas esti rigardata kiel neregula kunfando de alia kaj ies, *kompufono*° (telefono, kiu esence estas komputilo, “sagxtelefono”) el komput(il)otelefono, *kodumatono*° (intensa kunlabora programada evento, “kodumfesto”) el kodumado (neordinara komputila programado) + maratono, *Breksigxo*° (la eliro de Britujo el la Euxropa Unio, “Briteliro”) el Britujoeksigxo. Kelkaj tiaj kreajxoj povas esti utilaj kaj akcepteblaj, sed oni principe rigardu ilin kiel apartajn novajn radikojn. Gxenerale oni tamen evitu krei tiajn vortojn, cxar baza principo de la vortfarado en Esperanto estas, ke cxiu elemento de kunmetajxo restu sensxangxa (ne mallongigita aux aliformita). Se tia vorto estas intencita kiel sxerco, gxi kompreneble povas esti tute en ordo, se ja nur kiel sxerco.

En karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj CXJ kaj NJ oni tamen ja mallongigas la antauxan radikon.