Roko kaj Popo
Novaj vortoj en Roko kaj Popo
En Roko kaj Popo estas lauxnecese multaj novaj vortoj kaj radikoj, kiuj mankas en Plena Ilustrita Vortaro kaj en gxia Suplemento.
Novaj vortoj kreitaj speciale por tiu cxi terminaro:
afro-; agogo; apinto; auxdio; bakango; bandoniono; bleketeo; blugraso; bugio; cxacxao; cxapmanbastono (de Chapman - la inventinto); cximurengo; darbuko; DAT-kasedo; demo; diksilando; diskoo; djembo; dobro; Dolbio; dundumbo; ekvalizi; flango; flemo; flemadidlo; funko; gangano; gospelo; hajlajfo; hamondorgeno (de Hammond - la inventinto); jxinglo; jxujxuo; kabazo; Kajxuno (Kajxuna muziko); kalimbo; kenona (de la marko Canon); klaveoj; kongao; kvelao; lauxdneso; leslio; makoso; marakoj; marimbo; melotrono; mentoo; MIDI-o; monoo; muzako; ojo; paradidlo; popo; punko; rokabilo; rokstedio; rufo; sakso; salso; sinto; skao; skato; skiflo; soulo; sukuzo; sxekereo; sxuflo; tamo; timbaleo; tvisto; zajdeko.
Novaj vortoj ne en la Suplemento de PIV sed en aliaj vortaroj/fontoj:
bongoj; duolo; kalipso; kapotasto; kvarolo; kvinolo; muzikalo; sxlagro; video.
Novaj vortoj ne en vortaroj sed uzataj/proponitaj (ankaux) de aliaj:
cxarlestono; ekoo; fano; hardo; hevio; hiphopo; kontreo; LP-disko; mentoo; motauxno; repo; roko (la kunmeto “rokmuziko” tamen aperas en PIV-S sub “rokenrolo”); stereo.
Radikoj kun nova aldona signifo:
albumo; ega; ek; eta; for; kartocxo; kompresoro; kovri; lineo; marmeladi; sampli; sufloro; trako.