PMEG

15.2. Tabelvortoj je O

kio kiu afero, kia afero
tio tiu afero, tia afero
io iu afero, ia afero
cxio cxiu afero, cxia afero
nenio neniu afero, nenia afero

La tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per O-vorto. Cxi tie la gxenerala vorto “afero” estas uzata kiel klarigo, sed la signifo estas ecx pli gxenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankaux por reprezenti ion abstraktan, kion oni esprimis per tuta frazo.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je O kaj tabelvortoj je U.

La tabelvortoj je O povas ricevi N-finajxon, sed normale ili ne ricevas J-finajxon, cxar ili esprimas gxeneralan tuton.

Rektaj priskriboj de tabelvortoj je O staras cxiam post la tabelvorto: io bona, kion novan, cxio grava k.s.

Kio «

  • Kio brulas?FE.31Kia/kiu afero brulas? Demanda kio.

  • Kion Dio kreis en la sesa tago?FE.12

  • De kio tio cxi venas, mia filino?FE.17

  • Kio estis liaj lastaj vortoj?Rt.48

  • Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon?Rz.77

  • Kion vi havis, por diri al mi?Rt.5

  • Kio do li estas laux via opinio?Rz.92 Kiam kio rilatas al homo, gxi normale demandas pri la profesio, la socia rolo aux simile, sed ne pri la nomo.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28

  • Li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola kaj pro kio sxi ploras.FE.21

  • Mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38 Demanda kio en mallongigita subfrazo. = ...ne sciis, kion mi faru.

  • Kion mi vidas!” diris sxia patrino kun grandega miro. “Sxajnas al mi, ke el sxia busxo elsaltas perloj kaj diamantoj.”FE.17 Duone ekkria, duone demanda kio.

  • Ho, Dio! kion vi faras!FE.26

  • La malfelicxa infano rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi.FE.17 Rilata kio. Kio reprezentas la vorton cxion en la cxeffrazo.

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

  • Sxi estas cxio, kio restis al mi sur la tero.M.31

  • La sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi.OV.370

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107

  • Li tuj faris, kion mi volis.FE.31 Kion rilatas al subkomprenita tio: ...faris tion, kion mi volis.

  • Ili ne havas, kion mangxi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.M.102Ili ne havas ion, kion ili povus mangxi, ili ne havas ion, per kio ili povus hejti la fornon.

  • Kio pri mia frato?Kio estas pri mia frato? Kio okazis/okazos/okazu pri mia frato?

Absoluta kio «

Zamenhof uzis komence kio(n) en malpreciza E-vorteca rolo, kiu ne estas klarigebla per ordinaraj reguloj. Nun oni povas iafoje uzi tiajn frazojn kiel fiksitajn esprimojn, sed normale oni esprimu sin per aliaj vortoj:

  • Kio tusxas mian foreston hodiaux vespere, mia kara, [...] la malfelicxo estis tute sur mia flanko.BV.57Kiam temas pri mia foresto...

  • Kio gxi min interesas?Rz.30Kiel gxi min interesas?

  • Kion ni estas kulpaj?Rt.14Cxu vere ni estas kulpaj? Pri kio ni estas kulpaj?

Tio «

  • Mi pagos al sxi por tio cxi!FE.21...por tiu cxi afero. Tio montras ion okazintan aux okazantan.

  • Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38 Tio montras la veteron.

  • Tio estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.FE.17 Tio montras ion okazintan.

  • Tio cxi estis feino.FE.15

  • Ia figuro staris antaux lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edzino.FA3.14

  • La esperantismo celas nur al tio, ke ia tauxga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu.OV.382

  • La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado.FA1.33

  • La regxido, kiu vidis, ke el sxia busxo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis sxin, ke sxi diru al li, de kie tio cxi venas.FE.23

  • Antaux ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj cxi problemoj.FK.232

  • Cxu mi iam revenos al mia projekto aux netion mi nun ne povas antauxvidi.L2.201

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11

  • Certe, mi alportis argxentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu cxi sinjorino!FE.19

  • Ne estas vera ecx duono de tio, kion ili diris.Rz.78

  • Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. (= tio estas) dek frankojn.FE.14 Tio estas enkondukas draste mallongigitan frazon: ...tio estas: mi ricevis dek frankojn.

Iafoje kiam cxeestas rilata kio-subfrazo, tio povas esti forlasata.

Tio kaj gxi «

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj gxi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aux volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas gxi por io difinita, kiun oni antauxe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aux alia difinilo:

  • Sxi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke sxi rakontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antauxan frazon.

  • Sxi rakontis belan fabelon. Gxi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Gxi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.

  • Cxu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?M.193 La parolanto auxdis sonon nesciante, kio kauxzis gxin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.

  • Mi auxdis, ke brancxo rompigxas. Cxu ankaux vi auxdis tion.

  • Mi auxdis strangan sonon. Cxu ankaux vi auxdis gxin?

Zamenhof iafoje uzis gxi, kiam oni nuntempe preferas tio.

Io «

  • Io okazis!FA2.92Ia afero okazis.

  • Neniu ion sciis pri la maniero de gxia pretigado.FA3.126

  • Mi havas ion por diri al vi, Hermano.Rt.39

  • Gerda denove varmigxis kaj ricevis ion por mangxi kaj por trinki.FA2.71

  • Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.PE.1791

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.FE.40

  • Sagxulo scias ion, sed neniu scias cxion.PE.2185

  • Tiam oni devas almenaux per io kovri, ekzemple per tapisxeto.Rz.81

Cxio «

  • Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Sxia fratino en cxio estas kulpa.FE.21

  • La regxido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol cxio, kion oni povas doni dote al alia frauxlino.FE.23

  • Ne cxio utilas, kio brilas.PE.1613

  • Cxio estis mensogo!Rt.34

  • Ne cxio brilanta estas diamanto.PE.1610

Cxio tio «

Oni uzas kutime cxio (cxi) tio anstataux cxiuj (cxi) tiuj aferoj (aux anstataux cxiom de [cxi] tio), kvankam tio estas gramatike iom stranga. Normale du O-vortoj aux du tabelvortoj je O ne povas tiel priskribi unu la alian:

  • Geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis cxion cxi tion.M.32

  • Sxi parolis cxion tion cxi kiel monologon.BV.41

  • Sciu do, ke cxio tio, kio cxiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauxta nomo de “novaj lingvoj internaciaj”, estas nur projektoj.FK.283

Anstataux cxio tio cxi oni povas ankaux uzi cxio cxi aux cxi cxio.

Nenio «

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.FE.33

  • En la eldiritaj vortoj sxi auxdis nenion krom moka maljustajxo.M.205

  • La postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda.M.26

  • Nenio armis min kontraux malricxeco, nenio instruis min labori.M.88

  • Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.FA3.19

  • Li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo.M.45

  • En la domo estas jam nenio por mangxi.M.19

  • Por meti finon al tiu cxi akra korespondado, mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu cxi temo.L1.68

  • Ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo.M.15

Nenio = “io senvalora aux malgrava” «

Ofte nenio estas uzata figure pri senvalorajxo, malgravajxo aux neglekteblajxo:

  • Miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel suprajxaj, ke ili estas preskaux nenio.M.59

  • En komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.FA1.172

  • Kiu havas nenion, estas nenio.PE.1007

  • Kulo nenion valoras, sed gxia piko doloras.PE.1206

Tabelvortoj je O kun J-finajxo «

Normale tabelvortoj je O ne akceptas J-finajxon, cxar ili esprimas gxeneralan nenombreblan tuton. Sed iuj tamen uzas iafoje la formojn tioj kaj kioj por paroli pri pluraj apartaj aferoj (nepersonaj):

  • Oni sxtelis la monon kaj la kasisto malaperis: Tioj (= tio kaj tio) tre malfaciligas la situacion. Cxi tie simpla tio estas ebla, sed tiam oni prezentas la du malfelicxajxojn (la sxtelon kaj la malaperon) kiel unu solan problemon.

  • Kioj estas viaj devoj?

En tiaj frazoj tiuj aux ili ofte ne estas tauxgaj, cxar ili pensigas pri personoj. Oni povus uzi tiuj problemoj, tiuj du cirkonstancoj, kiuj agoj aux ion similan, sed tio devigas trovi ian tauxgan O-vorton, kio ne cxiam estas facila kaj en iaj okazoj nur gxena. Uzo de tioj kaj kioj estas ofte tute logika elturnigxo, se oni volas prezenti plurajn ne precize nomeblajn aferojn kiel apartajn. Sed tia uzo de J-finajxo post tabelvorto je O estas netradicia kaj ankoraux nekutima.

Kiel ordinaraj O-vortoj «

Iafoje, tre malofte, oni uzas tabelvortojn je O kiel ordinarajn O-vortojn. La plej ofta okazo estas io uzata ne por iu afero, sed por afero (kun nuanco de nedifinebleco). En tia uzo la tabelvortoj je O kapablas ricevi J-finajxon, artikolon, antauxmetitajn priskribojn k.t.p.:

  • Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?FA3.130...la aldona afero, pri kiu... Oni uzas cxi tie kiu rilate al io, cxar io ne estas ordinara tabelvorto plu.

  • Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj cxiu aparte per si mem estas ne grava, sed cxiuj kune donas al li grandan forton.LR.89...el diversaj nedifineblaj aferoj...

  • Se iu ion okupas [...], tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu.LR.91 Cxi tie ankaux iu estas uzata kiel ordinara O-vorto kun la.

Vortfarado «

  • Neniajxo = “afero simila al nenio, senvalorajxo”: Viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos.Jes.41

  • Nenieco = “eco esti kiel nenio, neekzistado”: Cxu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco?Rt.130 (≈ Cxu vi pensas, ke vi eskapos de Dio post la morto?)

  • Neniigi, neniigxi = “igi nenio, detrui, igxi nenio, detruigxi”: Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos.Jhx.26 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas.SS.15 La cxielo disneniigxos kiel fumo.Jes.51

En la cxi-antauxaj kunmetajxoj oni forigis parton de tabelvorto. Tion oni normale ne povas fari. Principe oni devus uzi nenioajxo, nenioeco, nenioigi kaj nenioigxi, sed tiuj teorie pli regulaj formoj apenaux uzigxas praktike. La principe neregulaj formoj estas tradiciaj, akceptitaj esprimoj, kiujn oni plu povas uzi, sed oni ne provu fari novajn similajn vortojn. Komparu kun la simila kunmetajxo tiajxo.