PMEG 2023

12.3.6.1. Anstataux

Anstataux montras ion, kies rolon plenumas io alia, aux ion, en kies loko estas io alia. Anstataux havas do iaspecan nean valoron:

  • Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Li ne donis kafon, sed ja teon. La rolon de kafo (kiel trinkajxo) plenumis teo.

  • Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.Gn.22 Li ne oferis sian filon, sed virsxafon.

  • Marta ekrigardis cxirkauxen per okuloj, en kiuj anstataux la antauxmomenta malgxojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco.M.119 Antauxe estis malgxojeco kaj laceco en la okuloj. Nun estis tie energio kaj esploremo.

  • Kiam mortis Jobab, ekregxis anstataux li Hxusxam el la lando de la Temananoj.Gn.36

  • Sxi anstataux dezirata laboro ricevis almozon!M.192

  • Anstataux matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze.M.64 Mi ne plu hejtados matene, sed tagmeze.

  • Anstataux cxia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.M.24 Sxi ne donis veran respondon, sed kapskuo servis kiel respondo.

Antaux ke-frazo «

Oni uzas anstataux ankaux antaux ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Cxu mi ne helpu vin, anstataux tio, ke vi sola faru la tutan laboron? Nun la intenco estas, ke vi sola faru la tutan laboron. Cxu ne anstataux tio mi helpu vin?

Iafoje oni forlasas tio:

  • Anstataux ke cxiu lernas diversajn lingvojn, cxiuj ellernadu unu saman lingvon.FK.263

Antaux I-verbo «

Ofte oni metas anstataux antaux I-verbo.

Anstataux + aliaj rolmontriloj «

Anstataux estas iom aparta rolmontrilo, ke gxi fakte tute ne montras frazrolon! Gxi nur montras, ke io alia plenumas la rolon de la afero, sed cxu tiu transprenita rolo estas rolo de subjekto, objekto aux ia komplemento, tion anstataux tute ne montras. Kutime la kunteksto montras, al kia frazrolo la anstataux-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la anstataux-esprimo:

  • Li faris tion pro sxi anstataux pro mi. Se oni dirus anstataux mi, sxajnus, ke li anstatauxas min kiel aganton, ke li faris tion anstataux tio, ke mi farus tion. Pro montras, ke mi ludas rolon de “kauxzo”, kaj ke sxi anstatauxas min en tiu rolo.

  • Cxiun, kiu [...] petos ion de ia dio aux homo anstataux de vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj.Dn.6 Sen de sxajnus, ke la petanto anstatauxas vin kiel petanton, ke li petus anstataux tio, ke vi petus.

  • Petro batis Pauxlon anstataux Vilhelmon.LR.77 = Petro batis ne Vilhelmon, sed Pauxlon. Komparu kun: Petro batis Pauxlon anstataux Vilhelmo. = Ne Vilhelmo, sed Petro batis Pauxlon.

  • Ili veturis al Londono anstataux al Bath. Se oni scias, ke Bath estas urbo, oni bone komprenas la frazon ankaux, se oni dirus simple anstataux Bath, sed se oni ne scias, cxu Bath estas urbo aux eble persono, oni povus pensi, ke ili veturis tien anstataux tio, ke ia sinjoro Bath veturus tien.

  • Neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataux per literoj ordinaraj.LR.60 La aldonita per sxajnas superflua, cxar literoj ordinaraj apenaux povus ludi alian rolon ol rimedo cxi tie.

Aldonajn rolmontrilojn oni uzu nur kiam tio estas bezonata por klareco. Plej ofte simpla anstataux suficxas. Komparu kun krom.

Tradicie oni klarigas tion cxi per subkomprenata I-verbo: ...anstataux fari tion pro mi. ...anstataux peti de vi... ...anstataux bati Vilhelmon. ...anstataux veturi al Bath. ...anstataux skribi per literoj ordinaraj.

Anstataux anstataux «

La radiko VIC havas en prefikseca uzo signifon similan al anstataux. Oni tial proponis vice al aux vic’ al kiel alternativon al anstataux. Vic’ al estas farita laux la modelo de dank’ al. Kvankam tiuj alternativoj estas suficxe tuj kompreneblaj, ili ne farigxis popularaj. Normale oni uzu anstataux, sed almenaux en poezio oni ja povas provi vice al aux vic’ al.

Zamenhof uzis kelkfoje pro anstataux anstataux.

Vortfarado «

  • Anstatauxa = “tia, ke gxi servas (aux povas servi) anstataux io, surogata”: Rompigxis unu el la radoj de nia auxto, kaj ni devis almeti la anstatauxan radon.

  • Anstatauxe = “anstataux tio”: Li ne donis al mi kafon. Anstatauxe li donis teon.

  • Anstatauxi = “esti (servi, roli...) anstataux io”: Ne tiel baldaux ankoraux trovigxos persono, kiu volus kaj povus min anstatauxi en la diversaj multaj laboroj por nia afero.OV.126 (= ...povus servi anstataux mi...) La patro kaj la fratoj anstatauxis al sxi la okulojn [...], ke sxi povis pensi, ke sxi vidas per propraj okuloj.FA3.116 (Ili servis kiel sxiaj okuloj.)

  • Anstatauxigi = “meti ion anstataux io alia, doni al io la rolon de io alia”: Cxiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstatauxigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton.M.89

Ne konfuzu anstatauxi kaj anstatauxigi. Ambaux estas objektaj verboj, sed tio, kio anstatauxas, mem servas anstataux io, dum tio, kio anstatauxigas, metas ion anstataux io alia.