PMEG 2023

12.3.6.3. Krom

Krom montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Tiu baza signifo donas praktike du signifojn: escepta krom kaj aldona krom. La diferenco inter tiuj du signifoj estas tre granda, kaj tio iafoje povas krei riskon de miskompreno.

Escepta krom «

Escepta krom montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas.

Se la frazo estas pozitiva, la senco de escepta krom estas negativa. Tia pozitiva frazo normale enhavas cxiu(j), cxio aux tuta:

  • Tie estis cxiuj miaj fratoj krom Petro.LR.136 Petro ne estis tie.

  • Krom la studento cxiuj estis en la lito.FA3.52 La studento ne estis en la lito.

  • Cxiun homon, kiu [...] petos ion de ia dio aux homo krom vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj.Dn.6 Se iu petos de vi, tiun oni tamen ne jxetu en kavon de leonoj.

  • Cxio en sxi estis juna kaj almenaux sxajne serena, krom la frunto.M.150 La frunto ne estis tia.

  • La tuta teksto estas gxusta, krom unu frazo. Unu frazo ne estas gxusta.

  • La tuta popolamaso disigxis krom malgranda grupo. Malgranda grupo ne disigxis.

Se la frazo estas negativa (kun ne, NENI-vorto aux sen), la senco de escepta krom estas pozitiva:

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.FE.26 Li kaj lia fiancxino ja estis tie.

  • Ne ekzistas Dio krom Mi.Re.32 Mi estas Dio, kaj mi ja ekzistas.

  • La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj.FK.253 Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.

  • Gxiaj vortoj [= la vortoj de Esperanto]krom kelkaj tre malmultajne estas arbitre elpensitaj.FK.284 Kelkaj malmultaj ja estas arbitre elpensitaj.

  • En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaux neniam eliras el la domo.L1.241 Okaze de profesiaj bezonoj mi ja eliras. (Oni povas por klareco diri krom pro miaj profesiaj bezonoj, sed vidu cxi-poste pri krom + aliaj rolmontriloj.)

  • Marta kusxis sur la malmola litajxo [...] sen ia alia sento krom morta lacigxo.M.193 Mortan lacigxon sxi ja sentis.

  • Krom tiu mono [...] sxi havas jam nenian alian.M.62 Tiun monon sxi ja havas.

Post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. oni povas ankaux uzi ol: La domoj estis nenio alia krom lignaj budoj.La domoj estis nenio alia ol lignaj budoj.FA3.138

Aldona krom «

Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian, kio ankaux validas. Normale ankaux (eventuale ankoraux aux ecx) cxeestas en la frazo por fortigi la aldonan sencon:

  • Krom Petro tie estis ankaux cxiuj aliaj miaj fratoj.LR.136Aldone al Petro ankaux ili estis tie.

  • Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaux la amikon.H.24Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaux la amikon.

  • Krom mi restis cxe la patrino du miaj pli junaj fratoj.M.101Aldone al mi, ankaux ili restis tie.

  • Cxu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon?M.125Cxu vi jam provis ankaux alian laboron aldone al tiu, kiu...?

  • La luno ne levigxis ankoraux suficxe alte, krom tio estis iom da nebulo.FA1.116Aldone al tio, ke la luno ne levigxis suficxe, estis ankaux iom da nebulo.

  • Gxi [= la ofico] ne estas ankaux facila, kaj krom tio mi dubas, cxu gxi estus oportuna por vi.M.30Aldone al tio, ke gxi ne estas facila, mi dubas ankaux, cxu gxi estus oportuna por vi.

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11Aldone al tio, ke sxi estis simila al la patro, sxi estis ankaux bela.

  • Krom Karlo, venis ecx lia tuta familio.Aldone al tio, ke venis Karlo...

  • Vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraux sendanka, se mi...M.58...al nehonesteco aldonigxus ankoraux sendankeco, se mi...

Aldona krom estas normale cxiam pozitiva, kiel en cxiuj ekzemploj cxi-antauxe. Sed se oni kreas negativan frazon kun krom kaj ankaux, krom ricevas negativan aldonan sencon: Krom Petro ankaux Karlo ne estis tie.Petro ne estis tie, kaj aldone ankaux ne Karlo. Tiajn frazojn oni ial apenaux uzas en la praktiko.

Risko de miskompreno «

Normale la kunteksto klare montras, cxu temas pri escepta aux aldona krom. Se cxeestas ankaux, ankoraux aux ecx, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Tamen se la frazo estas pozitiva, kaj ne cxeestas ankaux, ankoraux aux ecx, povas iafoje ekesti duboj: Krom Petro tie estis cxiuj aliaj miaj fratoj. Cxu Petro estis tie, aux ne?

Tiaj miskompreneblaj frazoj estas tre maloftaj, sed je bezono oni povas por la escepta signifo uzi anstatauxe kun escepto de, escepte de, escept(int)e + N-finajxon, aux ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, inkluzive de. Plej simple estas tamen aldoni ankaux por montri, ke krom estas aldona.

Oni povas anstataux krom uzi ekster, kiu povas esti kaj escepta, kaj aldona, sed kiu normale nur havas pozitivan signifon. Komence Zamenhof uzis ankaux al tio anstataux krom tio, sed tio plene malaperis.

Antaux ke-frazo «

Oni uzas krom ankaux antaux ke-frazo, sed intermetas helpan tio:

  • Krom tio, ke li venis malfrue, li ecx kondutis tre malbone. Aldona krom.

  • Krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montrigxis ankaux, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al sxi donis, havigis al sxi nek kapon, nek manojn.M.102 Jam montrigxis, ke sxi ne havas labordeziron. Aldone montrigxis, ke sxi ankaux ne havas sciojn nek laborkapablon.

Iafoje oni forlasas tio:

  • Mi [...] nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.Rz.34 Escepta pozitiva krom.

Antaux I-verbo «

Ofte oni uzas krom antaux I-verbo.

Krom + aliaj rolmontriloj «

Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke gxi fakte tute ne montras frazrolon! Gxi nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed cxu la afero respondas al subjekto, objekto aux al ia komplemento, tion tute ne montras krom. Kutime tamen la kunteksto montras, al kia frazrolo la krom-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la krom-esprimo:

  • Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.Er.22 Sen al sxajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen esti ekstermita. Al estas necesa por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricevanto de la oferoj.

  • Ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.Rgx1.17 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.

  • Li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li mangxis.Gn.39 Cxi tie pri sxajnas superflua. Ankaux sen pri oni bone komprenus la frazrolon de la pano.

  • Krom Vilhelmon Petro batis ankaux Pauxlon.Krom bati Vilhelmon... N-finajxo post krom estas praktike cxiam superflua, kvankam ne erara en cxi tiaj frazoj. Konfuzo preskaux neniam povas estigxi. Cxi tie la loko de ankaux malebligas miskomprenon. Komparu: Krom Vilhelmo ankaux Petro batis Pauxlon.Krom ke Vilhelmo batis Pauxlon, ankaux Petro faris tion.

Nur tre malofte oni uzas aldonajn rolmontrilojn kune kun krom. Komparu kun anstataux, kiu estas pli ofte uzata tiel, ecx kun N-finajxo.

Tradicie oni klarigas tion cxi per subkomprenata I-verbo: ...krom alporti al la Eternulo sole... ...krom scii nur pri la pano... Krom bati Vilhelmon... Tia klarigo tamen ne estas ebla en la dua ekzemplo cxi-antauxe.

Vortfarado «

  • Kroma = “aldona, plia, krom alia”: Por ricevi unulitan cxambron vi devas pagi kroman kotizon.

  • Krome = “aldone, plie, krom tio”: Krome vi devas pagi por matenmangxo.

Kroma kaj krome havas cxiam aldonan signifon, neniam esceptan.