PMEG 2023

12.3.6.11. Pro

Kauxzo «

Plej ofte pro montras kauxzon:

  • Sxiaj dentoj frapadis pro malvarmo.FA1.45 La malvarmo kauxzis la frapadon.

  • En la mezo de la nokto la koboldo vekigxis pro terura bruo cxe la fenestraj kovriloj.FA3.53 La bruo vekis lin.

  • Cxu vi iam vidis vere malnovmodan sxrankon, tute nigran pro maljuneco [...]?FA2.104 La maljuneco kauxzis la nigran koloron.

  • Clemency el surprizo pro tiu cxi demando preskaux renversis la pleton de teo.BV.83 La demando kauxzis la surprizon, kiu siavice kauxzis la renversadon. (El estas uzata por ne ripeti pro dufoje.)

Iafoje oni uzas por montri kauxzon anstatauxe de aux el.

Motivo «

Pro povas ankaux montri motivon aux kialon:

  • Mi ridas pro lia naiveco.FE.29 Mia kialo por ridi estas lia naiveco.

  • Li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola kaj pro kio sxi ploras.FE.21...kaj kial sxi ploras.

  • Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.FE.35

  • Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallauxdo kaj agas bone pro deziro de lauxdo.M.153

Celo kiel motivo «

Pro povas montri ion, kio estas motivo de ago, cxar oni volas gxin fari, akiri aux atingi, aux cxar oni volas gxian bonon:

  • Vi afable tion cxi diras pro komplimento.Rz.44 La motivo estas deziro fari komplimenton.

  • Ili dancadis pro sia propra plezuro.BV.13 La kialo por danci estas deziro fari al si plezuron.

  • Ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon.FK.266 La motivo por la batalado estas volo efektivigi utilan aferon.

  • Morti pro la patrujo estas agrable.FE.20 La motivo por morti estas deziro helpi al la patrujo.

  • Mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano.M.156

Cxi tie motivo kaj celo intermiksigxas, kaj oni ofte povas egale uzi cxu pro, cxu por. Cxe Zamenhof pro estis tute kutima en tia cxi uzo, sed nuntempe oni gxenerale preferas por, kiu ordinare estas pli klara. La eblo prezenti celon kiel motivon de agado, povas tamen esti utila nuanco.

Dankomotivo «

Oni uzas pro ankaux por montri motivon de danko:

  • Pro cxio akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon.L1.187 La motivo de la danko estas cxiuj bonaj aferoj, kiujn vi faris.

  • Mi deziras nur vian felicxon, iam vi dankos min pro tio!FA1.171

Ofte oni tamen uzas por en tiaj esprimoj.

Potenco alvokata «

Oni uzas pro cxe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, jxuroj, petegoj kaj similaj esprimoj. Motiva signifo normale iel cxeestas:

  • Pro la tuta fajro de la infero, silentu!Rt.40

  • Pro la cxielo, havu kompaton!Rt.57

  • Vi ne devas ellasi la frauxlinon, ne, pro cxio en la mondo vi ne devas tion cxi fari, Hermano!Rt.40

  • Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom cxe la infano.M.198

Oni tiel uzas ankaux per kaj iafoje je.

Komercajxo, pagajxo «

Oni uzas pro ankaux en tiuj diversaj pagaj, acxetaj kaj vendaj roloj, kie oni normale uzas por:

  • Kion vi postulas pro la poto?FA2.17Kion vi volas por vendi la poton?

  • Sxi logxas nun en sia propra cxambro kaj pagas al ni lupagon pro gxi.FA3.59

  • Vi ricevos la sorcxiston pro busxelo da mono.FA1.18...se vi pagos busxelon da mono.

  • Gxi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj cxe cxiu stratangulo.FA3.97

Pro antaux ke-frazo «

Oni povas uzi pro ankaux antaux ke-frazo, sed intermetas helpan tio:

  • Sxi ekploris pro tio, ke sxi estas tiel malbela.FA1.44...cxar sxi estas...

  • Vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron.M.90

  • Pro tio ketial kecxar.

Proanstataux «

Zamenhof uzis en kelkaj okazoj pro en la signifo de anstataux, versxajne pro influo de latino. Oni ne imitu tion: *Niaj infanoj logxos en la fortikigitaj urboj pro la logxantoj de la lando.*Nm.32...anstataux la logxantoj de la lando.